Kiam oni jam estas, ekde iom da tempo, en la Esperantista Movado, oni observas, ke multaj personoj, ene kaj ekstere de la Movado, tutsimple aŭtomate pasiiĝas pri la ideo pri internacia lingvo. En multaj okazoj, ilia persona konvinko pri la afero estas tiel intensa kaj pozitiva, ke ili ne interesiĝas pri la detala specifigo de la aplikoj de tiu internacia lingvo. Mi konfesas, ke iam tia estis mia situacio.

Mi ĉiam ŝatis lingvojn. Mi lernis la anglan, ĉar ĝi estis (aŭ estas) la lingvo de la scineco kaj teĥnologio, de la industrio kaj komerco, finfine de multnombraj aktivecoj de la nuntempa mondo. La franca elvokas al ni mondon el konpovo, rezonado, diplomatio, “sofistika” civilizo ekde malnovaj tempoj. La hispana lingvo malfermas la pordojn de la intensa kaj pasiiga hispana mondo ibera-amerika, ĝemelaj fratoj de ni portugallingvanoj. La germana posedas obstinan regulecon en la ortografio, kaj eĉ en la formoj, krom treege interesan vort-formigan sistemon. Ene de tiu intereso pri lingvoj, mi iam neatendite rimarkis reklamon en revuo de libro pri “Esperanto - Lingvo Internacia”. Mi ne rememoras iun aldonan klarigon, nur la vortojn: “Esperanto - Lingvo Internacia”, kiuj iam jam interesiĝis min —mi jam estis leginta aŭ aŭdinta ilin antaŭe—, kaj mi tuj petis la libron per poŝto. Alveninte la mendon, mi tuj komencis la studadon, kaj ĝi estis tiel facila, ke mi sentis tiel, ke mi jam sciis multon, eĉ estante neniam lerninta la lingvon. De tiam la elvokado de la mesaĝo “Esperanto - Lingvo Internacia” unuiĝis al ĝiaj internaj kvalitoj.

Tio, kion mi volas rimarkigi pere de tiu historieto estas, ke la tutsimpla ideo pri lingvo internacia allogas multajn el ni al Esperanto, kaj ĝiaj internaj kvalitoj pri simpleco, logiko kaj potencemo plifortigas nian idealon, kaj ili povas konservi nin fidelajn al Esperanto dum eĉ tuta vivo, sen pliprofundaj demandadoj.

Nur freŝdate mi pripensadas kaj klopodas al la serĉado kaj eksterigo de la profitoj, kiujn mi intuitive ĉiam sentis rilate al Esperanto kiel internacia lingvo, pli precize kiel dua lingvo por la Homaro. Tio okazis ĉar, kiel aktiva partoprenanto jam de kelke da tempo en la Esperantista Movado, agante kiel instruisto kaj en diversaj postenoj ene de niaj asocioj, mi fine rimarkis, ke en diversaj okazoj ni bezonas citi la praktikajn aplikojn de Esperanto, precipe kiam ni traktas kun la ĝenerala publiko. La mondo bezonas Esperanton —ni ĉiuj, esperantistoj, sentas tion—, sed tiu Mondo mem demandas al ni la kialon de tiu bezono. Se ni esperantistoj bone laboros pro la klarigo de temoj rilatantaj Esperanton kaj ĝiajn aplikojn, tiel ni “disfalos multajn barojn” en nia laboro pro la frata kumunikiĝo inter la Homaro.

Do, ni komencu nian hodiaŭan taskon: “Esperanto kiel dua lingvo”... De kie komenci la studadon de tiu temo?... Jen sugesto, kiun mi ĉiam uzas: ni komencu ekde nia origino: Zamenhof kaj siaj verkoj. Zamenhof havas veran “tezon” pro Esperanto, la dokumenton “Esenco kaj estonteco de la ideo pri lingvo intenacia”, kiu faras treegan interesan rezonadon, elstarigante la valoron de la homa lingvo, analizante motivojn pro Esperanto kontraste al aliaj lingvoj, eĉ konsiderante, ke en estonteco proksima aŭ malproksima ne ekzitas la ebleco pri la anstataŭigo de Esperanto pere de alia lingvo. Estas ĉiam neegaliĝeblaj la simpleco kaj forto de la zamenhofa rezonado —liaj verkoj eĉ estas ĉiam nuntempaj—, kaj ĉiu esperantisto devus senti sin devigatan rilate al la legado kaj studado de la verko “Esenco kaj estonteco de la ideo pri lingvo intenacia”. Rilate al tio, ni rememorigu, ke la antaŭparolo de la “Fundamento de Esperanto” kaj la “Deklaracio de Bulonjo-sur-maro” formigas ian “Konstitucion” de Esperanto kaj ĝia Movado, kaj la aludita tezo de Zamenhof devas esti tuj sekve studata, celante la plibonigon de niaj rezonadoj pro Esperanto, laŭ pli ampleksaj vidpunktoj.

Tial ni iru al la serĉado de Zamenhof, komence por ke li diru al ni pri la valoro de la homa lingvo kulminante en internacian lingvon. Li diras: “Ĉu vi ekpensis iam pri tio, kio propre levis la homaron tiel neatingeble alte super ĉiuj aliaj bestoj, kiuj ja en efektiveco estas konstruitaj laŭ tiu sama tipo, kiel la homo? La tutan nian altan kulturon kaj civilizacion ni dankas nur al unu objekto: al la posedado de lingvo, kiu ebligis al ni la interŝanĝadon de pensoj. Kio estus kun ni, fieraj reĝoj de la mondo, se ni ne povus lingve komunikiĝadi unuj kun aliaj, se sian tutan scion kaj inteligentecon ĉiu el ni devus de la komenco mem ellaboradi al si mem, anstataŭ faradi uzon —dank’ al interŝanĝo de pensoj— de la jam pretaj fruktoj de la sperto kaj diversaj scioj de tutaj miliaroj, de tutaj milionoj kaj miliardoj da aliaj similaj al ni kreitaĵoj? Ni tiam eĉ per unu plej malgranda ŝtupeto ne starus pli alte ol tiuj diversaj bestoj, kiuj nin ĉirkaŭas kaj kiuj estas tiel sensaĝaj kaj senhelpaj!... Sed se la tre neplena kaj tre limigita ebleco de interŝanĝo de pensoj havis por la homaro tian grandegan signifon, ekpensu pri tio, kian grandegan kaj kun nenio kompareblan utilon donus al la homaro tiu lingvo, kiu farus la interŝanĝadon de pensoj plena, kaj dank’ al kiu ne sole A havus la eblon kompreniĝadi kun B, C kun D, E kun F, sed ĉiu el ili povus kompreniĝadi kun ĉiu el la aliaj! Tuta cento da plej grandaj elpensoj ne faros en la vivo de la homaro tian grandan kaj bonfaran revolucion, kian faros la enkonduko de lingvo internacia!”. Tiuj kaj aliaj rezonadoj de Zamenhof estas, laŭ mia opinio, la deirpunkto por ĉiuj diskutoj pri la Internacia Lingvo Esperanto.

Sciiĝintaj, do, pri la netaksebla valoro de la alpreno de internacia lingvo, de dua lingvo inter la popoloj, laŭ la rezonado de Zamenhof, ni redirektu nun nian rigardon al la nuntempa mondo, por fari kelkajn gravajn rimarkojn. Ĉiaj prognozoj pri la nuntempa ekonomio montras Ĉinuojn kiel industrian kaj komercan potencon de estonteco proksima, eĉ tuja, kune kun aliaj aziaj landoj jam plene disvolviĝintaj, ekzemple Japanujo kaj Koreo, la tiel nomataj “aziaj tigroj”. Ĉinujo estas universo en si mem, havanta pli ol 1,25 miliardoj da loĝantoj —nur la kvantpecetoj estas tiom, kiom la brazila loĝantaro—, kaj grava fakto por ni esperantistoj estas, ke tiu ĉina universo ĉiam oficiale apogis Esperanton kiel duan lingvon, eĉ en tempoj de (pli) ekstremistaj politikoj. Mi ankaŭ rememorigas, ke en Japanujo, industria kaj ekonomia potenco jam starigita, ekzistas intensa kvanto da aktivaj esperantistoj, kun rimarkindaj verkoj. Elirante el Azio kaj alirante al alia ekstremo de la Planedo —se mi ankoraŭ povas uzi tiajn figurojn— pere de la esperantistaj novaĵagentejoj ni sciias, ke el la parlamentanoj de la Eŭropa Unio ni jam kalkulas 20%-an aliĝon al la esperantista afero. Nun analizante kelkajn problemojn, la sama Eŭropa Unio kontraŭstaras seriozajn identecajn problemojn, kunigante diversajn aŭtonomajn popolojn. Fakte, ene kaj ekstere de la eŭropa komunumo —matrico de la tuta nuntempa mondo, vole-nevole— la demando pri dua ligvo fariĝas ĉiam kaj ĉiam pli grava. Kiel akordigi la lingvajn rajtojn ene de la eŭropa komunumo kun la efektiva uzado de nur kelkaj pliparolataj lingvoj— uzado tremultekosta kaj tamen ekskludanta pli grandan nombron da minoritataj lingvoj? Tiu sama problemo okazas en la globa kunteksto, en la heterogenaj blokoj en Azio kaj eĉ en Ameriko, kaj multe pli intense en la kunteksto de la Unuiĝintaj Nacioj. En mondo el ĉiam kaj ĉiam pli interplektitaj interesoj, kiel efike efektivigi la interagojn inter la planedaj blokoj de Eŭropo, Azio, Amerikoj, Afriko, kaj la interagojn ene de la blokoj, la mondan komercon inter landoj, la vere planedan interkomunikiĝon de la Interreto, sen oficialigi ununuran lingvon, apartenantan al iu ajn specifa popolo, nuna aŭ antikva —kio, kiel ni scias, estas neakceptebla de la diversaj popoloj—? El tiu dilemo ni havas la Babelon de la lingvoj en la komunumoj kaj organismoj internaciaj, rezultanta la laborlingvojn kaj la komunikiĝon tre multekosta kaj tre malmulte efika, sen vere globa ampleksiĝo. Rezume, ni povas aserti tion, ke dua lingvo neŭtrala kaj efika inter la popoloj de la Planedo estas bezono de la globaliĝanta mondo, el rilatoj politikaj, ekonomiaj kaj kulturaj ĉiam kaj ĉiam pli tujaj kaj kompleksaj. Kaj gravaj partoj de tiuj blokoj ne nur konas sed ankaŭ apogas Esperanton.

Ene de tiu kompleksa politika-ekonomia-kultura kunteksto de nia nuntempo, ne estas malfacile dedukti, ke en ne tre malproksima estonteco la problemo de dua lingvo, ene de la planedaj blokoj kaj inter ili, fariĝos tiel premanta, ke ĝia solvo fariĝos nepre necesa. Kaj la solvo al tiu problemo estas pripensita, diskutita kaj solvita de Zamenhof: la solvo estas Esperanto, Lingvo Internacia, kiel dua lingvo de ĉiuj, je la servado de la planeda komunumo.


Post komenco faranta rezonadojn kun Zamenhof, kaj post tiu flugo super la Planedo kaj ĝiaj blokoj, nun ni listigu en simpla formo kelkajn praktikajn aplikojn treege gravajn de “Esperanto kiel dua lingvo”:

- 1 ) En la lernejo: Ni ĉiuj jam aŭdis pri la propedeŭtikaj valoroj de Esperanto, tio estas, pri la utilo de la lernado de Esperanto kiel unua lingvo post nia gepatra aŭ nativa lingvo. En tiu apliko, Esperanto estas kiel klara leciono pri tio, kio estas lingvo, precipe pri ĝia interna strukturo, tio estas, pri la rilatoj inter vortaro, gramatiko kaj signifo, kio poste helpos en la alproprigo de aliaj lingvoj. Tamen, krom tiu apliko, ni ne forgesu, ke Esperanto en la lernejo ankaŭ estas leciono pri homareco kaj kulturo, kiam la junularo lernos ne nur efikan kaj rapidan komunikilon, sed anakaŭ tion, ke ni estas civitanoj el la planedo Tero, kie ekzistas popoloj kun kulturoj tre diversaj, atendantaj, ke ni kontaktiĝu al ili, faru amikojn, kaj ekkonu la tutan riĉecon de la kultura diverseco de la Planedo.

- 2 ) En la komerco: Iu el la plej gravaj aktivecoj de la homaro, ekde praaj tempoj, estas la komerco. Tra la komercaj itineroj, la Antikva Mondo faris la kontaktojn inter la diversaj civilizoj, kaj el tiuj kontaktoj aperis gravegaj interŝanĝoj por la disvolviĝo de ĉiuj popoloj. Kaj tiel ankaŭ en la moderna mondo, la komerco faras tiun kontakton inter la civilizoj, eble sen ke ni plene perceptu tion, ĉar ni nuntempe havas aliajn pli videblajn rimedojn por kontaktiĝoj inter civilizoj —la komunikrimedoj, la plejparto el ili per satelitoj, kiel la televidaj ĵurnaloj kaj la Interreto—. Tamen, la komerco metas la popolojn en rekta kontaktiĝo, pli streĉa kaj pli longedaŭra, por la efektiviĝo de la negocoj kaj de la interŝanĝoj inter la produktantoj kaj aĉetantoj. Se ni konsideras la ekonomion kaj facilecon de la lernado kaj esprimado de Esperanto, kompare al iu ajn alia lingvo, ĉe tiuj kontaktiĝoj ni havos grandegan profiton kaj fantastikan pligrandigon en la interkomunikiĝoj por komercaj interŝanĝoj. Uzante Esperanton kiel dua lingvo de la komerco, ĉiuj interesitaj povas rekte komunikiĝi kun aliaj negocistoj en la tuta Planedo.

- 3 ) En la industrio: La komerco interŝanĝas varojn, kiuj elvenas el la industrio. Komence manefarita, la industrio disvolviĝis en la 20-a jarcento al iu el la plej kompleksaj aktivecoj de la homaro, kiu uzas pintajn teknologiojn ne nur en la produktado sed ankaŭ en la “marketingo”, tiu lasta ligita al la komerco kaj ampleksigante ĉiujn aktivecojn necesajn por la enlokiĝo de la fina produkto en la merkaton. Tamen la industrio, kiam produktanta, ankaŭ necesas diskuti kaj disvolviĝi siajn metodojn kaj procesojn. Estas konata la supereco, kiun havas kelkaj konsistigantoj de la industrio —ekzemple, kelkaj inĝenieroj— tutsimple ĉar parolantaj unu aŭ du aliajn lingvojn, ordinare la lingvom de la ĉefsidejo de iu multnacia kompanio. En tiu afero, Esperanto kiel dua lingvo ebligas tujan kontaktiĝon de ĉiuj implikitaj en la disvolviĝo de la industriaj procedoj, tra la tuta mondo, laŭ maniero nekredeble facila kaj efika. Kaj ankaŭ en la kunfandiĝoj inter la grandaj internaciaj konglomeratoj, havantaj ĉefsidejon en diversaj landoj, Esperanto kiel dua lingvo en la industrio alportas mirindegan produktivecon, ĉar je minimumaj kosto kaj tempo ĉiuj ĉeneroj de la industria produktado —ekde la laboristo, kiu komprenas la funkciadon de iu maŝino aŭ proceso ĝis la projektisto, kiu disvolvigas ekipaĵojn— povas interkomunikiĝi kiel denasklingvanoj de sama lingvo.

- 4 ) En la scienco: La nuntempaj komerco kaj industrio fariĝis treege kompleksaj precipe pro la sciencaj disvolviĝoj de la moderna erao, kiuj kulminis en la teĥnologion de la rimedoj por komunikado, transportado, de la satelitoj, bioteĥnologio, k.t.p. Nebezonate estas diri pri la profitoj el Esperanto kiel dua lingvo de la tuta internacia scienca komunumo, amasigita ne nur en kongresoj, sed ankaŭ pere de la Intereto, kaj ĉiuj parolantaj la Internacian Lingvon, kiu, se por la plejparto el ni estas facile lernebla kaj uzebla, estas por la sciencaj mensoj potencega instrumento por la eksterigo de la plej kompleksaj problemoj de la scienco, el sia flekseco kaj potencemo por esprimado.

- 5 ) En la turismo: La turismo estas aktiveco, kiu rekte kontaktigas nin persone al individuoj el aliaj popoloj kaj civilizoj. Do, ĉu vi jam pensis pri koni la mondon, rekte komunikiĝi kun la loĝantoj de ĉiuj partoj de la Globo, rekte kunfratiĝi, kaj tio parolante nur unu solan lingvon kaj ne la pli ol 3.000 lingvoj de la Tero! Tio estas Esperanto kiel dua lingvo en la turismo.

- 6 ) En la diplomatio: Imagu ĉiujn diplomatojn el ĉiuj landoj parolantajn inter si kiel denasklingvanoj de sama lingvo! Havantaj komunan puntkon —la lingvon— rekte parolantaj iu al alia, sen la artifikoj kaj la reinterpretadoj de la tradukantoj, estos pli facile al ni ekvidi la alian kiel nin mem, kiel nian fraton, eble malproksiman, sed fraton en homaro, kaj tiel pli facile alveni al kompreniĝo en la diversaj kampoj de la diplomatio. Esperanto kiel dua lingvo de la diplomatio faciligas la perantadon kaj solvadon de konfliktoj.

- 7 ) En la Interreto: La Interreto estas la renkontiĝejo de la nuntempa mondo, kaj Esperanto perfekte povas esti la dua lingvo de ĉiuj plej gravaj retejoj (“sajtoj”), aŭ de tiuj, kiuj interesiĝos pri internacia elmontriĝo —ĉiuj tradukitaj de la posedantoj mem aŭ idealigantoj de tiuj retejoj. La retnavigistoj, laŭ ilia vico, devos dediĉi unu aŭ du sesmonatojn al esperanta kurso —senpaga, pere de la Interreto mem. En la fino, ni havos vere globajn elmontriĝon kaj aliron, tujajn, kie ĉiuj interkompreniĝos kiel denasklingvanoj de sama lingvo, sole kaj tutsimple alprenante Esperanton kiel duan lingvon en la Interreto. Pro la komplekseco de la traduktado inter diversaj lingvoj, la aŭtomataj tradukaj komputilprogramoj ĉiam bezonas kritikan vidpunkton, homan, pri la rezulto de la tradukado. Tamen, se ni ne scias ion ajn pri la lingvo el kiu ni volas elpreni informojn, kaj se la enhavo de tiuj informoj estas tute nekonata de ni, la aŭtomata tradukado montriĝos plena je dubaj punktoj, kiuj povas konduki al nekompleta aŭ eĉ malvera kompreno de la enhavo. Tial, la nura traduko vere ebla de la homa lingvo estas tiu kun fina artprilaborado realigita de homa cerbo. Kaj Esperanto pruvite estas ideala instrumento por la tradukado inter diversaj lingvoj, el sia neordinara simpleco aliĝita al grandega flekceco kaj al potencega esprimkapablo, vere funkciante kiel ponto inter kulturoj. Esperanto estas nesuperebla kiel instrumento de la interlingvistiko, tio estas, de la fako de la lingvoscienco kiu studas la interkomunikiĝon inter la diversaj popoloj kaj kulturoj uzantan diversajn tipojn de lingvoj.



Finigante tiujn ekzemplerojn kaj ankaŭ tiun paroladon, ni rememoru, ke tiuj estas kelkaj ekzemploj pri grandegaj aplikoj de Esperanto kiel dua lingvo —grandegaj en profito por la Homaro—. Laŭmezure, ke la lingvaj bezonoj fariĝos pli ka pli premantaj, la Mondo komprenos la bezonon pri Esperanto kaj la grandegajn profitojn elvenantajn el ĝia uzado, antaŭviditaj de Zamenhof kaj vivataj ekde pli ol cent jaroj de la grandega esperantista komunumo disemita tra la tuta Planedo. Tiel, parolantaj duan ligvon komunan al ĉiuj, uzantaj Esperanton kiel dua lingvo inter la popoloj, ni povas pli bone interkompreniĝi kaj fari multe pli bonan mondon. Luiz Claudio Oliveira