Havante 85 jarojn, mortis Gustaw Holoubek - unu el plej konataj kaj gravaj personoj de pola teatro kaj filmo...

Ĉiuj, kiuj almenaŭ iomete interesiĝas pri kulturo, bonege konas la personon de Holoubek. Tiu ĉi neimageble kreatema, origina kaj ununura aktoro ĉiam rememoris pri "malnovaj" valoroj de la arto kadre de la teatro kaj filmo. Liaj pripensoj, meditoj kaj ĝenerala kulturo de la vivo, faris el Holoubek ege gravan homon-fonton de inspiroj!

Domaĝe, ke tiom ofte foriras personoj, kiuj estas plej granda riĉaĵo de la kulturo...

Mallongan biografion de Gustaw Holubek oni povas legi kadre de angllingva redakcio de Pola Radio: KLAKU ĈI TIE