Pasis sufiĉe da tempo ekde kiam mi havas propran profilon sur www.ipernity.com Bedaŭrinde pro diversaj kialoj, ĝis nun mi ne havis liberan tempon por okupiĝi pri la profilo, do vi scias pri mi preskaŭ nenion :) Mi esperas, ke tio ĉi ŝanĝiĝos baldaŭ! :) Tie ĉi mi estis invitita de Olga Beljaeva el Rusio kaj mi estas ege dankema al ŝi! Fakte, pli frue mi estis enskribita sur pola socia servo www.grono.net , sed ĝi iĝis pli kaj pli komercema kaj kun multe da personoj simple mi ne havis kontakton. Eble ĉi tie estos tute alie? Esperas, ke jes! Unue mi volus skribi en Espo, sed eble mi sukcesos "pligrandigi" mian profilon se temas pri ĉeĥa kaj rusa lingvo (kompreneble nur kondiĉe, ke mi relative bone komencos skribi en tiaj lingvoj)... Do, mi salutas ĉiujn, kiuj ĝis nun restas en mia reto! Ĝis la baldaŭa enskribo!