Francesco Lorenzon Published on November 4, 07
by Francesco Lorenzon

Francesco Lorenzon's blog

 →  Kiel tajpi ĉapelitajn vortojn per Vim!
Livemocha, retejo por lerni lingvojn kune
Posted on November 2nd, 07
1 comment (latest 6 months ago)
Podkastoj en Esperanto
Posted on August 27, 07
4 comments (latest 8 weeks ago)
Mia unua blogafiŝo
Posted on August 25, 07
3 comments (latest 7 months ago)

More information

This post is public
Attribution
  1. 687 visits

Kiel tajpi ĉapelitajn vortojn per Vim!

Sunday November 4, 2007 at 04:11PM

Se vi uzas Linukson aǔ iu *BSD, certe vi konas Vim.

Ĝi estas unu el la plej potencaj tekstoprilaboriloj kreitaj ekde la
komenco de ĉi tiu mondo (kune kun Emakso), kaj kelkaj tagoj antaǔe mi malkovris alian
eblecon de la programo, tre utila, speciale se vi ne havas esperantan klavaron en via komputilo.

Uzante la komandon (en enmeta modalo) ctrl-k + litero+ĉapelo, vi povas enmeti iu ajn literon en via teksto.

La esperantaj estas:

ctrl+k + c> = ĉ
ctrl+k + j> = ĵ
ctrl+k + u< = ǔ
ctrl+k + s> = ŝ
ctrl+k + g> = ĝ
ctrl+k + h> = ĥ

kaj majuskle por havi ilin en majuskla formo:

ctrl+k + G> = Ĝ

sed tio povas funkcii por multe aliaj literoj, por malkovri ilin vi povas tajpi (en komanda modalo) :digraphs

 

 

You read this post for the first time 6 months ago

2 Comments / add your comment?

Cindy Mckee pro says:
Mi ne sciis tion! Mi neniam uzis la digramojn de Vim; mi uzas la 'map'-komandon. En mia .vimrc dosiero, mi entajpis: map! ;C Ĉ
map! ;c ĉ
map! ;G Ĝ
map! ;g ĝ
map! ;H Ĥ
map! ;h ĥ
map! ;J Ĵ
map! ;j ĵ
map! ;S Ŝ
map! ;s ŝ
map! ;U Ŭ
map! ;u ŭ
Tio ebligis la uzon de la komopunkto kune kun c, g, h, j, s, aŭ u por formi la ĉapelitajn literojn. Nun mi uzas la :dig komandon, kaj rigardas la digramojn. Tre multe!
Posted 6 months ago. ( permalink )
Navavar says:
Legu en mia blogo pri diversaj klavaroj...
Posted 2 months ago. ( permalink )

Add your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to comments on this post.