Post mia malsano, tiu de mia patro, nun devas mi re-eniri la vivon. Signifas denove havi projektojn, emojn, ktp...
Klare, mi perdis la kutimon kaj ecxpovas diri ke mi ne havas plu. Projektojn ??? Mi lernis vivi la nunan momenton kaj mi ne kapablas plu estonte pensi.
Projektoj ? Mi lernis vivi kun laca korpo kaj mi perdis la kutimon fari du aferojn en la sama tago.
Kaj mi tiom kutimas pensi ke mi povas sxangxi da lando, vivo, domo de unu tago al la alia ke mi malfacile sukcesas pensi ke mi povas fari la saman aferon dum semajnoj aux monatoj... Jaroj, certe ne.
Kiam Lode demandis al mi : do, kion vi faros septembre, mi vere ne havis respondon krom "zorgi pri Erwann". Li ja havas grandajn malfacilajxojn por lerni kaj labori, mi do intensas "nur" (tiu "nur" bezonas horojn tage kaj estas tre laciga por ni du) fari tion, krom ordi, purigi, acxeti mangxajxon, iri al la lernejo de Erwann kaj iri al pregxejo... Tio estas jam bela programo, cxu ne ;)
Mi do planas (sen granda gxojo) iri al vesper-kursoj por fini mia studaron. Sen gxojo, sen motiveco... Sed nur por plezurigi mian edzon. Li cxiam diras "vi devas fari ion de via vivo". Li ne komprenas ke TIO estas mia vivo kaj mi ne bezonas alian ! Mi ja faras tion, kion mi opinias jxusta kaj grava. Ne estas cxar mi laboras ekstere ke mia vivo estos pli valora. Male, mi opinias ke helpi mia familio estas pli valora. Edzino kaj patrino estas plentempa kaj valorega tasko.
Kompreneble, la "geamikoj" de Lode certe ne pensas tiel, kaj imagas ke mi pigrumas hejme : bone, ne estas mia problemo, sed afektas mian edzon, pensas mi. Tio certe kortusxas lin, mi ne (dank'al mia kredo certe).
Nu, fari projektojn, okej, mi povas kaj faras. Sed la cxefa problemo estas havi emojn... Mi perdi tiun fajron. Miaj emoj estas tute aliaj...
Do, jen la situacio. Mi estas iomete perdita inter la volo de mia edzo kaj kion mi vere deziras... Mi vidas ke la "mondo" ne volas lasi min vivi pace laux mia rytmo, valoroj kaj sentoj. Cxu por mia bono aux por la opinio de stultuloj ?
Se iu povus helpi min pli bone vidi en tiu nebularo...
Send a message
Search for members
Olivier Eliovir says:
Do kien iri? Kinejon, kafejon, asocion?
Persone, mi biciklas, fotas, turistumas, do kialo ne mankas.
Vanessapro replies:
Tion, kion vi diras, mi faras. Tial mia filo pensas ke mi estas cxiujare en ferioj ;)
Kvankam mi zorgas pri mia familio, mi ne forgesas min : mi profitas de la tago por iri al kinejo aux vidi amikinojn, tiel estas mi hejme vespere. Unu foje monate mi instruas religion al franclingvaj infanoj.
Tial kiam mia edzo diras al mi "faru ion de via vivo" mi ne vere akordas, cxar mi pensis ja fari ion. Nun estas scii : kio estas sucesa vivo ? Cxu estas mono, famo aux cxu estas en la koro ? cxu estas la diplomoj aux la Amo por la aliaj...
mi grandigas mian vivon, sed neniu povas vidi gxin cxar ne estas videbla. Mi ne povas acxeti auxton aux vojagxi al la alia flanko de la planedo... Kion mi memlernas ne havas prezo, sed ne donas monon :p
David Spro says:
Vanessapro replies:
Cxiu ajn povas labori en io ajn laborejo... Nur unu persono povas esti patrino en sia familio... Mi opinias ke mia tasko estas grava. Sed ne pagata...
David Spro says:
Gegrapha, temporarily lost in real lifepro says:
Paŭl Peeraertspro says:
Genoveva says:
Estas nur vi kiu povas trovi la solvon al via problemo.
Estos via elekto, ne gravas la sento de aliaj, cxu ne ???
Amike
Vanessapro replies:
mi amas vin !
Vanessapro says:
Paŭl Peeraertspro replies:
Vanessapro replies:
mi ne volis rakonti antaux nia renkontigxo. Fakte mi volis paroli pri tio kelkaj tagoj poste...