La homoj, kiujn mi renkontis dum IJK kaj MIRO 2008, decidigis min fari ion pri miaj kantoj. Efektive, ĉar troviĝis piano en ambaŭ kongresejoj, mi povis aŭdigi miajn muzikverkojn al la partoprenantoj, kies reago ĝojigis min kaj komprenigis al mi, ke mi ne plu rajtas konservi miajn kantojn por persona uzo!

Jen tio, kion mi decidis :

  • esperantigi miajn kantojn aŭ verki novajn rekte en esperanto,
  • registri ilin (ambaŭ franc- kaj esperantlingve),
  • publikigi ilin per Jamendo,
  • konĉerti tiel eble plej ofte.

Jen kie mi estas en tiu-ĉi projekto :

  • Mi jam esperantigis unu kanton kaj verkis alian en esperanto (ĉi-lastan mi verkis antaŭ IJK fakte),
  • Mi jam priparolis la aferon kun mia kantinstruisto, kiu helpos min realigi la registron.

Mi regule sciigos vin pri la sekvo.