[Ĉi-suba artikolo estas mia opinio kaj ankaŭ vidpunkto de Marluno - ni ambaŭ decidis komenti certan aferon kadre de Ipernity]

 

>>> LUKASO

Antaŭ nelonge mi ricevis en Ipernity inviton de MARK'ART photography. Mi akceptis ĝin. Eniris la profilon de MARK'ART kaj rigardis liajn fotojn. Plejparte ili prezentis ligitaj per ŝnuro virinojn en kvazaŭ erotikaj pozoj. La fotojn estis sufiĉe multe. De tempo al tempo mi vizitis lian profilon, kun espero ke MARK'ART okupiĝas pri fotado de aliaj aferoj/homoj/situcioj. Bedaŭrinde. Ĉiam la fotoj estis (kaj fakte estas) la samaj. Post kelkaj tagoj MARK'ART invitis min al privata grupo kaj - kiel mi supozis - denove mi renkontiĝis kun la fotoj elplenitaj de perfortema (rilate al virinoj) agado (ŝnuroj, SM-iloj ktp.)... [Kompreneble jam mi rezignis pri tiu ĉi grupo].

Jes, mi akceptis MARK'ART en mia reto laŭvole. Sed samtempe mi esperis, ke se iu havas la vorton "art" en sia pseŭdonomo, li VERE okupiĝas pri la arto, ekz. pri VERA nudarto kadre de la fotado. Bedaŭrinde liaj fotoj estas: 1. unutonaj en la transdono; 2. elplenitaj de perforto rilate al virnoj; 3. simple seksistaj (de angla vorto "sexism" - racismo de la sekso).

Do, ĉe unu de liaj fotoj mi aldonis (en la angla) komenton, ke lia fotado estas monotona kaj demandis lin, ĉu li opinias, ke tio ĉi estas arto. Post malonga tempo mia komento malaperis (certe ne "magie", sed MARK'ART simple viŝis ĝin) - sen reskribo, sen klarigo, sen ia ajn vorto liaflanke. Jes, ĉiu havas rajton viŝi io ajn kadre de siaj retpaĝoj en Ipernity, tio ĉi estas klara afero. Sed temas al mi pri simpla timemeco de MARK'ART, timemeco rilatata al kritiko de liaj fotoj. Mi nur demandis, volis ekscii pri lia vidpunkto. Sed mi "ricevis" nur fisilenton forme de viŝigo de mia komento...

Mi estas ege malfermita kaj eksperimentema persono se temas pri sekso (sex), kvankam samtempe mi estas feministo kaj tiaj fotoj, kiaj oni povas trovi ĉe MARK'ART estas por mi simple seksitaj, malaltigataj virinojn - fakte TIA estas la transdono de lia fotado! Eĉ se la virinoj sur la fotoj laŭvole partoprenas en tiuj ĉi "artaj" sesioj, ili (fotoj) estas simple prezentado de seksista perforto. Alia afero estas individuaj emoj rilate al la sekso kaj alia, publika montrado de la seksismo sub falsa nomo de ARTO.

Ipernity estas amikeca servo, bonega loko por ekkonado de novaj personoj, interŝanĝo de ideoj, spertoj, pripensoj. Mi ne diros al vi: BOJKOTU MARK'ART! Ne, ĉiu laŭvole kaj laŭplaĉe vizitas/rigardas similajn (por mi sufiĉe aĉaj) fotojn. Sed ni povus pripensi iom la aferon de publika prezentado de fotoj sugestataj la perfortemajn situaciojn rilate al la virinoj!

Seksimo laŭ mia opinio estas sama fiaĵo kiel aliaj tendencoj de patriarkata, vira (kreata plejparte de viroj) kulturo kaj mi ne akceptas ĝin! Mi kontraŭas al ĉiuj tendencoj, kiuj substrekas kvazaŭ potencon de "vira mondo" super "malforta mondeto de virinoj". For! Unue, ni vivas en XXI-a jarcento, due - la virinoj estas duono da mondo kaj la SEKSA EGALECO SIMPLE NECESAS, estas normala kaj senĉese bezonata al ni ĉiuj! Liberigo de virinoj estas same liberigo de viroj! Iam, unu el aktivulinoj de grupo MUJERES LIBRES (dum hispana revolucio '36 j.) diris: Ni batalas samtempe kun patriarkata sistemo, ĉar alia ne ekzistas - tiuj ĉi vortoj estu fino de mia ĉi-supra komento.

>>> MARLUNO

Sur Ipernity, ni konatiĝas kun novaj membroj per invitoj/vizitoj/komentoj... jes.. ankaŭ mi havis sur mia listo tiun ĉi fotiston, kiu inkludas en sia nomo sufikso arto(ah ĉu?¿) .. nur du fojoj mi ekfoliumis liajn fotojn... sadomasokismaj seksrilatoj ekzistas, tio estas klare.. kaj sekso mem estas entute danĝera afero sed male plezuro por la sensoj .. mi ilin respektas, tamen mi demandas min ĉu ili taugas por aperi sur publika retejo de fotografio... eĉ pli.. kiam ĝi preskaŭ nur prezentas virinojn subpremitajn/ligitajn... mi ne scias pri la opinio de la aliaj, mi sentis min devigita diri mian propan vision de tiu afero... kaj rimarkas kaj sentas grandan malgaĵon kiam mi vidas ke nia societo pli kaj pli akceptas kiel normala afero formojn de perforto en nia ĉiutaga vivo.