august 2007
  sun mon tue wed thu fri sat  
        1 2 3 4  
  5 6 7 8 9 10 11  
  12 13 14 15 16 17 18  
  19 20 21 22 23 24 25  
  26 27 28 29 30 31    

Archives

november 2007 (2)
august 2007 (2)

August 27, 07

Podkastoj en Esperanto

Antaŭ kelkaj tagoj mi interretumis por serĉi podkastojn, kaj esperantajn aŭddosierojn, por plibonigi mian komprenadon de Esperanto. Kutime mi ne povas elŝuti grandajn dosierojn, ĉar mi havas nestabilan kaj tre malrapidan retkonekton. Sed ĉifoje mi estis ĉe amikoj kiuj havis ADSL-on, do neniu problemo.

Mi elŝutis kelkajn epizodojn el la plej famaj e-aj podkastoj: Radio Verda, Roger Borges, Varsovia Vento kaj ankaŭ Ĉi Tie Nun. Mi nun recenzas ilin.

Radio Verda, laŭ mi estas la plej bona. Tre interesa podkasto, la epizodo kiun mi elŝutis estis pri la kreo de la vorto "Mojoza", kaj la intervijuistino estis ja fama, la inventinto de Tokipona, Sonia. La podkasto de Roger Borges temis pri Usono, kun longa parolado de iu usonano, kaj post tio diskoteka muziko. Varsovia Vento, mi ne aŭskultis multe ĝin.. sed ili multe ŝanĝis ol antaŭ kelkaj jaroj, ili nun estas multe pli spritaj, multan ridadon mi aŭdis. Kaj la lasta.. Ĉi Tie Nun, tio estis eĉ video, la plej ŝercema inter ĉiuj!

Se vi konas aliajn, bonvole diru al mi!

Published at 15:04 / 5 comments / 486 visits
This post is public

( 1 post )