Vanessa Published on January 5, 2009
by Vanessapro

Vanessa's blog

Browse posts
laceta
Posted on February 18, 2009
tre kontenta mi estas... Kial ?
Posted on January 28, 2009
1 comment (latest 9 months ago)
3 monatoj por esti preta !!!
Posted on January 27, 2009
4 comments (latest 10 months ago)
Novaj teknologioj, novaj rilatoj.
Posted on January 25, 2009
2 comments (latest 10 months ago)
laca !!!
2 comments (latest 10 months ago)
bruselo familie
Posted on December 1st, 2008
Mi bezonas T-ĉemizojn pri Esperanto
Posted on November 26, 2008
6 comments (latest 12 months ago)
Simone Pacot
Posted on November 18, 2008
4 comments (latest 12 months ago)
mia familio faras min
Posted on November 17, 2008
3 comments (latest 12 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 351 times

laca !!!

Monday January 5, 2009 at 09:39AM

Mi imagas ke ni cxiuj estas lacaj, revenante de IS, NR, AS, aux nur de familiaj renkontigxetoj. Mi estas laca revenante de TAIZE. Estis agrabla renkonti homojn, kvankam mi ne vidis esperantistojn kaj la lingv-problemo vere fusxis aspektojn de TAIZE (diable, ke ili lernu Esperanton !!!). kun kelkaj geamikoj, ni faris alternativan TAIZE, vizitante Bruselon kaj kelkajn trinkejojn.

La normala programo estis suficxe peza : rapide iri al la pregxejo matene, kune pregxi, auxskulti prelegetojn kaj babili (acxaj babiladoj estis sen komuna lingvo !). Iri trajne al Bruselo kaj trame gxis la Heysel. Acxan mangxajxon (dank'al kiu ni multege ridis !!) peti, komuna pregxo, denove prelego. kaj jam estas la 5a kaj duono : vici por mangxi, trovi lokon por tere-sidi kaj estas la vespera programo.

Foriri cxirkaux la 9a, esti hejme post la 10a. Kutime, kun kelkaj frenezuloj, ni restis ankoraux kelkaj horoj por babili, trinkante teon.

Estis bonega momento, ni havis multege por lerni, unu el la aliaj.

Taize Bruxelles - 2008 012
Taize Bruxelles - 2008 012

Taize Bruxelles - 2008 018
Taize Bruxelles - 2008 018

40 000 junuloj el Euxropo !!!

2 Comments / add your comment?

Anĝela KANTO says:
Mi tuj sendos traduko de tiu kiu temas pri e-o al Frato Alois ! :)
Ne estus diable, chu anoj lernos e-on.


Estos renkontigho ekumena (IKUE, KELI) chi somere en Wroclaw, pollando. Chiuj parolos e-e tie, ech dum prelegoj.

www.ikue.org/kong2009

Unu el la partoprenantoj estas Franco kiu (se mi memoras loghas en la nordo).
Posted 10 months ago. ( permalink / translate )
Vanessapro says:
ha jes, se vi povas proponi Esperanton, estus bonega solvo kaj bela projekto !!
Mi eklegas pri IKUE.
dankon
Posted 10 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...