Jam de pluraj horoj ni vojaĝis seninterompe, kiam okazis al ni rakontinda aventuro, en kiu mia akompananto Beremís pruvis, kun granda talento, sian lerton kiel eminenta algebristo.
Ni renkontis, proksime de malnova duonruina gastejo, tri virojn varme diskutantajn apud grego da kameloj.
Furiozaj, ili kriis riproĉojn kaj deziris plagojn unu al la aliaj:
--Ne povas esti!
--Ĉi tio estas ŝtelo!
--Mi ne akceptas!
La inteligenta Beremís klopodis informiĝi pri la temo de la disputo.
--Ni estas fratoj --diris la plej maljuna, --kaj ni ricevis kiel heredaĵon, tiujn 35 kamelojn. Konforme al la volo de nia patro, mi devas ricevi la duonon, mia frato Hamed Namir la trionon, kaj Harim, la plej juna, naŭonon. Tamen ni ne scias kiel dividi en tiu formo 35 kamelojn, kaj, je ĉiu disdivido proponita de iu, la aliaj du protestas, ĉar la duono de 35 estas 17 kaj duono, kaj kiel trovi la trionon kaj naŭonon de 35, se ankaŭ tiuj dividoj estas ne ekzaktaj?
--Tre simple --respondis la kalkulanta viro. --Mi prenos sur min la taskon fari tiun disdividon juste, se vi permesas, ke mi aldonu al la 35 kameloj de la hederaĵo ĉi belan beston, kiu, en bona horo, transportis nin ĝis ĉi tie.
En tiu momento mi klopodis interveni en la konversacion:
--Mi ne povas konsenti tian frenezaĵon! Kiel ni venos al la fino de nia vojaĝo, se ni perdos nian kamelon?
--Ne zorgu pri la rezulto, bagdadano --replikis mallaŭte Beremís. --Mi bone scias kion mi faras. Donu al mi vian kamelon kaj, finfine, vi vidos al kiu konkludo mi volas veni.
Tia estis la fido kaj aplombo kun kiu li alparolis min, ke mi ne plu dubis kaj transdonis al li mian belan kamelon, kiun li tuj aldonis al la 35 starantaj por distribuo inter la tri heredantoj.
--Jen, amikoj miaj --li diris direktante sian parolon al la tri fratoj, --mi faros ekzaktan disdividon de la kameloj, kiuj nun estas 36.
Kaj turninte sin al la plej maljuna el la fratoj, li parolis jene:
--Amiko mia, vi devis ricevi la duonon de 35, tio estas 17 kaj duonon. Tamen vi ricevos la duonon de 36, tio estas 18. Nenion plian vi rajtas postuli, ĉar estas tre klare, ke vi eltiras profiton el ci disdivido.
Turnante sin al la dua heredanto, li daŭrigis:
--Vi, Hamed Namir, devis ricevi trionon de 35, tio estas 11 kamelojn kaj onon. Vi ricevos trionon de 36, tio estas 12. Vi ne povos protesti, ĉar evidentas, ke ankaŭ vi profitas de la ŝanĝo.
Kaj finfine li diris al la plej juna:
--Al vi, juna Harin Namir, kiu laŭ la volo de via patro devis ricevi naŭonon de 35, tio estas 3 kamelojn kaj parton de alia, mi donos naŭonon de 36, tio estas 4, kaj ankaŭ via gajno estos evidenta. Post tio nur restas al vi danki min pro la rezulto.
Poste li plu diris:
--Pro ĉi profita disdivido, favora al vi ĉiuj, la unua ricevos 18 kamelojn, 12 la dua kaj 4 la tria, kio rezultigas (18+12+4) 34 kamelojn. Tial el la 36 kameloj kromas du. Unu apartenas, kiel sciate, al mia bagdadana amiko kaj la alian ricevos mi, laŭrajte, ĉar mi solvis kun ĉies kontento la malfacilan problemon de la heredaĵo.
--Vi estas ja inteligenta, fremdulo! --ekkris la plej maljuna el la tri fratoj. --Ni akceptas vian distribuon kun la certeco, ke vi faris ĝin juste kaj senpartie.
La ruza Beremís, la kalkulanta viro, prenis poste en posedon unu el la plej belaj kameloj de la grego kaj, transdonante al mi je la brido la beston, kiu apartenis al mi, li diris:
--Nun, amiko, vi povos daŭrigi vian vojaĝon sur via firma kaj obeema kamelo. Nun mi havas unu nur por mi.
Kaj ni daŭrigis la etapon de nia vojaĝo al Bagdado.
Aŭtoro: Malba Tahan
Tradukis: Liven Dek
Send a message
Search for members
Fernando Maia Jr. says:
Miguel Gutiérrez Adúriz says:
Fernando Maia Jr. replies:
Ĉu vi konas aliajn verkojn de Malba Tahan? Aŭ iom pli pri li? Li estas mirinda aŭtoro, kun tre interesa historio; mi vere ŝatas liajn verkojn. :-)