Láska je mrtvá en la ĉeĥa signifas: "La amo estas morta"... Tiu ĉi esprimo de tempo al tempo aperas en nia vivo (kompreneble kondiĉe, ke ni ne estas iuj stultaj optimistoj, kiuj ĉion vidas rozkolore, eĉ tiam, kiam la vivo ruiniĝas je niaj okuloj...) kaj estas kiel akra tranĉilo subtranĉata niajn gorĝojn.

Romatika traktado de la amo mortas la saman amon, kiu fakte estas certa unika "ekzista aktiveco", sed ne ia mitologia, poezia "io". Unu el plej konataj polaj filozofoj de XX-a jarcento, profesoro Tadeusz Kotarbiński, kreinto de tn. reismo (radikala variaĵo de realismo), diris, ke ne valoras okupiĝi pri la esprimoj, kiuj ne havas siajn ekvivalentoj en la realeco. Same, ne ekzistas abstraktaj valoroj, ekz. ne ekzistas io, kiel "justeco" - ekzistas nur homoj, kiuj vivas/agas juste. Do, ne ekzistas la amo - ekzistas nur amantaj personoj. Mi opinias, ke pripensoj de Kotarbiński, estas ege gravaj en nia ĉiutaga vivo elplenita de diversaj abstraktaĵoj, kies vivado en niaj kapoj estas ege forta.

La amo estas nur certa stato inter totala interna ĥaoso kaj disrompiĝo, kaj nia volo de totala feliĉo (kiu, ja ne ekzistas reale). La amo estas nia getto. Provizora konstruaĵo, kiu en ĉia momento povas malaperi, se ni ne estos viglaj. La amo estas hazarda surprizo, efemerido, rilate al kiu ĉiuj logikaj/raciaj principoj estas senpovaj... Nekapabla por ami sin mem - nekapabla por ami la aliajn, kantis iam crust-punk bando DOOM...

Kvazaŭ silento sub pezaj pluvemaj nubegoj. Silento sub la ĉielo de katastrofo, kies aperigo signifas pliproksimiĝantan FINON de trankvileco. Io okazos post kelkaj minutoj [eĉ kiam la tempo estas nur nia aberacio, nia revo]...

La amo, ekzista aktiveco, aperas por mallonga tempo (sufiĉas - la tuta vivo estas mallonga momento) kaj de ni mem dependas nia reago je tio, kio povas esti nia ĝojo aŭ nia malbeno. Ami, signifas dividi niajn malgrandajn katastrofojn kun alia persono; feliĉo estas nur etaj renkontoj kun la alia.

Atendante trankvilecon... kun tremanta kapo...