PASAS KVIN JAROJ DE OKUPADO DE IRAKO...

Ankaŭ Pollando partoprenas en tiu ĉi aĉa konflikto. Hodiaŭ, en polaj amaskomunikiloj oni povas aŭdi / legi / spekti diversajn "specialistojn", kiuj pripensas jenan aferon:

~ Ĉu ni finfine ricevos profitojn de nia restado en Irako?;

~ Ĉu Pollando sukcesos vendi siajn armilojn (konkrete - kirasajn armeo-vehiklojn "Rosomak") al iraka armeo?;

~ Ĉu niaj "karaj amikoj" el Usono helpos plibonigi staton de polaj armiloj?;

~ Ĉu polaj firmaoj ricevos multkostajn kontraktojn en Irako?

Jen la batalo por libereco kaj demokratio! Se mi estus iu patrioto, mi simple hontus je polaj soldatoj. Sed mi nur scias, ke ili estas simplaj okupantoj kaj okupas Irakon kontraŭ mono. Ĉiuj "grandaj ideoj" ili restis hejme, en Pollando, kie atendas ilin familioj, financaj problemoj kaj ĉiutaga "prozo de la vivo". La milito estas por ili simpla metodo de mono-perlaborado...