La monato elplenita de kaoso, kiel kutime... Amaso da libroj, iom da vojaĝoj... Multe da planoj ne estos realigitaj en plej proksima estonteco, i.a. mia translokiĝo al Ĉeĥio :// Do, mi restas en Pollando, bedaŭrinde.

Nun mi okupiĝas pri unu el partoj de pli granda projekto: Muzeo de Virina Historio kreata de Feminoteka Fondaĵo. Kadre de la projekto mi preparas biografiojn de tiuj virinoj el pola historio kaj kulturo, kiuj samtempe okupiĝis pri filozofio kaj pri larĝe komprenataj virinaj rajtoj, ĉu seksa egaleco. Konsiderante la fakton, ke mi okupiĝas nur pri pensistinoj kaj filozofinoj, kiuj jam ne vivas kaj ankaŭ la fakton, ke pola kulturo estis/ estas sufiĉe partiarkatema, laboro ĉe la projekto estas peza, sed samtempe donas multe da ĝojo kaj plezuro. La tuta projekto de Muzeo - mi certas! - estos sufiĉe interesa dokumentaĵo de tiuj virinaj agadoj, kiuj de plimulteco estis aŭ tute forgesitaj aŭ homoj simple ne scias pri ili. Ja historio kaj kulturo ne estas nur teatro de viraj sukcesoj! Oni devas memori pri tiuj virinoj, kiuj la same kunkreis "vizaĵon" kaj "cerbon" de la mondo - ĉu sur kampo de lokaj komunumoj, ĉu tutmonde!