Bildo: vidu dokumenton titolitan "Nova Eŭroprezidanto" (Oni rimarkos, ke koncerna persono estas klare klinita dekstren ...)

(Traduko de la franclingva teksteto akompananta la afablan bildon:  « Franca prezidanteco : ĉiuj ungegoj estas batalpretaj kontraŭ socialan Eŭropon.  Malfortigita de la irlanda referendumo, Nicolas Sarkozy (nikola sarkozi) kaptas la gvidilojn de Eŭropa Unuiĝo por ses monatoj. La franca prezidanto volas profiti sian funkcion por akceli la socialajn malreguligojn kaj etendi al la tuta kontinento la ĉasadon kontraŭ la enmigrintojn.» - el l’Humanité de mardo 1-a de julio 2008)
 
La tute nova Prezidanto de Eŭropa Unuiĝo, vigle aplaŭdata de siaj rance liberalismaj, ekstreme reakciaj partianoj (UMP), ĵus faris en ilia kunveno jenan klasbatale provokan deklaron: «En Francio, jam de nun, kiam okazas striko, neniu rimarkas ĝin.» Tiu altnivele ŝarka deklaro por la momento en Francio estas objekto de diversaj komentoj. Ne ĉiuj estas aprobaj, notinde el diverstendencaj sindikataj movadoj. Tiu deklaro de ĉefa burĝa eŭropestro estas vera «promeso» por la socialaj rajtoj de ĉiuj eŭropaj salajruloj kaj tial meritas ilian defendopretan atenton.