| August 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | ||||||||
| 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | ||
| 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | ||
| 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | ||
| 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | ||
| 30 | 31 | |||||||
Post mia malsano, tiu de mia patro, nun devas mi re-eniri la vivon. Signifas denove havi projektojn, emojn, ktp...
Klare, mi perdis la kutimon kaj ecxpovas diri ke mi ne havas plu. Projektojn ??? Mi lernis vivi la nunan momenton kaj mi ne kapablas plu estonte pensi.
Projektoj ? Mi lernis vivi kun laca korpo kaj mi perdis la kutimon fari du aferojn en la sama tago.
Kaj mi tiom kutimas pensi ke mi povas sxangxi da lando, vivo, domo de unu tago al la alia ke mi malfacile sukcesas pensi ke mi povas fari la saman aferon dum semajnoj aux monatoj... Jaroj, certe ne.
Kiam Lode demandis al mi : do, kion vi faros septembre, mi vere ne havis respondon krom "zorgi pri Erwann". Li ja havas grandajn malfacilajxojn por lerni kaj labori, mi do intensas "nur" (tiu "nur" bezonas horojn tage kaj estas tre laciga por ni du) fari tion, krom ordi, purigi, acxeti mangxajxon, iri al la lernejo de Erwann kaj iri al pregxejo... Tio estas jam bela programo, cxu ne ;)
Mi do planas (sen granda gxojo) iri al vesper-kursoj por fini mia studaron. Sen gxojo, sen motiveco... Sed nur por plezurigi mian edzon. Li cxiam diras "vi devas fari ion de via vivo". Li ne komprenas ke TIO estas mia vivo kaj mi ne bezonas alian ! Mi ja faras tion, kion mi opinias jxusta kaj grava. Ne estas cxar mi laboras ekstere ke mia vivo estos pli valora. Male, mi opinias ke helpi mia familio estas pli valora. Edzino kaj patrino estas plentempa kaj valorega tasko.
Kompreneble, la "geamikoj" de Lode certe ne pensas tiel, kaj imagas ke mi pigrumas hejme : bone, ne estas mia problemo, sed afektas mian edzon, pensas mi. Tio certe kortusxas lin, mi ne (dank'al mia kredo certe).
Nu, fari projektojn, okej, mi povas kaj faras. Sed la cxefa problemo estas havi emojn... Mi perdi tiun fajron. Miaj emoj estas tute aliaj...
Do, jen la situacio. Mi estas iomete perdita inter la volo de mia edzo kaj kion mi vere deziras... Mi vidas ke la "mondo" ne volas lasi min vivi pace laux mia rytmo, valoroj kaj sentoj. Cxu por mia bono aux por la opinio de stultuloj ?
Se iu povus helpi min pli bone vidi en tiu nebularo...
Send a message
Search for members





