november 2007
  sun mon tue wed thu fri sat  
          1 2 3  
  4 5 6 7 8 9 10  
  11 12 13 14 15 16 17  
  18 19 20 21 22 23 24  
  25 26 27 28 29 30    

Archives

november 2007 (2)
august 2007 (2)

November 2nd, 07

Livemocha, retejo por lerni lingvojn kune

Mi ĵus malkovris, danke al iu mia amiko, retejo por lerni lingvojn..

La kurioza trajto de ĉi tiu ttt-ejo, kiu diferencas ĝin el multaj aliaj retejoj, estas ke la lernado okazas ne nur de supre, de statikaj dokumentoj, sed ankaŭ kaj ĉefe pere de aliaj uzantoj.

 

Ĝi estas perfekta ekzemplo de la tiel nomata Reto 2.0, en kiu la uzantoj ne estas nur pasivaj, sed ili multe aktivas kaj tio fakte igas malpli klara la diferencon inter la kreanto de la ttt-ejo kaj la vizitanto de la ttt-ejo (kiel en Vikipedio).

Bedaŭrinde ne estas Esperanto inter la lingvojn kiu oni povas indiki koni, sed io igas min kredi ke estas multaj esperantistoj tie..

Ha, la adreso estas http://www.livemocha.com

 

Published at 09:22 / 2 comments / 457 visits
This post is public

November 4, 07

Kiel tajpi ĉapelitajn vortojn per Vim!

Se vi uzas Linukson aǔ iu *BSD, certe vi konas Vim.

Ĝi estas unu el la plej potencaj tekstoprilaboriloj kreitaj ekde la
komenco de ĉi tiu mondo (kune kun Emakso), kaj kelkaj tagoj antaǔe mi malkovris alian
eblecon de la programo, tre utila, speciale se vi ne havas esperantan klavaron en via komputilo.

Uzante la komandon (en enmeta modalo) ctrl-k + litero+ĉapelo, vi povas enmeti iu ajn literon en via teksto.

La esperantaj estas:

ctrl+k + c> = ĉ
ctrl+k + j> = ĵ
ctrl+k + u< = ǔ
ctrl+k + s> = ŝ
ctrl+k + g> = ĝ
ctrl+k + h> = ĥ

kaj majuskle por havi ilin en majuskla formo:

ctrl+k + G> = Ĝ

sed tio povas funkcii por multe aliaj literoj, por malkovri ilin vi povas tajpi (en komanda modalo) :digraphs

 

 

Published at 16:11 / 2 comments / 873 visits
This post is public

( 2 posts )