Fidel Castro FINFINE rezignis pri funkcio de gvidanto de Ŝtata Konsilantaro... Tiu ĉi fia diktatoro kaj oldulo almenaŭ oficiale rezignas. Sed la reĝimo en Kubo bedaŭrinde iel funkcios dum sekvaj jaroj, ĉu sub regado de lia frato, Raŭl, ĉu alimaniere. Probabla estas varianto simila, kiel nuntempe en Ĉinio, se temas pri politikaj ŝanĝoj (ja, Kuba ne havas tiom da ekonomia potenco kiel Ĉinio), sed sur tiu ĉi vojo povas okazi multe da aferoj...

Samtempe alia fiulo, "defendanto de libereco", George W. Bush esperas, ke poste la forpaso de Castro, Kuba estiĝos demokratema ŝtato... Hmmm... ĉu ni ne memoras el historio, kiamaniere Usono "instalis demokration" en tiu ĉi regiono de la mondo? Ĉu ni povas sin imagi pri kia "demokratio" diras Bush?

Ĝenerale la rezigno de Castro malmulte ŝanĝos. Almenaŭ en plej proksima tempo. Komunista dikaturo iel travivos. En Pollando funkcias jena esprimo: Z deszczu pod rynnę, kio signifas: El pluvo sub fontanon. Ni esperu, ke en la lumo de rezigno de Castro kaj vortoj de Bush, tiu ĉi esprimo ne plenumiĝos...