Tri foliojn, panjo,
havas la arbet',
Unu sur la branĉo
du ĉe la pied'.
Du ĉe la pied',
Du ĉe la pied'.

Agnesa, ho! Agnja kara, he!

Ilin tuŝis vento
Ili tremis, jes.
Ilin tuŝis vento
Ili flirtis tre.
Ili flirtis tre.
Ili flirtis tre.

Agnesa, ho! Agnja kara, he!

Verdas plu la arbo,
sed la branĉo ne.
Dume sub la ponto
akvo muĝas, ve.
Akvo muĝas, ve.
Akvo muĝas, ve.

Agnesa, ho! Agnja kara, he!


Originala titolo: Tres hojitas, madre,
Verkisto: popola kanto
Tradukis: Svena Dun