Malvarma nokto...

En aŭdiloj denove sonoj de elektroakustika ĥaoso. Etoj de la amo flugas ĉirkaŭ mi kaj ne volas sin unuiĝi... La tempo estas nun [paradokso! per kategorio "nun" mi difinas la saman tempon...] plej granda krimulo, buĉas min iom post iom, en sia propra detaleco...

Ĝuste nun, la sonoj de DESIDERII MARGINIS alportas de anguletoj de mia kapo, vortojn de Emile Cioran: Ĉia alligiĝo estas finfine fonto de sufero. Feliĉaj, plej feliĉaj tiuj, kiuj kapablas vivi sen la alligiĝo. Solulo pliprolas neniun, neniu ankaŭ ploras super la solulo. Tiu, kiu ne volas suferi, kiu sentas la timon antaŭ  turmento, sin liberigu de homoj... Oni povus diri: ĉiu, kiu legas ĉi tion, kiu sentas la timon antaŭ la soleco, ne legu plu...

Plej dolorema estas konscio, ke la limo inter la soleco kaj "ambaŭeco" ofte okazas preskaŭ nevidebla. Kial? Ĉar la vivo ne estas ia merda Edeno, kie en dia ĝardeno ripozas nigraj-blankaj klarigecoj, klaraj solvoj kaj pura amo. Ĉio, per sia stranga dinamiko, fariĝas pli komplikita.

Apud mi, libroj, kiujn mi ricevis hieraŭ de mia ĉeĥa amikino... Kolekto de ĉeĥaj rakontoj, poemoj kaj aliaj skribaĵoj. Odoro de presejo kaj librejo estas sentebla. Sed sentebleco de tiu UNUNURA, atendata "aĵo" ĝuste nun dormas ie, en nekonata loko kaj la serĉado neeblas...  Se vi atendas kun certeco, veran feliĉon, konsideru la fakton, ke ĝi povas subite malaperi, kiel lumo de morta stelo. Post miloj da lum-jaroj, venas al vi io, kio estas nur bildo de veraj deziregoj.

Prizorgu la amon, se vi havas ĝin...