About this blog

Blogo

  • 4 posts
  • 7 983 visits
November 2007
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
          1 2 3  
  4 5 6 7 8 9 10  
  11 12 13 14 15 16 17  
  18 19 20 21 22 23 24  
  25 26 27 28 29 30    

Archives

November 4, 2007

Kiel tajpi ĉapelitajn vortojn per Vim!

Se vi uzas Linukson aǔ iu *BSD, certe vi konas Vim.

Ĝi estas unu el la plej potencaj tekstoprilaboriloj kreitaj ekde la
komenco de ĉi tiu mondo (kune kun Emakso), kaj kelkaj tagoj antaǔe mi malkovris alian
eblecon de la programo, tre utila, speciale se vi ne havas esperantan klavaron en via komputilo.

Uzante la komandon (en enmeta modalo) ctrl-k + litero+ĉapelo, vi povas enmeti iu ajn literon en via teksto.

La esperantaj estas:

ctrl+k + c> = ĉ
ctrl+k + j> = ĵ
ctrl+k + u< = ǔ
ctrl+k + s> = ŝ
ctrl+k + g> = ĝ
ctrl+k + h> = ĥ

kaj majuskle por havi ilin en majuskla formo:

ctrl+k + G> = Ĝ

sed tio povas funkcii por multe aliaj literoj, por malkovri ilin vi povas tajpi (en komanda modalo) :digraphs

 

 

Published at 16:11 ( 2 comments / 2800 visits )
This post is public

November 2nd, 2007

Livemocha, retejo por lerni lingvojn kune

Mi ĵus malkovris, danke al iu mia amiko, retejo por lerni lingvojn..

La kurioza trajto de ĉi tiu ttt-ejo, kiu diferencas ĝin el multaj aliaj retejoj, estas ke la lernado okazas ne nur de supre, de statikaj dokumentoj, sed ankaŭ kaj ĉefe pere de aliaj uzantoj.

 

Ĝi estas perfekta ekzemplo de la tiel nomata Reto 2.0, en kiu la uzantoj ne estas nur pasivaj, sed ili multe aktivas kaj tio fakte igas malpli klara la diferencon inter la kreanto de la ttt-ejo kaj la vizitanto de la ttt-ejo (kiel en Vikipedio).

Bedaŭrinde ne estas Esperanto inter la lingvojn kiu oni povas indiki koni, sed io igas min kredi ke estas multaj esperantistoj tie..

Ha, la adreso estas http://www.livemocha.com

 

Published at 09:22 ( 2 comments / 1461 visits )
This post is public

August 27, 2007

Podkastoj en Esperanto

Antaŭ kelkaj tagoj mi interretumis por serĉi podkastojn, kaj esperantajn aŭddosierojn, por plibonigi mian komprenadon de Esperanto. Kutime mi ne povas elŝuti grandajn dosierojn, ĉar mi havas nestabilan kaj tre malrapidan retkonekton. Sed ĉifoje mi estis ĉe amikoj kiuj havis ADSL-on, do neniu problemo.

Mi elŝutis kelkajn epizodojn el la plej famaj e-aj podkastoj: Radio Verda, Roger Borges, Varsovia Vento kaj ankaŭ Ĉi Tie Nun. Mi nun recenzas ilin.

Radio Verda, laŭ mi estas la plej bona. Tre interesa podkasto, la epizodo kiun mi elŝutis estis pri la kreo de la vorto "Mojoza", kaj la intervijuistino estis ja fama, la inventinto de Tokipona, Sonia. La podkasto de Roger Borges temis pri Usono, kun longa parolado de iu usonano, kaj post tio diskoteka muziko. Varsovia Vento, mi ne aŭskultis multe ĝin.. sed ili multe ŝanĝis ol antaŭ kelkaj jaroj, ili nun estas multe pli spritaj, multan ridadon mi aŭdis. Kaj la lasta.. Ĉi Tie Nun, tio estis eĉ video, la plej ŝercema inter ĉiuj!

Se vi konas aliajn, bonvole diru al mi!

Published at 15:04 ( 5 comments / 1901 visits )
This post is public

August 25, 2007

Mia unua blogafiŝo

Do, ĉi tiu estas mia unua blogafiŝo.

Mi estas tre feliĉa pro la novaĵo ke ĉi tiu retejo estos tradukita ankaŭ esperante, ĉar mi sentas ke multaj esperantistoj trovos finfine ejo en kiu ili povas babili, kundividi fotoj, kiel en iu ajn komunuma ttt-ejo. Kaj kompreneble, blogi.

Mi esperas ke la esperatistaro amasvenos ĉi tie, tiel ke oni vidos nin!

Unu demando al ĉiuj, kiel traduki la vorto "post"? Ĉu taŭgas "blogafiŝo", aŭ "blogaĵo", aŭ plie "blogero"?

Published at 07:31 ( 4 comments / 1228 visits )
This post is public


( 4 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Francesco Lorenzon

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...