Nenion plenumi kaj morti pro la elĉerpiĝo...

Emile Cioran

 

Sekva nokto elplenita de sendormeco... Verda teo (aŭ yerba mate), mentola tabako... El aŭdiloj elfluas malvarmaj kaj akraj sonoj de elektronika autizmo, dark industrial de DEUTSCH NEPAL, UNTER NULL, COIL boras trudojn en mia kapo... Mi estas tro laca, por legi librojn, do faras kvazaŭ ordoneton en la kapo; Friedrich Nietzche diris iam, ke ne estas bela surfaco sen malbelaĉa profundeco -tiu ĉi vortoj tiom ofte estas pravaj...

Ĉirkaŭ mi, diraĵoj de Ludwig Feuerbach, Elfriede Jelinek, Franz Kafka, Angela Carter, Max Stirner, Ferdinand Celine - miksaĵo de filozofio kaj literatuo, kiel aero, kiel ĉiutaga batalo kun tro malvasta realeco de zombies - kvazaŭ socio ligita per mensaj ŝnuroj (notabene, kiel la virinoj sur fotoj de MARK'ART photography...), vivema nur pro alkutimiĝo al tiu ĉi plej malbona el mondoj.

Hodiaŭa nokto mallaŭtete mortas betonajn kvartalojn kaj domaĉojn de la urbo, en silento ĉio komenciĝas kaj finiĝas. La promeso de sekva (suna?) tago estas nur ia fantasmagorio, certa ŝerco malliberigita en cerboj de dormataj homoj. [Violblua akcento de la nokto malfermiĝas komune kun lacegaj okuloj... sed la dormo estas tro malproksimigita lukso...].

Sekva trinkpoteto de bongustega mate, odoro de mento kaj patchuli-oleo... Ĉirkaŭ mi, ĥaosema regolando de libroj, disĵetitaj ĉie. Malantaŭ fenestro malklaraj lumoj, kiuj en la silento pendumiĝos post kelkaj horoj, kiam venos io tiuspeca kiel tago, io tiuspeca kiel suno kaj tn. amaso forestos siajn betonajn skatolojn, irante (denove kaj denove) al siaj laboraj mortejoj...

La spektaklo daŭras kaj mi volas tralegi almenaŭ kelkajn paĝojn de poemoj de Frantisek Gellner, en la ĉeĥa lingvo... Sed ĉu la lacigo permesos?

Svět je jak byl, vždy bude stejný, život stejně beznadějný...

Nečekám nic od reforem, nových zásad, nových norem miluji jen kladivo, které bije na zdivo...