Kosovo sendependiĝis de Serbio. Kosovaj Albananoj estas elplenitaj de ĝojo kaj Serbojn elplenas furiozo (ja, Kosovo estis por ili ege grava parto de serba historio, estas por ili "kultura mito"). Kiel kutimie, en similaj okazoj, la sendependiĝo estas pli larĝa parto de geopolitikaj ludoj, precipe inter Usono, Rusio kaj EU - "kiel kutime", ĉar afero de nacioj ĉiam vekas multege da emocioj (kaj ofte - mortintoj). Se ni parolas pri Balkanio, ni devas konsideri la fakton de ege kompilikita nacieca situacio en la regiono - de pluraj, pluraj jaroj.

Iam mi eklegis bonegan kaj tre utilan libron de Ivan Čolović, Politiko de simboloj. Eseoj pri politika antropologio. Oni memoras bonajn librojn - jes, mi bone memoras la libron de Čolović... Ĉefa ideo de tiu ĉi libro estas, ke politiko estas antaŭ ĉio afero de simboloj. Aŭtoro, analizante antaŭajn reĝimojn kaj nuntempan situacion en Balkanio (kvankam ĉefe temas pri Serbio) esploras kulturajn kodojn kaj simbolojn, kies radikoj troviĝas profunde en homaj kapoj. Kadre de tiu ĉi afero, Čolović bonege priskribas problemon de Kosovo (kiel historie grava por Serboj loko de batalo kun Turcio) kaj ambaŭflanka naciismo inter Kosovo kaj Serbio. Kompreneble oni povus mencii ankaŭ multe da aliaj ege interesaj temoj de la libro, sed plej bone estas eklegi ĝin! Precipe kadre de nuna sendependiĝo de Kosovo, kulturaj elementoj de soci-politikaj ŝanĝoj estas vidataj en plej klara lumo. En sia alia libro (Balkanio - teroro de kulturo), Čolović skribas: Hodiaŭ kulturo servas, kiel preteksto al ekskludado kaj maltoleremo. En multe da landoj, ankaŭ en Eŭropo, revokante al la kulturo, ĉiutage oni mortas homojn, pro ilia kultura diverseco. Mi opinias, ke Čolović pravas. Kulturo, apud politkio, socia manipulado, ekonomiaj fortoj kaj religioj, estas ĉefa preteksto al konfliktoj kaj la mortado - tutmonde. Precipe lasta kategorio - religio - en la lumo de la sendependiĝo de Kosovo estas bona ekzemplo. Jen hieraŭaj vortoj de episkopo de serba ortodoksa eklezio, Artemije Radosavljević: Deklaro de [serba] generalo, Zdravko Ponoŝ, ke la armeo ne defendos Kosovon, estas simpla malhonoro. Serbio devas aĉeti plej novajn armilojn de Rusio kaj de aliaj landoj kaj alvoki Rusion al sendigo de armeo-volontuloj. (...) Kosovo ĉiam estos la serba, eĉ se ĝi estos dum certa tempo okupata. Ĉio forpasas, forpasos ankaŭ okupado de Kosovo - tiel "komentis" la sendependecon episkopo de serba eklezio. Tuj antaŭ miaj okuloj aperis vortoj de eksaj katolikaj papoj, kiuj ofte elsendis homoj al militoj kaj - plej fia afero! - benis la militojn nome de Dio.

Fama pola punk-bando, DEZERTER, kantis ankoraŭ dum regado de komunista reĝimo en Pollando: Ĉiuj batalas por paco - eĉ elfluas sango... Hmmm... ofte pravaj vortoj. Fine de la komento, mi pensas, ke ĉiuj - Albananoj en Kosovo, Serboj, Poloj, iu ajn - devas pripensi ege riĉaj analizoj de Ivan Čolović. Kulturo havas pli gravan influon ol oni povus pensi en ĉiutaga vivo... Ĉu anstataŭ reciproka buĉado, pli bone estus morti kulturajn kaj naciajn antaŭjuĝojn inter ni? Kaj ni esperu, ke ne naskiĝos sekva centro de naciista konflikto en Balkanio...

Kun pacaj kaj liberecanaj salutoj POR ĈIUJ!

[Ivan Čolović, The Politics of Symbol in Serbia. // Politika simbola. Ogledi o politickoj antropologiji. // Polityka symboli. Eseje o antropologii politycznej.]