Post dutaga batalo kun virusoj kaj aliaj fiaĵoj, mia komputilo finfine estas "pura" kaj mi povas normale uzi ĝin... Kadre de tiuj lastaj problemoj, pli kaj pli ofte mi pripensas ŝanĝon de la sistemo kaj instali Linukson. Miaj geamikoj estas en du grupoj: unuaj opinias, ke eble Linukso estas bona, sed tro komplikita, la dua diras, ke Linukso estas tute bonega kaj valoras uzadi ĝin. Malplimulteco estas "kredantoj" je Vindozo. Kompreneble nuntempe mi preterpasas ĉiujn "ideajn" (por mi tute klaraj) valorojn de Linukso :)

Mi pensas, ke baldaŭ mi provos uzi Ubuntu, kiel mia ĉefa komputilsistemo kaj okazos, kiel ĝi laboras... Ĉeokaze - ĉu iu el vi uzas Linukson? Se jes mi volonte ekkonos viajn spertojn en la afero!