Ofte mi demandas min, ĉu ekzistas ankoraŭ en la mondo tiaj frenezuloj kiel mi, kiuj aŭskultas radio-elsendojn sur mallongaj ondoj? Ja, ni vivas en tempoj de rapidega komunikado per interreto kaj preskaŭ ĉiuj, kiuj havas aliron al la reto, povas aŭskulti la radion tiamaniere... Filozofio de transdono de la informoj estas tute alia ol ekz. antaŭ 20-30 jaroj, kiam la radio ankoraŭ estis iel grava komunikilo...

Mi estas certa tradiciulo en tiu ĉi afero... Simple havas "nostalgion" al radio-teĥniko, entute mi intersiĝas pri radio-elsendado, radio-teknikiloj kaj antaŭ ĉio - pri radio-elsendoj, kiujn oni povas aŭskulti tutmonde, ĝuste per la specifo de mallongaj (kaj en certa parto - mezaj) ondoj.

Mi aŭskultas la radion en jenaj lingvoj: Esperanto, ĉeĥa, slovaka, rusa, bjelorusa, ukraina, angla kaj (iomete) kroata... Havas du porteblajn, tn. tutmondajn ricevilojn (world receiver): GRUNDING "Ocean Boy" kaj JGC RWE-56 (ambaŭ produktitaj en Germanio). Mi aŭskultas en frekvencaro de 2300 KHz ĝis 26101 KHz, kio permesas al mi la aŭskultadon de la tuta mondo (krom Aŭstralio kaj Oceanio).

Certaj teĥnikaj aferoj ligitaj kun mallongonda aŭskultado povas esti ne tro interesaj pro tiuj, kiuj ne okupiĝas pri la mallongaj ondoj, do mi ne skribos pri ili. Sed eble per Ipernity mi trovos homojn, kiuj ankoraŭ memoras pri tradicia, publicisma, kultura radio, sen stultaĵoj de komercema radio kun plastaj kanzonoj de konsumada kulturo de Okcidento...

Do, mi invitas ĉiujn, kiuj almenaŭ iomete interesiĝas pri la radio, kiu trapasas la limojn kaj senĉese vivas :) Mi havas ankaŭ longegan liston de la radio-stacioj elsendataj de multe da landoj, kapteblaj en Pollando (dum vintra kaj somera tempo)...