Mi nomiĝas Loïc Roussain (prononcu "Lo-ik"!), mi havas 56 jarojn, kaj mi loĝas apud Quimper, en Bretonio (Francio). Mi lernas la esperantan lingvon ekde 2004. Mi havas la plezuron informi vin, ke mia retblogo farigxas dulingva (franca/esperanto), iom post iom... Mi volus diri al vi: Bonvolu ne diri al mi "Fermu vian blogon, cxar vi faras erarojn!"...: Mi ankaux faras erarojn... en la franca! Por mi, ne drama estas, ecx se, tamen, mi estis instruisto ! Do, vi estas kore invitata korekti min, se vi komprenas la francan lingvon (kompreneble!), se vi bone volas kaj se vi havas la tempon... ! Kaj, ecx, vi povas fari la tradukojn ! (Kial ne...? Vi, fakte, povas vidi, ke mi jam havas grandan laboron pri mia asocio "ec29", kaj la blogo de tia asocio...)
http://blogloic.blogspot.com/
Mi jus kreis (novembro 2008) grupon, sur Yahoo: "Verkoj". Estas skribateliero nur en esperanto ...
Mi, kompreneble, invitas vin !
groups.yahoo.com/groupVerkoj
Se vi povos sciigi al viaj aliaj esperantistaj retlistoj, mi estos dankema... !
LOIKO (Loïc)