Unua parto

Pro laboraj bezonoj, freŝdate mi partoprenis du seminariojn en Belo-Horizonto (BH), iu ĉe FIEMG (Federacio de la Industrioj de la Provinco Minas-Gerajso) pri laborpratikado kaj alia ĉe BDMG (Banko por Disvolviĝo de Minas-Gerajso) pri dungado. Fakto, kiu alvokis mian atenton, estas la referenco —tre komuna— al ŝanĝoj de paradigmo, rilate al la jeno: la ekonomia mondo estas ŝanĝanta iomege kaj konstante, en Brazilo precipe ekde la 70-a jardeko, kaj estas nepre necese konsciiĝi pri tiu fakto kaj adaptiĝi al la ŝanĝoj.

Kiel paradigma ŝanĝo oni menciis la kazon de la problemoj de la "fordistaj"* urboj —t.e., urboj tute turnataj al iliaj industriaj distriktoj— en la post-moderna mondo. En multaj grandaj urboj, la industria distrikto estas mortanta aŭ jam mortis —ekzemple la regiono de la granda ABC en San-Paŭlo, la regiono ĉirkaŭ la placo CEMIG en BH (fakte en la urbo Contagem [kontaĵen])—. Tio okazas ĉar la industrioj estas alimoviĝantaj en aliajn pli malgrandajn urbojn, aŭ eĉ en aliajn provincojn (antaŭe ne tiom industrie disvolviĝintajn). Kiel rezulto de tiu proceso, tiuj urboj —aŭ ties parto, kiu estis pli industriema— estas devigataj al malfacilega tasko: ekonomie rekreiĝi, ŝanĝi iliajn paradigmojn —el "fordista", kiu vivas el/por sia industria distrikto, al io alia, ekzemple servoj, libertempo— se ili ne volas morti apud la ruinaĵoj de iliaj fantomaj industriaj distriktoj. Kaj la fenomeno estas mondskala. Ni menciu Barcelonon (se mi bone kaj korekte rememoras), kiu havis fantomiĝintan industrian regionon, laŭlonge de sia haveno, difektita, perfortema, kaj aliformigis ĝin —laŭ projekto pli ol dek-jara—, unue tie konstruante la sidejon de la olimpiaj ludoj, kaj poste realiformiĝante la regionon al centro por pintteĥnologiaj entreprenoj (informadiko). Notoj: *: el la propra nomo ‘Ford’, kompreneble.

Alia aspekto de la paradigmaj ŝanĝoj (ne eksplicite menciitaj en la seminarioj) rilatas al la centroj de la grandaj urboj. Kiu konis BH-on kaj San-Paŭlon de antaŭ 15, 20 jaroj kapablas rimarki la ŝanĝojn, kiujn suferis la centroj de la grandaj urboj. La "centrego"* de BH estas fantomo de tio, kio ĝi iam estis, iu ajn belo-horizontano asertos tion. Ĝi mortis kiel allogejo, multege difektiĝis. Rimarku la freŝdatajn projektojn pri revigligo, ekzemple la muzeon en la Placo de la Stacidomo kaj aliaj reurbanismigoj en la urbocentro. La sama estas valida rilate al San-Paŭlo, Rio-de-Ĵanejro kaj eĉ meze grandaj urboj tra la tuta Brazilo. Ĝenerale, la malnovaj "urbocentroj", kie estis la grandaj magazenoj, la pli rafinita komerco, la financa centro (grandaj bankaj sidejoj), kaj eĉ la kinejoj, kun intensa socia vivo, taga kaj vespera, perdis ĉion ĉi tion, kio moviĝis al aliaj partoj de la urbo, kaj la centroj estas nuntempe regionoj multe difektitaj, kun stratvendistoj kaj popola komerco. Notoj: *: kelkaj bh-anoj tiel nomas la tutaĵon de la malnova urbocentro.

En tiu situacio, la aĉetcentroj (“ŝopingoj”) kaj la informadikigo de la bankoj "regionigis" la malnovan koncepton pri "urbocentro". Nun ekzistas "kvartalaj centroj" aŭ "kvartal-kunigitaraj* centroj". En BH, jen Minas Shopping, BH Shopping, Diamond Mall sorbis kaj regionigis parton de la movado de la centro, kie restis Shopping Cidade, kiu ankaŭ sorbis la komercon kaj la socian vivon de la ĉirkaŭaĵaro. En San-Paŭlo, la fenomeno estas pli intensa, kaj la tutaĵon de la aĉetcentroj redesegnis la profilon de la urbo. Ĝenerale, la vivo socia kaj ekonomia de la jaro 2000 rondiras ĉirkaŭ tiuj regionaj centroj aĉetaj kaj libertempaj de la metropoloj kaj megaurboj, la famaj "ŝopingoj" kaj ĉirkaŭantaj regionoj. Notoj: *: kvartal-kunigitaro: kvartal-konglomerato

Kaj kia estas la rilata intereso por esperantistoj? Ni devas konsciiĝi pri tio, ke la mondo vere ŝanĝis, multege, kaj simile al la estraroj de la metropoloj, ni bezonas rekrei nian esperantistan movadon, kontraŭe ĝi restos kaptita al la ruinaĵoj de la estinteco. Precipe rilate al la sidejoj de la asocioj kiel alloga kaj kuniganta kerno de la movado en la grandaj urboj.

Estas certe, ke nia movado havas siajn altaĵojn kaj malaltaĵojn, tamen en la plejlastaj jaroj la ofteco de la irado al nia sidejo en BH multe malpliiĝis. En multaj okazoj, tio estis eksplicite pro la translokiĝo de la malnovaj partoprenantoj al pli malproksimaj kvartaloj, aŭ pro pligrandiĝantaj malfacilecoj de moviĝado tra la urbo, aŭ eĉ pro la necesaĵoj de la nuntempa vivo, kiu prenas de ni multon da tempo kaj donas al ni malmultajn libertempajn momentojn, kiujn ni pasigas ĝenerale ĉu hejme, ĉu en nia kvartalo mem, ĉu en la plej proksima aĉetcentro (ekze-e por bezonataj hejmaj kaj manĝaj aĉetoj dum la semajnfino). Tiuj esperantistoj aliris, en multaj situacioj, al la klopodado pri disvolviĝo de malgranda loka movado, pli aŭ malpi sukcesa.

Do, ni havas la jenan situacion: nuntempe, nia sidejo en la centro de la urbo ne plu kapablas regule altiri personojn el la malproksimaj kvartaloj. Nur de tempoj al tempoj. Tio nepre devas esti tute klara por ni el SEM*: la urba "centrego" mortis, ni devas rekrei la movadon en BH. En ĉi tiu jaro ni el SEM intense laboris (almenaŭ laŭ nia kapablo) la propagandadon kaj disvastigon de kursoj en la centra sidejo, kaj la rezulto estis simple nula. Eĉ ne unu animo pli ol tio, kion ni jam havas ekde du jaroj. Nur aperas en la centra sidejo tiuj, kiuj loĝas proksime al la urbocentro, aŭ bezonas iri al la urbocentro, aŭ ial interesiĝas tien iri. Tamen, tiuj partoprenantoj estas fidelaj. Rimarku la grupon de la sabato en SEM (vidu la lastan Semilon**). Do, kion fari por ripetigi la sukceson de tiu grupo? Notoj: *: Societo Esperantista de Minas-Gerajso, provinca asocio federaciita al Brazila Esperanto-Ligo. **: bulteno de SEM.

Vere, ni devas repripensi la aferon, kaj klopodi novajn agadfrontojn. Ni bezonas diversigi iomete. Ni multe limiĝis al la klopodado pri alporti personojn al nia "fizika" sidejo, en la urba centrego, kaj do tie intermetiĝas la komenca parolado: ni devas konsciiĝi pri tio, ke ni ne plu vivas en "fordista" urbo, ne plu ekzistas tiu (ununura) urba "centro", kien miloj da personoj devis regule iri. Nuntempe ni havas diversajn "centrojn", regionigitajn, kiuj altiras la personojn. Nuntempe ili (personoj) nature iras al tiuj regionaj centroj, kaj ne plu al la malnova centro. Ĉar ni el SEM ne kapablas starigi "filiojn" en la kvartaloj —kiel ekzemple faris la grandaj lingvolernejoj (Cultura Inglesa, CCAA, Wizard, ktp. ktp.)—, ni devas repripensi la funkcion de la centra sidejo, kiel altiri novajn esperantistojn, kaj kiel unuigi ĉiujn. Du projektoj estas enlistigitaj: iu pri la reorganizado de la sidejo, farante ĝin pli agrabla loko, vera "socia sidejo" kun pli da spaco por libertempo (nuntempe ni elspezas multe da spaco por diversaj konservejoj). La dua rilatas al la "virtualigo" de nia sidejo, kaj pri tio mi parolos sekve.

Dua parto

Klopodante enkonduki novaĵon (!), mi nun lanĉas la projekton "virtuala esperantujo". —Nu... nu.... tio jam ekzistas! —Kalmiĝu, kaj nur legu! Kiu ankoraŭ dubas pri tio, ke la nuntempa mondo estas virtuala, interreta? Vi, kiu jam aĉetis komputilon por via filo, instalis interreton, jam estas tempo por aĉeti vian propran komputilon, instali ligilon ("hubon") kaj fari vian propran ligadon al la monda reto. (Junuloj povas salti al la proksima paragrafo). La tiea vorto "novaĵo" havas krisignon ĉar la junuloj diros al ni, ke "tio ne estas novaĵo, ulo, mp3 ne plu, nun la ondo estas mp4". Tio estas, en la nuntempa mondo, post-moderna, post-ĉio, la aferoj estas tiaj: dume vi legas tiun artikolon kaj informiĝas pri iu afero, tiu jam malaktualiĝas.

Kio estas "virtuala esperantujo"? Kiel la nomo mem indikas, temas pri "virtuala esperantista teritorio" (uzante nuntempajn terminojn). Kiam ĝi estos tute starigita, ĝi estos kunmetita el personaj retejoj (interretaj paĝoj), interligitaj pere de reto, kiu plifaciligos la "naĝveturadon" en la teritorio, tio estas, kiu plifaciligos la serĉadon pri aferoj aŭ specifaj interretaj retejoj. Kelkaj diros: tamen tio jam ekzistas! Tute certe, la ideo ne estas nova, tamen ĝi ankoraŭ ne estis starigita en Brazilo, kaj mi enmetis kelkajn pluajn ornamojn (fakte utilaĵojn, precipe la interaktivadon; vidu sube en "precipaj celoj"). Neniu ĉi tie (en Minaso aŭ eĉ Brazilo) moviĝis celante unuigi niajn esperantistajn paĝojn en komunan, ununuran reton. Tamen, la projekto havas ion pluan, rilate al la allogaĵoj, al la efiko kaj al la asocioj. Sed ni iru poparte.

Kiu estas la celo de tiu teritorio ("virtuala esperantujo")? La precipaj celoj estas tri:

1-e-instigi ĉiun pli aktivan esperantiston al la farado de paĝo en la interreto, lia aŭ de lia grupo. En ĉi tiu paĝo, metu viajn ideojn, viajn projektojn, tamen precipe vian personan verkadon en kaj pri esperanto: tekstojn, fotaĵojn, muzikojn, didaktikan materialon, diversajn informojn (kulturajn, historiajn, lokajn). Ĉi tiun lastan parton —personan verkadon— oni devus stimuli pli. Precipe ni, minasanoj, lastatempe ni ne estas multe produktantaj, aŭ almenaŭ ni ne estas publikigantaj niajn verkojn. Malnova esperantisto diris: "Ni fosu nian sulkon!", tio estas, ke ni faru, verku, kaj ne nur restu diskutantaj tion, kion fari, aŭ ripetantaj tion, kion ĉiuj jam konas.

2-e-ligi tiujn paĝojn tra iu reto —komence minasana, poste nacia—, kiel la "esperanto.net", aŭ la "esperanto.panorama.net", celante la plifaciligon de la naĝveturado, kun informoj pri la diversaj paĝoj. Nuntempe ni dependas de la serĉ-aparatoj por serĉi specifajn paĝojn, tamen ni povus plifaciligi la vivon de la minasanaj esperantistoj, precipe de tiuj ne "kleraj" pri komputilo, por ke ili trovu retejojn, kiuj interesigas ilin. Se ni jam havos ĉion enkatalogitan, "bele" aranĝitan, facilan por ke oni trovu kaj ŝanĝiĝu de iu punkto al alia, de iu interescentro al alia, tio estos pluan stimulilon por ke la esperantisto ofte venu al tiu reto kaj naĝveturu tra esperantujo. Tio ne estos facila, ĝi dependos de laboro pri serĉado kaj enkatalogado de esperantistaj retejoj, kaj de la projekto kaj farado de interliganta reto alloga kaj efika. Tamen tio esta interesa kaj provokanta laboro, kiun la esperantistoj fakaj pri komputilo estas kapablaj fari.

3-e-tra la paĝaroj de la provincaj asocioj, provizi rimedojn (virtualajn lokojn) por la interkunigado de la esperantistoj de sama kvartalo, de sama urbo, de sama parto de provinco, aŭ de sama parto de la lando, aŭ ankoraŭ de sama fako.

Tiu tria celo estas rekte rilata al niaj provincaj asocioj. Anstataŭ klopodadi revivigi la fantomojn de la fordista urbo, ni devas enkonduki novaĵojn kaj altiri la esperantistojn al novaĵema paĝaro, alloga kaj precipe interaktiva de la provinca asocio (en Minas-Gerajso, SEM). Sed kio pri la argumento, ke ne ĉiuj havas interreton? Vekiĝu, Iuulo! La mondo ŝanĝis! La plejparto de la urboj havas interretejojn (interret-butikojn aŭ kafejojn), kaj plue en diversaj kvartaloj. Kun po du realoj por horo vi kunligiĝas al la mondo, almenaŭ por komenca kontakto. La knabaro vivas ene de tiuj interretejoj, kial ne esperantistoj? Efektive, ĉu vi estas esperantisto aŭ komodisto? Kun ĉirkaŭ po dudek realoj por monato vi povas fari multaĵon en la interreto, kaj plilarĝigi viajn horizontojn. Kompreneble la fizika kontakto daŭras, tamen ni devas koncentrigi klopodojn en la interreto, kiu estas la nerva centro de la nuntempa mondo. Kiel dirus Ario (esperantisto el BH), neniu pli interesiĝas pri diskutado de statuto en ĉambro en la centrego de BH (Mi jam multe faris tion!). Ni devas, do, enkonduki novaĵojn, fari "virtualan sidejon", laŭ la stilo de digitala "kafejo", celante altiri esperantistojn de iu specifa regiono de BH, aŭ de iu specifa regiono de la provinco, aŭ de iu specifa fako. Tiuj personoj renkontiĝos, unue virtuale, tamen de tempoj al tempoj ili povos renkontiĝi fizike, en "reala" kafejo/drinkejo, pli proksima al iliaj loĝejoj, aŭ en loka/regiona esperantista renkontiĝo.

Tria parto

La celo estas stimuli la pli intensan kontakton inter personoj (esperantistoj), kio en la nuntempa mondo fariĝas, en la plejparto de la okazaĵojn, virtuale, kaj nur de tempoj al tempoj fizike. Ekzemple, se esperantistoj de la regiono de Vespasiano kaj proksimaĵoj havos lokon en la interreto —en la interaktiva paĝaro de SEM— kie ili renkontiĝos virtuale, celante konatiĝi, ŝanĝi pripensojn, post tio estos pli facile ke ili interkonsentu pri renkontiĝoj en aĉetcentro de tiu regiono, aŭ drinkejeto, aŭ alia loko. Kaj tiam la misio de SEM estos plenumigita, eĉ se oni nur renkontiĝos en nia centra sidejo po unu aŭ du fojoj por jaro, ekzemple en la jarfina festo, aŭ en minasa kongreso. Tamen rimarku bone: se tiuj esperantistoj ne konatiĝos kaj ne renkontiĝos unue loke aŭ regione, tra la interreto, neniam oni bonŝancos pri la renkontiĝo en la centra sidejo, eĉ ne unu fojo en la jaro. La interreto estas bonega rimedo por amaskomunikiĝo de la nuntempa mondo —kaj el la interretaj renkontiĝoj oni alkutimiĝos al la kontakto kun la samideanoj. La demando esta la jena: pli ol disvastigado, ni bezonas havigi al esperantistoj rimedojn por daŭriga, interesa kontakto, por movado kiu konservos ilin unuiĝintaj kaj interesitaj pri esperanto kaj ĝia utiligo.

Ligante la komencon de tiu parolado (nuntempa eknomia mondo) al tiu "virtulala" parto, mi kunigis la bezonojn de laborpratikado de la lernantoj de la unuo V (Divinopoliso) de CEFET-MG (Federala Centro por Teĥnologia Edukado de Minas-Gerajso) —kiuj kondukis min al la seminarioj de FIEMG kaj BDMG en BH— kaj tiun celon, kiu estas unuigi la esperantistojn tra la interreto —almenaŭ komence—, kaj mi proponis al SEM uzi la laborpraktikantojn* (el la dua lerneja grado) de komputilado de CEFET-MG por komenci la "virtualigon" de nia provinca asocio. En la komenco, mi pensas pri la farado de "kafo kun formaĝpano"**, renkontiĝa retejo de la minasanaj esperantistoj. Tiu "kafejo" havos landkarton de la ĉefurbo kaj de la provinco, dividitaj en regionoj, kaj por ĉiu regiono de la landkarto ni havos interaktivajn muraĵojn (inter aliaj aferoj). La interaktiveco estos gravega por ke tiu retejo vere trafos ĝian celon, kiu estas amasigi la esperantistaron kaj meti ilin en pli intima kontakto, ke ĝi estu renkontiĝejo kaj ne nur retejo havanta nur informojn (SEM jam havas "intitucian" retejon, kun informojn; tiu estos aparta retejo, iu "renkontiĝejo", tre interaktiva). Tamen mi jam avertas: tiu interaktiveco havos striktan regularon. Ia ajn malamikeco estos tuj forprenata el la retejo, tiel same ni ne akceptos "denoncojn". Kiu ajn volos fari denoncojn, ke tiu iru al la plej proksima policejo. Ni klopodos fari kontrolitan kaj sekuran etoson, kiel la internaĵo de la aĉetcentroj. Notoj: *: aŭ “provlaborantoj”, lernantoj, kiuj (pli teorie) lernas ian profesion kaj devas sperti dum kelka tempo la realan praktikon (laboron) de ilia profesio. **: nuntempe mi ŝanĝis al “fromaĝbulko”, kiun mi pensas estas pli bone priskriba ol “fromaĝpano”

Tiel, en la muraĵoj de la retejo la esperantistaro de la norda regiono de BH (ekzemple) lasos iliajn mesaĝojn pri ĉio, kio estas okazanta en tiu regiono. Mi rediras: pri ĉio, ne nur pri esperanto. La ideo estas alporti la mondon en esperantujon. Tiel ni ne bezonos vivi du vivojn: iun personan, laboran aŭ libertempan, kaj alian esperantistan, movadan. La movado nun miksiĝos al la mondo, al la ĉiutago. Ekzemple, lasante en la muraĵoj informojn pri lokaj aktivecoj kulturaj, sportaj, pri eventoj, prezentadoj —kiu ne interesiĝas pri la kultura agendo de sia regiono?—. Tamen, kvazaŭ detale, tiu agendo estos disvastigita de esperantistoj, kiuj povos uzi tiujn variajn eventojn por renkontiĝi, profiti la eventon —kun amikoj esperantistoj kaj neesperantistoj— kaj, pluspluse, praktiki esperanton. Tio estas pli produktema kaj malpli lacigema ol prepari renkontiĝojn kaj pliajn renkontiĝojn ekskluzive esperantistajn, kiuj okazos, kompreneble, tamen ke ni ankaŭ profitu aliajn eventojn neesperantistajn, celante iom diversigi. Ni ankaŭ povas lasi en la muraĵoj laboroferojn, postenoferojn, personajn mesaĝojn kaj aliajn erojn. Tio estus kvazaŭ ĝenerala informcentro de la regiono, farita de la loka esperantistaro, kiun ĉiuj vizitus celante sciiĝi pri la lastaj novaĵoj (kiuj estus multoblaj, se diversigitaj kaj faritaj de ĉiuj). Kaj kun aliaj eroj kiel ekzemple lokaj babilado kaj diskutlisto, pri lokaj temoj aŭ tiuj, kiuj interesigas la lokan komunumon, kontrolitaj, pli hejmvarmemaj, pli "amikemaj".

Iu tasko de la laborpraktikantoj el komputilado estos la vizitado al esperantistaj retejoj —kaj aliaj neesperantistaj, de neregistaraj organizoj kaj aliaj tipoj de asocioj— kaj la kontrolado pri tio, kio estas plej interesa al la interretveturantoj, kio fakte funkcias, kiel fari, por ke tio bone funkciu, kio ne funkcias, kiujn erarojn eviti. Kvankam tio estas malfacila ero por starigi kaj kontroli, la interaktiveco estos grava por ke la personoj sentu, ke ili vere estas en reala loko. Kaj kun fotaĵoj kaj filmetoj de ĉiu regiono, por ke la personoj vide alligiĝu kaj sentu la etoson, kiun la retejo "virtualigas". Imagu: esperantisto de historia urbo, aŭ de la ĉefurbo, fiksas sian (interretan) filmilon al la fenestro kaj transmetas la realan imagon de sia regiono al la vizitantoj (de iu specifa tago kaj horo, kiam li estos surrete), de vesperiĝo en la internlando, de vivbrua vespero en la ĉefurbo! Ĉiuj kapablos "promeni" en plej diversaj lokoj, iu tago tra diversaj partoj de BH, aŭ de la provinco, partoprenante de komemorado en BH —datreveno ĉe Ario, kun mirinda vidaĵo de granda parto de BH—, aŭ de konversacio en Lagoa Santa —kun imagoj de portebla komputilo de loka drinkejeto—. Alia tago en Araxá (Araŝao) —semajnfina babilado en la ĝardenoj de la Granda Hotelo "Barreiro" [bahejro]—. Kaj tiel plu. Tio estas, pere de la virtuala sidejo, vi "persone" vizitos esperantistojn de la tuta provinco en ilia natura loĝmedio. Tio estas kromaldonaĵo al la nunaj babilejoj, kie ni alvenas solaj, konas neniun, kaj kie estas iom malfacile fari multajn amikojn samtempte —kaj ni nur vidas tekston kaj ekranfondon—. En la nova medio, vi alvenas al loko kie jam kutime ĉeestas personoj, kiuj jam konas iuj la aliajn, kaj kiuj ricevos vin, komence kiel viziton kaj poste —kiu scias— kiel kutiman ĉeestanton. Kaj jen plu: vidrenkontiĝoj aŭ vidparoladoj, renkontiĝoj tra "skype", tiuj estas realaĵoj de la nuntempa mondo. Do, ke ni el la asocioj kunligu kaj uzu ilin pli intense! Eĉ se io estos ne en reala tempo sed registrata (enkomputile, surdiske) por posta disponebligado en la reto, tio estos io mirinda, kiel televido en esperanto, tamen komponita de vivaj programeroj faritaj de la esperantistoj mem. Kiu ne ŝatus starigi tion en la esperantista movado?

Kvara parto

Tiu estas projekto, kiu postulos ankoraŭ multe da tempo kaj klopodo. Kaj monrimedojn. Tamen, temas pri vojo, kiun ni, de la asocioj, devas efike starigi kaj sekvi. El la laŭstadia starigo de ĉi tiu projekto, ni povos iom post iom kontroli la rezultojn kaj certigi, ĉu la "virtualigo" de SEM estas produktanta la deziratajn efikojn. Nu, kial tio ankoraŭ ne ekzistas, almenaŭ laŭ ĉi tiu formo? La provinca asocio estas tiu, kiu nature devus proponi kaj fari tian retejon, kun lokoj rezervitaj al la diversaj geografiaj grupoj, fakoj ktp. (ni komencos geografie, kaj ni lasu la fakojn al dua stadio). Tamen la ideo ankoraŭ ne estis matura. Estis necesa tiu partopreno en la seminarioj pri dungado kaj laborpraktikado en BH por ke mi mem "malfermu la okulojn" pri la aliformiĝo de la urbo, kaj finfine proponu tute novajn direktojn. Kvankam mi jam estis alkutimiĝinta al la interreto kiel la "nova mondo", la nova "amasrenkontiĝejo" precipe de la knabaro (lernantoj), nur nun mi kunligis ĉiujn donaĵojn. Ĉe SEM ni jam havas nian "institucian" retejon, kaj nun ni plustarigos plue tiun novan "kafo kun fromaĝbulko", kaj krom tio ni stimulos novajn minasanajn retejojn, kaj finfine, la reton minasanan kaj nacian.

Tiu projekto, kiam tute plenumita, kun reto inteliganta ĉiujn retejojn, kompreneble ne servos nur Minas-Gerajson. La interliga reto inter ĉiuj brazilaj retejoj devos esti tasko de multaj esperantistoj, eble kun la apogo de la Federacia Konsilantaro de Brazila Esperanto Ligo, kiu kunlaborigas ĉiujn prezidantojn de la provincaj asocioj. Tio, kion mi nun proponas —komence tra SEM— estas doni pluan paŝon al la estonteco, ene de la kunteksto de la mondo post-fordista, efike "virtualigante" la movadon, aŭ parto de ĝi, celante la plenumadon de grava misio de la asocioj: disvastigi esperanton kaj plifaciligi aŭ instigi la disvolviĝon de ĝia lernado kaj uzado.«

Luiz Claudio Oliveira