Mi estas laca... Ekstere kvazaŭ printempo kun neĝo kaj vintraj temperaturoj; dum la tuta tago la vetero ŝanĝiĝis multfoje, kiel silento / furiozo interne, en mia laca kapo... Mia tuta vivo, se temas pri travivaĵoj, estas miksaĵo de furioza kriego kaj tomba silento. Ĝi ne estas nigra-blanka, sed ĝi povas esti samtempe malplenita kaj elplenita.

Mi devas ensaluti al mia PROPRA, persona, interna Ipernity. Bedaŭrinde mi forgesis pasvorton - antaŭ longa tempo... Sed se mi retrovus ĝin, mi povus finfine ensaluti. En MIA SPACO estus silente (eĉ mi ne diras pri MIA RETO - malplena loko sen lumo). En GRUPOJ, ĉe Lasttempaj aktivecoj ni trovus grandan truon... Ĉe funkcio ESPLORI mi devus [re]trovi ĉefe trankvilecon kaj fortojn... Kaj poste "viziti" AGORDOJN, ŝanĝi font-koloron, tiaparon por komunikado kun la mondo... Poste ALŜUTI multe da necasaĵoj (sed kie troviĝas  la fonto de alŝutado???) kaj finfine mi klakus HELPON. Kion mi tralegus? Renovigo de la servo - ĉiuj help-funkcioj estos alireblaj post reparigo de paneoj. Dankon pro via pacienco!

Se mi entute kapablus fari io ajn, post certa tempo mi cetere perdus denove la pasvorton. Kial? Ĉar plej malfacile esti samtempe administranto kaj  uzanto sur kampo de unuopaj viv-travivaĵoj...

Feliĉe, en realeco, la afero aspektas iom pli bone. Feliĉe estas kelkaj helpemaj, amikemaj homoj kaj kelkaj belaj lokoj... Feliĉe, "agordoj" de persona realeco estas malpli teknikaj, sed  de tempo al tempo pestaj - tial valoras batali kun merdaj malfacilaĵoj. Mi ridetas, pensante, ke super mi, ie en la ĉielo ne ekzistas ia Vindozo ĉu Linukso ;)

La vojo / vagado daŭras... Ĉi tie mi skribas nur en Esperanto, do mi ne povas danki al miaj neesperantaj geamikoj. Sed sendube mi povas dediĉi  ĉi tiun tekston al certa uzantino de Ipernity, "proprietulino" de nigra-blanka biciklo, pri kiu mi lasttempe  sonĝis - koran dankon pro viaj amikecaj vortoj!!!