En Pollando pasis 100 tagoj de regado de Civitana Platformo-registaro... 100 tagoj de NENIO...

Multe da Poloj opinias, ke la registaro de Donald Tusk estas pli bona... ĉar ne estas registaro de Jarosław Kaczyński (eks-ĉefministro de stulta, ekstremdekstra kaj maltolerema registaro, kiu malsukcesis en lastaj balotadoj). Samtempe okazas, ke nuna registaro faras tute nenion! Kompreneble por mi tio ĉi ne estas ia novaĵo - ĉiu registaro faras nenion, aŭ malkonstruas ĉion nome de iaj abstraktaj naciaj valoroj. Ja, plej bona estas la registaro, kiu tute ne ekzistas!

Ĉefministro Tusk baldaŭ renkontiĝos kun Bush, ke "priparoli" (tiel tio ĉi nomiĝas en diplomata lingvo; normale li "ekaŭskultos kondiĉojn de Usono", klara afero...) aferon de kontraŭraketa ŝirmilo. Kiel ni scias, unu parto de la ŝirmilo estos en Ĉeĥio kaj la dua en Pollando. Ĉeĥa registaro (kvazaŭ) jam priparolis la aferon kun Usono, la pola "ankoraŭ diskutas". Socioj, komunumoj, eksterregistaraj organizaĵoj, unuopaj civitanoj - en ĉi tiuj ambaŭ landoj - kontraŭas al la ŝirmilo. Sed ĉu tio ĉi gravas por la registaroj? Hahahahaha!

Tusk diras pri nacia intereso, pri pli bona sekureco, pri "eventualaj malamikoj en la estonteco", pri fruktudona kunlaboro kun Usono (jes! la kunlaborado disfloras! Sufiĉe nelonge Pollando aĉetis de Usono difektitaj aviadiloj F-16, kiuj flugis al Pollando tutan semajnon; dum kontraŭmilita kaj kontraŭarmea demonstracio anarkiistoj kriis: F-16 - la miralko de l' tekniko! Per semajno flugis el Ameriko!) - ĝenerale li diras pri iaj abstraktaj stultaĵoj, sen konkretoj - kiel kutime, se temas pri teroro de "demokrata" registaro super senpova socio. Tusk diris hodiaŭ, ke ni tute ne bezonas referendumon en la afero de la ŝirmilo, ĉar pri problemoj de la sekureco devas decidi fakuloj kaj specialistoj. Do, opinio de la socio ne gravas. Gravas "strategia kunlaboro" kun nia amata Onklo Samo. Usono realigos siajn interesojn en du eŭropaj landoj, instalos armilon kaj [mal]pacience atendos atakon de iu el akso de malbono, Marsano, frenezulo aŭ alia strangulo.

Oficiale en tiu ĉi akso de malbono, laŭ mitologio de Bush, troviĝas ankaŭ Irano. Ĉu pola ĉefministro jam renkontiĝis kun irana ambasadoro kaj ili komune ektrinkis bongustan teon? Ja, ambaŭ flankoj de tiu ĉi fikonflikto (Usono kaj Irano) amuziĝas kun atom-armiloj. Pardonu! Kia "fikonflikto"?! Ja konflikto estas POTENCIALA! Ĝi nur POVAS ESTI. Tial ni devas sin defendi - tial ni bezonas kontraŭraketan ŝirmilon - tial Irano kaj Rusio pligrandiĝos proprajn atom-armilojn - tial certe okazos ia konflikto -

... TIAL NI DEVAS ĈIAM MALFIDI AL ĈIUJ REGISTARAJ STULTULOJ, KIUJ DIRAS AL NI, KE PER ARMILOJ ONI POVAS HAVI LA PACON!!!

Nuna pola registaro estas preskaŭ la sama, kiel la eks-registaro de Kaczyński. Ĉiu registaro estas la sama. Iom ŝanĝiĝas nur metodoj de kontrolo, propagandado, mensogado. Nome de iaj fiaj naciaj interesoj oni preparas potencialan konflikton... Kompreneble sub flago de "demokratio kaj libereco"...

Mi malamegas ĉian registaron, sed plie mi malamas la registaron, kiu farante stultaĵojn kaj aĉajn aferojn, samtempe sin ridetas kaj fibabilas pri "libereco" por siaj sklavuloj...

***

PS; Hieraŭ du polaj soldatoj mortis en Afganlando en terorista atako... Kompreneble ili estas tie ne por mono kaj "militara aventuro", tute ne! Ili defendas "demokration kaj liberecon"! Kia belega malvero! Kia farso!