...ĉio estas tute alimaniere !!!
Ĉi matene, mi iris al preĝejo apud la domo de miaj gepatroj. Ili restis hejme kun mia filo, ĉar ili ne kredas, kaj Erwann estas tro juna por elteni. Kaj vere ne similis al mia kutima preĝejo. Mia estas la sola de Antverpeno por franclingvanoj, kaj la etoso estas iomete timema kaj maljuna. En tiu de ĉi-matene, ne estis tiom da homoj pro la ferioj, sed la etoso estis tre varma kaj amika. Ili vere parolis pri famila etoso kaj veris. Ne estis tiom da franculoj. Fakte, ni eble etis 5. La "93", regiono apud Parizo, estas fama por la granda nombro de eksterlandanoj. Ĉiam estas la sama por mi : mi miras vidi tiom da malsamaj homoj, el dekoj da landoj, kiuj kredas je la sama Dio.
La "prelego" de la pastro estis tre tre bona. Li parolis pri kiel ni devas bone kaj respekte agi, eĉ (aŭ ĉefe !) kiam aliaj malĵuste agas.
Ĉar mia dorso daŭre doloregas, mi ne multe faras, kaj ne ŝatas tion. Mi denove iros Parizen morgaŭ. Estos jam mia lasta fojo.