Pesto! Ĉu mi finfine okupiĝos pri la profilo ĉi tie?! :) Malfacila afero (almenaŭ lastteme), ĉar kutime, mi dividas "retan tempon" inter diversaj aktivaĵoj kaj aferoj, i.a. se temas pri mia blogo www.lukaso-dasein.blogspot.com (kiu bedaŭrinde estas nur en la pola, sed baldaŭ mi planas skribi ankaŭ en Espo)...

Do, ĝis nun mia aktiveco kadre de tiu ĉi servo estas malgranda :/ Se mi estu sincera, plej bone mi sin sentas kadre de skribado; vizitante viajn profilojn mi vidas, ke ili estas elplenitaj de diversaj fotoj, filmetoj ktp. En tiuj ĉi fakoj preskaŭ tute mi ne agas kaj ne povas prezenti al vi tiajn aĵojn...

Dum lastaj tagoj iom da aferoj ŝahĝiĝis en mia vivo. Unue, se ĉio estos en ordo, probable fine de januaro (aŭ komence de februaro) mi translokiĝos al Ĉeĥio - ke labori kaj vivi en tiu ĉi belega kaj amikema lando :) Ĉeĥio ĝenerale estas por mi granda "amo" kaj mi estas emulo de ĝia kulturo, lingvo, literaturo k.s. Do, des pli mi ĝojas pro la perspektivo de la translokiĝo!

Pli frue, dum mallonga tempo, mi loĝis en Belgio en bela urbo Antwerpen, kie mi aktivis en internacia kaj liberecana (kaj ankaŭ emigranta) komunumo sur Ploegstraat . Nun, bedaŭrinde ne scias kio okazas en Antwerpen - domaĝe, ĉar mi ege sopiras je tiu ĉi loko/homoj! Nuntempe mi restas en Pollando, sed kiel vagemulo, mi certas, ke tio ĉi ne daŭros tro longe :)