Pri mia skribaĵo rilate al la "Virtualigo" de la sidejo de SEM (Societo Esperantista de Minas-Gerajso) en la interreto mi havis la jenan reagon: " ...Mi neniam bezonis klubojn, mi lernis eon tute rete kaj tuj uzegis ĝin tra la mondo, tial pli ol klubanoj kun siaj papagaj (repitemaj babiladoj) kafoj. Laŭ mi nuntempe la kluboj EĈ MALHEPAS la movadon.“ (el mia kara amiko kaj samurbano Bira Fehera)

Estas mirinde, ke mi mem ne multe ŝatas asociojn! Mi ankaŭ lernis esperanton sola, el libro, kiun mi aĉetis el revua propagandilo (ne ekzistis interreto tiam, tamen ja multego da revuoj), kaj dum multaj jaroj mi tute ne zorgis pri asocioj. Kaj multe poste, miaj unuaj spertoj ene de loka klubo estis vere teruraj! Tiu sperto tute estas agorda al via sento: kluboj/asocioj kelkfoje multe malhelpas la movadon!

Tamen, rimarku, ke la libroj, kiujn oni uzis por lerni, ne aperis el nenio (eĉ se retaj). La esperantistoj interkonatiĝas en renkontiĝoj, kiuj ne aperas el nenie. Do, ie devas esti personoj, kiuj prizorgas pri la verkado de libroj, pri la organizado de renkontiĝoj, pri la pli ampleksa disvastigo de esperanto, ktp. ktp.

Sen minimuma organizado, nenio postvivas multe da tempo en tiu mondo. Eĉ la anarĥistoj kalkulas je bone estritaj organizoj!!!

Fakte, ne estas la kluboj/asocioj, kiuj malhelpas la movadon. La kluboj ne pensas, ne agas. Estas personoj, ene de tiuj kluboj, kiuj misagas. Kaj malbone agantaj personoj povas esti ie ajn, ne nur ene de la kluboj.

En la kluboj/asocioj, ĝenerale la malbonaj gvidantoj tute maltrafe agas, kaj, anstataŭ disvastigi esperanton, ili disvastigas ilian memamon, vantemon, troajn agadojn.

Tamen organizitaj grupoj estas necesaj. Eĉ esperantistoj en la interreto ne ekzistus, se la esperantistoj ne estus minimume organizitaj, ekzemple, se iu persono en iu urbo ne volus kunigi aliajn, instrui al ili esperanton, fari renkontiĝetojn (eble kun kafo), trovi korespondantojn kaj koni personojn en aliaj urboj, aliaj landoj... pere de iu ajn rimedo, ekzemple la reto.

Pro tio mi multe laboras por ke SEM daŭre ekzistu, kaj por ke ĝi ion faru rilate al BONE kunigi la esperantistojn. Nuntempe (aŭ de iom da tempo, eble 7-8 jaroj) la grupo de laborantoj-direktantoj de SEM estas tre, tre bona. Ni direktas, disvastigas, kaj ankaŭ purigas la asocion. Kaj do mi volas pliampleksigi la laboron, pere de retejo por la minasanoj, kie ili povos veni kaj kunigi, babili, konatiĝi, fine vivi, sperti esperanton.

Tamen, mi ne scias, eble iam alvenos veraj hipokrituloj, vantuloj, oportunistoj, fuŝuloj, kiuj komencos misagi kaj tute malhelpi la esperantistojn pere de SEM. Do, tiam mi prenos mian laborkapablon, miajn fromaĝbulkojn (realajn kaj virtualajn), kaj iros al alia loko, komenci ĉion denove, trovi novan grupon da amikoj, kun kiuj kune disvastigi esperanton, instrui, fari novajn esperantistojn. Mi jam faris tion!

Do, jen ĉio: ni bezonas minimuman organizadon, por ke ni povu fari pli. Eĉ Zamenhof mem vidis tion. Rimarku, ke en lia epoko li estis granda propagandisto, li ĉiam apogis asociojn, ĵurnalojn (bultenojn) kiuj, en lia epoko, estis rimedon tiel efika kiel la interreto hodiaŭ. La sekreto estas en la poemo “Al la fratoj” de Zamenhof (se iu volas mi sendos la reston de la poemon):

Al la fratoj

Forte ni staru, fratoj amataj,

Por nia sankta afero!

Ni bataladu kune tenataj

Per unu bela espero!

...

Tre malproksime ĉiuj ni staras

La unuj de la aliaj...

Kie vi estas, kion vi faras,

Ho, karaj vi miaj?



Vi en la urbo, vi en urbeto,

En la malgranda vilaĝo,

Ĉu ne forflugis kiel bloveto

La tuta via kuraĝo?



Ĉu vi sukcese en via loko

Kondukas nian aferon,

Aŭ eksilentas jam via voko,

Vi lacaj perdis esperon?

...

Kiel ni povas stari forte, kune tenataj, konduki la aferon, sen minimuma organizado? Kiel en urbeto ni povos voki ion ajn, solaj, sen ia ajn helpo, sen minimumaj rimedoj, sen iu klubeto, kiu povus iel helpi, pere de ĉambreto, kelkaj libroj, kunvenoj por diskuti pri pli efikaj agadoj, ktp? Kiel ni pasigu al la proksimaj generacioj ĉiujn spertojn, ĉiujn historiojn, ĉiujn niajn bataladojn, sen minimuma organizado? Tamen, kiel mi diris, la sekreto estas en tio: en la FRATOJ! Ni devas esti fratoj, aŭ almenaŭ fratecaj, amikoj iuj de la aliaj. Ne "moŝta prezidanto de muŝa klubo", tamen prirespondanto pri la klubo, kiu scias kunigi kaj kunlaborigi ĉiujn.

Bone, jen sufiĉa materialo por bona pripensado.