Post kelkhora batalo kun mia komputilo, post ŝanĝoj kadre de partigo de la disko, mi finfine havas Ubuntu 7.10. Mi restis Vindozon en la komputilo kaj nun ankoraŭ mi skribas pere de tiu ĉi sistemo (ĉar en Ubuntu okazis etaj problemoj kun instaligo de internetiloj - la problemo tute riparebla)...

Ubuntu laboras stabile kaj ege bone. Do ĉiuj dubecoj kaj "timaĵoj" okazis almenaŭ iom falsaj. Kvankam oni devas diri, ke persono, kiu tute ne okupiĝas pri komputiloj povus havi (dum instal-preparadoj) certajn problemojn, ĉefe ĉe "trairado" de Vindozo ĝis Ubuntu. Mi esperas, ke la afero de la interreta konekto en Ubuntu estos de mi solvita morgaŭ (hodiaŭ mi estas tro elĉerpita kaj laca) kaj mi povos ĝojiĝi per stabila kaj funkciema Linukso. Post certa tempo certe mi tute rezignis pri Vindozo... Ankoraŭ mi ne testis ĉiujn eblecojn de Ubuntu kaj mi havas demandon: ĉu necesas fari iajn specialajn paŝojn, ke ekz. skribi esperante (sen Ek!, sen UniRed ktp.) kadre de Ubuntu? Mi instalis Ubuntu kun pola lingvo; pardonu min - la orientiĝo en similaj aferoj ĉe mi ne estas tro bona :(

Do, mi esperas, ke en plej proksima tempo uzos ununure Ubuntu. Por mi ege grava afero estas idea flanko de "libera programado" kaj Linukso. Ekonomia, socia kaj politika agado de Microsoft estas simpla fiaĵo; des pli mi ĝojas pro Ubuntu! Ĉiuj viaj eventualaj rimarkoj en la afero estos de mi bonvenaj! Finfine, mi skribos al Linukso-uzantoj (ĉi tie, en Ipernity) per privataj mesaĝoj... Ubuntu simple BONE FUNKCIAS!

PS: post la partigo de la disko, ĉiuj miaj dokumentoj, dosieroj ktp. senprobleme funkcias sub Ubuntu - do, ĉiuj tiuspecaj antaŭjuĝoj al la Linukso estis troigitaj... Ubuntu laboras pli rapide ol Vindozo kaj esperas, ke mia laboro kun Linuks estos elplenita pli ĝuste per trankvilo ol nervoziĝo pri eventualaj problemoj.