Emocia renkonto en San-Paŭlo




De 9-a ĝis 14-a de julio okazis E-Kongresego tie ĉi en Brazilo: la 46-a Brazila Kongreso de Esperanto, la 8-a Tut-amerika Kongreso de Esperanto (TAKE) kaj la 31-a Brazila Esperantista Junulara Kongreso (BEJK), ĉiuj kune. San-Paŭlo estis la urbo elektita por la evento.
Verdire, la fermo estis je la tago 13-a, ĉar la lasta tago estis rezervita por ekskursoj kaj promenoj tra la urbo. Mi vizitis la Publikan Superbazaron kaj konis la faman “Straton 25 de Marto” en la urbocentro.
Dum mia edzo fotis la imponan fasadon de la superbazaro, simpatia sinjorino pretepasis antaŭ la fotilo. Ŝercante, mia edzo parolis:
- Vidu, amikino, vi preskaŭ damaĝis mian foton!
La sinjorino respondis:
- Mi faris tion vole! Mi volas ke vi fotu min!
Peto, kiun mia edzo bone akceptis, kompreneble...
Post la foto, ni babilis kelkajn minutojn. Do mi rakontis al ŝi, ke ni vojaĝis al San-Paŭlo por partopreni Kongreson de Esperanto en la kvartalo Perdizes (Perdrikoj).
Kiam mi prononcis la vorton Esperanto, ŝi diris ke ŝi jam aŭdis, antaŭlonge, ion pri la afero kaj tre ŝatus lerni la lingvon.
Sincere, mi ne komprenis kio okazis en tiu momento: dum pli-malpli kvin minutoj, mi parolis flue, senĉese, en Esperanto.
Ŝajnis ke iu esperantisto, pli lerta ol mi, parolis per mia buŝo. Do por mia surprizo, mi vidis ŝin verŝanta larmojn.
Tuj la babilado finiĝis. Ni interŝanĝis niajn retadresojn kaj, nuntempe, ni estas virtualaj amikinoj. Per retmesaĝoj, mi instruas Esperanton al ŝi.





Verkis: Liette Lêla
Reviziis la tekston: Célio Freitas Martins