About this blog

  • 7 posts
  • 3 080 visits
June 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
    1 2 3 4 5 6  
  7 8 9 10 11 12 13  
  14 15 16 17 18 19 20  
  21 22 23 24 25 26 27  
  28 29 30          

Archives

June 19, 2009

Kvar tradukoj de William Auld

Jen kvar mikropoemoj de Liven Dek el la libro "Ibere libere" (komuna verko de Jorge Camacho, Miguel Fernández, Gonçalo Neves kaj Liven Dek, eldonita de "Pro Esperanto") , kun iliaj respektivaj anglalingvaj tradukoj faritaj de William Auld.


1


Estas korpo:The body is
parazito;a parasite;
l' animo:the inmost soul's
nur hezito:not certain quite:
kaj mi:and I...
tutkonfuzito.am all uptight.




2

Rundas la lunoOn its rounds the moon
somnambule tra l´ ĉiel',sleepwalks the sky
kaj la laguno.and the lagoon.



3

HaHa
se ĉiesif all
maskojthe masks
forfalusfell off
samtempe...!simultaneously...!



4

Ĉirkaŭ la tuta ĉio:Round the whole lot
vakuo de l' nenio.there's just an empty plot.
Sed ekster tio, kio?Beyond that, what?





Published at 21:13 ( 5 comments / 653 visits )
This post is public

November 26, 2008

La kalkulanta viro

Jam de pluraj horoj ni vojaĝis seninterompe, kiam okazis al ni rakontinda aventuro, en kiu mia akompananto Beremís pruvis, kun granda talento, sian lerton kiel eminenta algebristo.
Ni renkontis, proksime de malnova duonruina gastejo, tri virojn varme diskutantajn apud grego da kameloj.
Furiozaj, ili kriis riproĉojn kaj deziris plagojn unu al la aliaj:
--Ne povas esti!
--Ĉi tio estas ŝtelo!
--Mi ne akceptas!
La inteligenta Beremís klopodis informiĝi pri la temo de la disputo.
--Ni estas fratoj --diris la plej maljuna, --kaj ni ricevis kiel heredaĵon, tiujn 35 kamelojn. Konforme al la volo de nia patro, mi devas ricevi la duonon, mia frato Hamed Namir la trionon, kaj Harim, la plej juna, naŭonon. Tamen ni ne scias kiel dividi en tiu formo 35 kamelojn, kaj, je ĉiu disdivido proponita de iu, la aliaj du protestas, ĉar la duono de 35 estas 17 kaj duono, kaj kiel trovi la trionon kaj naŭonon de 35, se ankaŭ tiuj dividoj estas ne ekzaktaj?
--Tre simple --respondis la kalkulanta viro. --Mi prenos sur min la taskon fari tiun disdividon juste, se vi permesas, ke mi aldonu al la 35 kameloj de la hederaĵo ĉi belan beston, kiu, en bona horo, transportis nin ĝis ĉi tie.
En tiu momento mi klopodis interveni en la konversacion:
--Mi ne povas konsenti tian frenezaĵon! Kiel ni venos al la fino de nia vojaĝo, se ni perdos nian kamelon?
--Ne zorgu pri la rezulto, bagdadano --replikis mallaŭte Beremís. --Mi bone scias kion mi faras. Donu al mi vian kamelon kaj, finfine, vi vidos al kiu konkludo mi volas veni.
Tia estis la fido kaj aplombo kun kiu li alparolis min, ke mi ne plu dubis kaj transdonis al li mian belan kamelon, kiun li tuj aldonis al la 35 starantaj por distribuo inter la tri heredantoj.
--Jen, amikoj miaj --li diris direktante sian parolon al la tri fratoj, --mi faros ekzaktan disdividon de la kameloj, kiuj nun estas 36.
Kaj turninte sin al la plej maljuna el la fratoj, li parolis jene:
--Amiko mia, vi devis ricevi la duonon de 35, tio estas 17 kaj duonon. Tamen vi ricevos la duonon de 36, tio estas 18. Nenion plian vi rajtas postuli, ĉar estas tre klare, ke vi eltiras profiton el ci disdivido.
Turnante sin al la dua heredanto, li daŭrigis:
--Vi, Hamed Namir, devis ricevi trionon de 35, tio estas 11 kamelojn kaj onon. Vi ricevos trionon de 36, tio estas 12. Vi ne povos protesti, ĉar evidentas, ke ankaŭ vi profitas de la ŝanĝo.
Kaj finfine li diris al la plej juna:
--Al vi, juna Harin Namir, kiu laŭ la volo de via patro devis ricevi naŭonon de 35, tio estas 3 kamelojn kaj parton de alia, mi donos naŭonon de 36, tio estas 4, kaj ankaŭ via gajno estos evidenta. Post tio nur restas al vi danki min pro la rezulto.
Poste li plu diris:
--Pro ĉi profita disdivido, favora al vi ĉiuj, la unua ricevos 18 kamelojn, 12 la dua kaj 4 la tria, kio rezultigas (18+12+4) 34 kamelojn. Tial el la 36 kameloj kromas du. Unu apartenas, kiel sciate, al mia bagdadana amiko kaj la alian ricevos mi, laŭrajte, ĉar mi solvis kun ĉies kontento la malfacilan problemon de la heredaĵo.
--Vi estas ja inteligenta, fremdulo! --ekkris la plej maljuna el la tri fratoj. --Ni akceptas vian distribuon kun la certeco, ke vi faris ĝin juste kaj senpartie.
La ruza Beremís, la kalkulanta viro, prenis poste en posedon unu el la plej belaj kameloj de la grego kaj, transdonante al mi je la brido la beston, kiu apartenis al mi, li diris:
--Nun, amiko, vi povos daŭrigi vian vojaĝon sur via firma kaj obeema kamelo. Nun mi havas unu nur por mi.
Kaj ni daŭrigis la etapon de nia vojaĝo al Bagdado.


Aŭtoro: Malba Tahan

Tradukis: Liven Dek
Published at 23:44 ( 3 comments / 616 visits )
This post is public

November 26, 2008

La ĵurnalista kapro

Iam estis lando, tute verda kaj tre bela, regata de kruelega tigro, mastro kaj sinjoro de la teritorio.

Al tiu lando venis ĵurnalista kapro.

─Ho, kiel granda kaj trafe regata lando! ─ĝentile diris la kapro antaŭ la suvereno.

Sed, krom paroli, ĝi devis ankaŭ verki. Do, kun la deziro favore impresi per siaj kronikoj, en unu el ili ĝi diris pri la tigro: "Ĝia vosto estas aristokrata blazono".

Kaj okazis, kiel okazas en ĉiuj regnoj de ĉi mondo ke, tagon, la urso anstataŭis la tigron.

Longe cerbumis la kapro ĉar, kiel sciate, la urso ne havas voston kaj, konsekvence, ne plu konvenis laŭdi tiun korpoparton, sed male. La kapro do artikolis jene en sia revuo: "Feliĉe, la nova suvereno malhavas tiun aĉan apendicon, kiun oni nomas vosto".

Konstatinte tian kontraŭdiron, la elefanto, abonanto de la revuo, protestis ĉe la ĵurnalista kapro.

Kaj tiu cinike respondis:

─Nu, mi konstatas, ke vi komprenas neniom pri moderna ĵurnalismo. Kiam mi laŭdas same ĉiun el la du bestioj, ĉu vi ne vidas klare, ke gravas ne tio, ĉu ili havas aŭ ne voston, sed la fakto, ke ili havas egajn ungojn kaj dentojn?

Victor Manuel Perez Perozo, Venezuelo

Tradukis: Liven Dek

Published at 19:31 ( 0 comments / 256 visits )
This post is public

July 20, 2008

Violbukedo (Un ramito de violetas)

Edzinan vivon ŝi ŝatis fakte,
kvankam ŝia edzo ne kondutis tre takte.
Li agis ofte kun forta karaktero,
kaj ŝi plendis, ke al li ja mankas tenero.
De longe jam, ĉiun monaton,
al ŝi leteras nekonato.
Liaj tekstoj poezias
kaj ŝi, feliĉa, fantazias

Kiu verkis poemojn por ŝi silente?
Kiu sendadis florojn ĉiuprintempe?
Kiu, ĉiun naŭan de novembro
sen klariga etikedo,
sendis al ŝi nepre violbukedon?

Ŝi foje revas kaj eĉ imagas
bildon pri la viro, kiu ŝin amas.
Kaj ŝi preferas bildigi lin tenera,
kun grizaj haroj kaj rideto sincera.
Sen scii kiu do suferas,
kaj en sekreto ŝin amegas,
Ŝi vivas plu, tagon post tago,
ĝuante tiun kaŝan amon.

Kiu verkis poemojn por ŝi silente?
Kiu sendadis florojn ĉiuprintempe?
Kiu, ĉiun naŭan de novembro
sen klariga etikedo,
sendis al ŝi nepre violbukedon?

En la vesperoj, kiam, postlabore,
la edzo venas hejmen, li gvatas ŝin esplore.
Ĉar li scias ĉion, nenion li komentas.
ŝi feliĉas do sekrete li konsentas.
Ĉar estas li la flor-sendanto,
kaj fidela poem-verkanto.
Tamen, ĉar ŝi ne suspektas,
ŝi rigardas lin kaj ŝi plu silentas

Kiu verkis poemojn por ŝi silente?
Kiu sendadis florojn ĉiuprintempe?
Kiu, ĉiun naŭan de novembro
sen klariga etikedo,
sendis al ŝi nepre violbukedon?

 

Titolo: Violbukedo (Un ramito de violetas)
Verkis: Cecilia; Tradukis: Svena Dun

Published at 18:52 ( 0 comments / 226 visits )
This post is public

July 19, 2008

Ridetu

Viro parolas kun amiko pri sia edzino, kiu ofte uzas lian aŭton.
─Ŝi similas fulmon ─li diras.
─Ĉu tiom rapide ŝi stiras?
─Ne. ŝi ĉiam trafas arbon.

*   *    *

─Mia edzo kaj mi neniam disputas. Kiam mi pravas li tuj koncedas.
─Kaj kiam li pravas?
─Nu, tio ankoraŭ ne okazis.

*    *    *

─Ĉu vi ne hontas peti almozon anstataŭ laboron?
─Sinjorino, mi petas almozon, ne konsilon.


*    *    *

La edzino: ─Diru al mi kial vi ĉiam kontraŭas min antaŭ la homoj?
La edzo: ─Ĉar, kiam ni solas, mi ne kuraĝas.

Published at 12:13 ( 2 comments / 286 visits )
This post is public

July 19, 2008

Konfeso de duonstultulo

Jen knabo sin konfesis, kiam la pastro, kontrolante lian konduton laŭ la Dek Ordonoj, demandis lin ĉu li havas ion por deklari rilate al la sepa.

La knabo diris:

─Nu, pastro, mi konfesas ke mi estas duonstulta.
─Vere, homo, tio ne estas peko. Tio estas nur duon-malfeliĉo. Fakte, la demando estas, ĉu vi forprenis al vi posedaĵon de alia.
─Nu, ĉar mi estas duonstulta, kiam la rikoltistoj kunvenas por draŝi la grenon, mi kaŝe forprenas tritikon de nia najbaro kaj aldonas ĝin al tiu de mia patro.
─Nu, kial vi ne forprenas tritikon de via patro por aldoni ĝin al tiu de via najbaro?

Kaj la knabo respondis:

─Ĉar, se mi farus tion, mi estus ja plene stulta.

Published at 11:54 ( 0 comments / 194 visits )
This post is public

July 18, 2008

Divenu

Sen piedoj ĝi kuras,
kaj sen buŝo ĝi blovas.
Ĝi disrompas sen manoj.
Pri kio mi parolas?

Published at 17:25 ( 3 comments / 212 visits )
This post is public


( 7 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Miguel Gutiérrez Adúriz

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...