Konkludante mian startigon kun Linukso, mi devas diri, ke plimulto da avertoj flanke de vindozemuloj (ankaŭ flanke de miaj polaj geamikoj) estis simple falsaj... Mi ne komprenas de kie estas tiom granda "timo" antaŭ Linukso (mi diras pri ordinaraj homoj-uzantoj de Vindozo, ne pri monopoluloj el Microsoft :D ) . Nun mi povas senprobleme diri, ke Ubuntu estas ege pli bona ol Vindozo. Vere. Nun mi laboras ununure kun Ubuntu...