Kutimo kruela

Grashepatajxo estas la organo malsana de ansero aù anaso kropsxtopita perforte po pluraj fojoj tage per metaltubo je 20 gxis 30 centimetroj enprofundigita en la gorgxon gxis la stomako. Por trudi la birdan korpon produkti grashepatajxon, la birdo devas engluti dum kelkaj sekundoj tiom da maizo, ke gxia hepato ecx preskaù dekoble dikigxas kaj okazigas malsanon, steatozon hepatan.

Baraktante, kiam tubo enprofundigxas en gxian gorgxon aù pro simpla ezofaga kontrahigxo kaùzata de vomemo, la birdo riskas sufokon kaj mortajn truojn cxe la kolo.

La enprofundigxo de la tubo lezas la kolon, kie disvolvigxas doloraj inflamoj kaj gxermoj. La trudata kaj malekvilibra supernutrado estigas ofte malsanojn cxe la digesta aparato potenciale mortajn.

Tuj post la sxoko pro kropsxtopado diareoj kaj anheloj suferigas la birdon. Krome la dimensioj de gxia hepato hipertrofiata okazigas malfacilan spiradon kaj penigajn movojn.

Se tiuj traktadoj plu daùrus, ili okazigus la morton de la bestoj kropsxtopataj. La bucxado alvenas gxustatempe por kasxi la konsekvencojn de kropsxtopado. La plej malfortaj el ili estas tamen mortantaj, kiam ili alvenas cxe la bucxejo kaj multaj el ili ne rezistas gxis tiam : la mortokvanto de anasoj estas dekoble gxis dudekoble pli grava dum la periodo de kropsxtopado.

Densajxo de suferoj

Tiu perforto, esence propra al produktado de grashepatajxo, suficxas por pravigi sian abolicion. Sed por plimulto el tiuj bestoj la martirigxo ne cxesas cxe la krueleco de kropsxtopado. Multaj el ili estas amputataj je parto de sia beko, sen anestezo, per pincxilo aù per simpla tondilo. En la naturo la anasoj pasigas longan periodon de sia vivo sur akvo. En tiuj bredejoj multaj estas enkarcerigataj en hangaroj kaj en kagxoj, kie iliaj kruroj vundas sin sur kradajxo.

La kagxoj estas tiom malgrandaj, ke la birdoj ecx ne povas turni sin, ecx pli malfacile stari aù disetendi la flugilojn. El tiuj, kiuj plu vivas gxis bucxotago, multaj havas ostojn rompitajn, kiam ili estas movataj, manipulataj kaj fine alkrocxataj kun la kapo malsupren por esti elektrokutataj poste trancxataj cxe la gorgxo. La anasinoj, cxar ili produktas hepatajxon pli vejnoplenan ol la viranasoj, estas plej ofte dispistataj ankoraù vivantaj aù gasumataj iom post sia naskigxo.

Plezuro por unuj pagata de aliuj per sufero

Kiel la simpla plezuro, kiun oni havas mangxi gxian hepaton pravigas okazigi tiom mizeran vivon al estulo sensiva kiu, kiel ni, sentas doloron kaj angoregon ? Cxu la fakto, ke gxi apartenas al specio alia ol la nia pravigas resti surda al gxia sufero kaj muta antaù la malmoraleco de tiu sklavigo ?

Ekzistas legxoj kaj regularoj, kiuj protektas la bestojn kontraù tiuj perfortajxoj kaj brutalajxoj. Tiuj tekstoj estas ignorataj por la pli ol 30 milionoj el ili, kiuj plejparte en Francujo, estas uzataj cxiujare por grashepatajxo. Oni diras al ni, ke la "suferoj necesaj" estas akcepteblaj. Sed la konsumado de tiu produktajxo ne prezentas econ de neceso. Neniu, ecx tiuj, kiuj profitas de tiu komerco, aùdacas tion aserti.

Dum la kilogramprezo estas cxiam pli malalta por konsumanto, grashepatajxo estas produktajxo multekoste pagata de bestoj, kies korpo uzata tiel, kiel produktomasxino estas propravole malsanigata.

Grashepatajxo estas ankaù produktajxo pli kaj pli multekosta por Francujo, al kiu gxi donas bildon de popolo malprogresema dum pluraj landoj malpermesas gxian produktadon. Kiel oni ankoraù povas plu konsiderigi gxentileca tradicio kruelegan kutimon, kiu konsistas enprofundigi en la gorgxon de besto enkagxigata pintingon de funelo aù de pneùmatika pumpilo ?

La malpermeso de grashepatajxo : al nutrado-etiko

Kiel civitanoj de lando civilizita, konstatante, ke la produktado de grashepatajxo necesigas malrespekti la interesojn de la besto uzata por produkti gxin :

  • Ni petas de tiuj, kiuj kropsxtopas anserojn kaj anasojn cxesi fari tiujn mistraktadojn perfortajn. Ke ili havas neniun intencon kruelan kontraù la bestoj kropsxtopataj neniel malpliigas la suferon, kiun ili okazigas.
  • Ni petas de tiuj, kiuj tiras profiton el grashepatajxo, sen iu etika konsidero, cxesigi sian partoprenon en tiu fikomerco.
  • Ni petas al sciencaj kaj veterinaraj aùtoritatuloj sincere zorgoplenaj je bonfarto de bestoj havi la kuragxon, malgraù premoj politikaj kaj ekonomikaj, maljesigi la metodojn de produktado de grashepatajxo.
  • Ni petas de la justico rememorigi pri la legxoj kaj regularoj, kiuj fiksas limon al la sufero, kiun oni rajtas trudi al estulo sensiva kaj do pri la nelegxeco de produktado de grashepatajxo.
  • Ni petas de niaj reprezentantoj legxfari definitive por cxesigi en Eùropo fikutimon el praepoko.

Kiel konsumantoj decidemaj enkonduki etikon en nian teleron kaj konstatante, ke tiuj suferoj ekzistas nur por doni plezuron al onia palato, ni rifuzas acxeti kaj konsumi tiujn malsanajn hepatojn el bestoj torturitaj.

Subskribu la manifeston por apogi tiun kampanjon cxe la retpagxaro jena.

www.stopgavage.com/eo/manifesto.php