Pluvas
La trotuaroj malsekaj estas
Neniu spuro sur ili restas
La pluvo nian sekreton tenas.

Pluvas
ĉe la fenestro mi vin sopiras
la tagoj fremdas kaj min korŝiras
malvarma tempo brakumas min

La pluvo falas sur la tegmentojn
Kie sidis ni intime
Kaj endormiĝis sen duboj, sentime,
Sine de aŭror'.

Ĉi-hore la trinkejoj ne deĵoras
Sur min la pluvo serene ploras
Ĉar vi estas for
sen vi mi sentas ke mi senkuraĝas
Kaj la vundoj min damaĝas
Se mi ne plu aŭdas vin

Pluvas
kaj ĉiuj vortoj fariĝas nulo
dum en la noktoj min hantas dubo
pri la destino de tiuj kisoj

Pluvas
Silento ŝvebas en la kvartalo
La suno strebas tra nubo-baro
Por plensekigo de trotuaro
Por plensekigo de la tegmento
Kie sidis ni intime,
Kaj endormiĝis sen duboj, sentime,
Sine de aŭror'.

Ĉi-hore la trinkejoj ne deĵoras
Sur min la pluvo serene ploras
Ĉar vi estas for
sen vi mi sentas ke mi senkuraĝas
Kaj la vundoj min damaĝas
Se mi ne plu aŭdas vin

Sur la tegmentoj kie sidis ni intime,
Kaj endormiĝis sen duboj, sentime,
Sine de aŭror'.

Ĉi-hore la trinkejoj ne deĵoras
Sur min la pluvo serene ploras
Ĉar vi estas for
sen vi mi sentas ke mi senkuraĝas
Kaj la vundoj min damaĝas
Se mi ne plu aŭdas vin

Se mi ne plu aŭdas vin

Originala Titolo: La lluvia
Kantas: María Villalón
Aŭtoro: Carlos Matari
Tradukis: Svena Dun