La maniero estas simpla: se vi duŝas ĉiutage, simple metu sitelon en la duŝo, ekzemple sub la krano - kie vi normale tamen ne povas meti la piedojn. Dum vi duŝas, la sitelo pleniĝas kaj la kolektita akvo povas servi por tralavi la necesejon aŭ lavi aŭton (se vi posedas - mi ne), aŭ por similaj celoj.
Se ĉiutage vi duŝas kaj kolektas 10 litrojn da akvo tage, en 1 jaro, vi estos kolektinta 3650 litrojn da akvo!!
Uzante tiun trukon, mi eĉ rimarkis ke en la komenco, la sitelo estis ĉiam plenplena, tiel ke akvo superfluis, sed post 1-2 semajnoj, la sitelo fariĝis jam malpli plena, kio signifas ke mi malpli longe duŝis. Bona kromefiko, ĉu ne?
Se vi trovas la necesejon ne sufiĉe tralavita - tio foje okazas - vi povus iomete manumi la kutiman tralavbutonon se vi uzas sapkubeton (bonodora desinfektilo) por allasi iom da akvo tien el la akvujo, aŭ eventuale mane aldoni iom da detergento, kompreneble se ĝi estas medi-milda.
Kelkaj aliaj akvoŝparaj trukoj:
- sitelo sub likanta krano
- metu plastan akvobotelon, plenigitan per sablo en la neceseja akvujo; tiel, malpli da akvo estos uzata dum ĉiu tralavo (pluraj litroj tage, do minimume 1000 litroj jare da ŝparo)
Ankaŭ post ĉiu bano, vi povus plenigi sitelon aŭ du por la sama celo!
Send a message
Search for members
Milokula Kato says:
Cetere, kion signifas ŝpari akvon. Akvo, eĉ la plej malpura ne neniomiĝas. Ĝi refluas al la naturo. Jes ja, repurigi kaj retratubigi ĝin al niaj hejmoj kostas iom da mono. Kaj ni pagas ja la monon.