Sergio Marcos Rangel Porto (pron. serĵjo markus ranĵel' porto) naskiĝis en Rio, je la 11-a de januaro 1923. Li vivis kiel plej tipa Ri-ano: sprita, iom skandalema, ruza, nekonvencia, ironia (eĉ sarkasma) kaj ĉiam tre bonhumora. Li loĝis en la monde fama kvartalo Kopacabana kaj tio sendube markis lian temperamenton pro konstanta ĉeesto de strando (kun belaj knabinoj), futbalo, varmo kaj suno.

En sia junaĝo li ekstudis arkitekturon sed ĝin forlasis por labori kiel bankoficisto. En 1951, li komencis verki tekstojn pri kinarto por ĵurnalo. Li amis kinon kaj ĵazon kaj eĉ verkis "Etan Historion pri Ĵazo", publikigitan de Ministerio de Edukado.

De tiam, li abunde verkis leĝerajn tekstojn kaj raportojn por ĵurnaloj kaj revuoj, tekstojn por kino, radiprogramojn, televidprogramojn, tradukojn de dramoj.

La kaŝnomon Stanislaw Ponte Preta (pron. stanislaŭ ponte preta) li kreis kun la celo komenti kaj moki la socion, la morojn, la kutimojn. Sub ĉi tiu kaŝnomo li publikigis sep kolektojn da leĝeraj tekstoj (en Brazilo nomataj "kronikoj"). En tiuj tekstoj ĉeestas homaj figuroj amuzaj, karikaturaj kaj patosaj: la populare saĝa virino, la distriĝemulo, la cinika mokemulo, la banalulo, kaj aliaj. Ankaŭ bonstilajn novelojn li publikigis.

Li mortis en sia amata Rio, je la 30-a de septembro 1968.

  • La Maljuna Kontrabandistino:

http://www.kke.org.br/esperanto/por_komencantoj/la_maljuna_kontrabandistino.php

  • La Miraklo:

http://www.kke.org.br/esperanto/por_komencantoj/la_miraklo.php