5,3 Latina Gramatiko

simpla kaj kompleta

(Dua daŭrigo de la verbo)

 
82. EO, mi iras, - ivi aŭ ii, itum, ire.
 
Indikativo 
 
estanteca
   Eo,              imus
   is                 itis
   it                 eunt
 
imperfekta
 Ibam, ibas...    (kiel <delebam>)
 
estonteca
 Ibo, ibis...      (kiel <delebo>)
 
Subjunktivo
 
estanteca
 Eam, eas...      (kiel _deleas_)
 
imperfekta
Irem, ires... 
 
Imperativo
 
estanteca          I, ite
estonteca          Ito, itote
 
Infinitivo estanteca
   Ire
 
Gerundo           Eundi
 
Participo estanteca
Iens, (genitivo: euntis)
 
Supino    Itum
 
Infinitivo estonteca   Iturum, am, um esse
 
Participo estonteca    Iturus, a, um
 
Indikativo
 
perfekta
Ivi (aŭ: ii)
 
pluskvamperfekta
 Ivëram (aŭ: ieram)
 
antaŭa estonteco      Ivëro (aŭ: iero)
 
Subjunktivo
 
perfekta                      Ivërim   (aŭ: ierim)
 
pluskamperfekto       Ivissem (aŭ: issem)
 
Infinitivo perfekta     Ivisse (aŭ: isse)
 
                 <Apartaĵoj>
 
Same oni konjugacias:
 
1º <Queo>, mi povas
      <Nequeo>, mi ne povas
 
2º La kunmetaĵojn de <eo>:
     <Abeo>,   mi foriras.
     <Adeo>,   mi albordighas.
     <Exeo>,   mi eliras.
     <Ineo>,    mi eniras.
     <Pereo>, mi pereas.
     <Praetereo>,   mi preteriras.
     <Redeo>,   mi revenas.
     <Transeo>, mi pasas.
     <Veneo>,   mi vendiĝas
 
N.B. -
 a) Ĉiuj kunmetaĵoj de <eo> en la tempoj derivataj el la perfekto praktike nur havas la <mallongigitajn> formojn laŭ <ii>.
 
 b) La kunmetitaj verboj <transitivaj> havas <pasivon>, kiu regule formiĝas laŭ la respondaj tempoj de la aktivo.
 
 c) <Eo> nur havas <senpersonan pasivon> (§74,3):
       <Itur>,   oni iras.
       <Itum est>,   oni iris.
 
I.P. La kunmetaĵoj de <eo> donas la okazon de du specoj de barbarismoj, ĉar oni tendencas konjugacii ilin ĉie laŭ <deleo> aŭ laŭ <aŭdire>.
 
83. <FIO>, mi iĝas, mi estas farata,
<factus sum, fiëri>.
(Servas kiel pasivo al <facio>, mi faras.)
 
Indikativo estanteca
   Fio,           fimus,
   fis,            fitis
   fit,            fiunt.
 
imperfekta
 Fiebam, fiebas, ...
 
estonteca
 Fiam, fies, ...
 
Subjunktivo  
estanteca
 Fiam, fias, ...
 
imperfekta
 Fierem, fieres, ...
 
Imperativo
Fi (estu farata),
fite (estu farataj).
 
Infinitivo estanteca
Fiëri.
 
Indikativo
 
perfekta
Factus sum, ...
 
pluskvamperfekta
 Factus eram, ...
 
antaŭa estonteco    Factus ero, ...
 
Subjunktivo
 
perfekta                    Factus sim
 
pluskvamperfekta   Factus essem
 
Infinitivo
 Perfekta                  Factum esse.
 
 estonteca              Factum iri.
 
Participo estinteca
Factus (farita)
 
 Participo de devigo      Faciendus (farenda)
 
Apartaĵoj
 
1º La kunmetaĵoj de <facio> kun prepozicio, en kiuj <facio> ŝanĝiĝas al <ficio>, ekzemple: <interficicio>, <mortigi>, havas regulan pasivon
surbaze de <ficior>, laŭ la modelo de <capior>:
<interficior, interfectus sum, intefici>.
 
2º La kunmetaĵoj de <facio> kaj de alia vorto, en kiuj <facio> ne ŝanĝiĝas, ekzemple: <calefacio>, <varmigi>, havas pasivon formitan
per <fio>, ekzemple: <calefio>, ktp.
 
I.P.- <Fio> estas la okazo de du specoj de barbarismoj. Foje oni forgesas, ke ĝi estas mem _pasivo_, kaj oni aldonas al ĝi la finaĵojn de la pasivo, - foje oni forgesas, ke <facio> ne havas pasivon krom <fio>, kaj oni kreas al ĝi pasivajn formojn.
 
84. <Mankohavaj verboj.>
   Oni nomas <mankohavaj> verboj tiujn, kiuj ne posedas ĉiujn verbajn formojn.
 
I.P. Ne nur en la propradire mankohavaj verboj, sed ankoraŭ en multaj aliaj verboj, iuj formoj estas neuzataj. La vortaro avertas kontraŭ ili.
 
   1º Verboj, kiuj havas nur <indikativon>.
 
 <INQUAM>, <mi diras>
 
Indikativo
Estanteca  
<Inquam>, mi diras; <inquis>, vi diras;
<inquit>, li diras; <inquiunt>, ili diras.
 
Imperfekta
<Inquiebat>, li estis diranta.
 
Estonteca
 <Inquies>, vi diros, <inquiet>, li diros.
 
Perfekta    
<Inquisti>, vi estas dirinta;
<inquit>, li estas dirinta.
 
Uzo: Oni uzas <Inquam> nur enŝovitan interne de cito: 
    <Video, inquit....>, mi vidas, li diras...
 
 <AIO>,   <mi diras> aŭ <mi asertas>
 
Indikativo
estanteca       <Aio, ais, ait, aiunt>.
imperfekta    <Aiebam, as, at, amus, atis, ant>
perfekta        <Ait>.
 
Uzo:    Oni uzas <Aio> kaj kiel <inquam> en la senco <mi diras>, kaj kiel <dico> en la senco <mi asertas>.
 
 2º Verboj, kiuj ne havas <estantecon>.
 
    En la kvar verboj <memïni, odi, novi, suevi>, la perfekto <havas la sencon de estanteco>, la pluskvamperfekto <la sencon de la imperfekto>, kaj la antaŭa estonteco <la sencon de la estonteco>.
 
    En tiuj, kiuj havas estantecon, ĉi tiu <havas alian sencon>; ĝi markas la <komencon> de la ago, kies <rezulton> markas la perfekto:
 <nosco>, <mi ekscias>;
 <suesco>,  <mi ekkutimas>.
 
I.P. Neniuokaze tiuj formoj respondas al sencoj de la perfekto.
 
   <MEMINI>, mi memoras;
  <ODI>, mi malamas;
 <NOVI>, mi konas;
 <SUEVI>, mi kutimas.
 
Indikativo
Perfekto
 Memïni,   Odi, Novi,   Suevi
 (-isti, -it, ktp),
 Mi memoras, malamas, konas, kutimas
 
Pluskvamperfekto
  Meminëram..., Odëram..., Novëram..., Suevëram...,
 Mi estis memoranta, malamanta, konanta, kutimanta.
 
Antaŭa estonteco
 Meminëro..., Odëro...,  Novëro..., Suevëro...,
 Mi memoros, malamos, konos, kutimos.
 
Subjunktivo
perfekta
 Meminërim..., Odërim..., Novërim..., Suevërim...,
 Ke mi memoros, malamos, konos, kutimos,
 
Pluskvamperfekta
  Meminissem..., Odissem...,   Novissem..., Suevissem...,
 Ke mi memoris, malamis, konis, kutimis,
 
Imperativo
 Memento, mementote, Memoru
 
Infinitivo
 Meminisse, Odisse, Novisse, Suevisse,
 Memori, malami,   koni, kutimi.
 
N.B. Kvina verbo, <coepi>, havas samtempe la sencon de estanteco kaj perfekto: <mi komencas> aŭ <mi estas komencinta>.
   Plie, ĝi havas deponentan formon <coeptus sum, eram>, ktp, kiun oni uzas antaŭ la infinitivoj pasivaj: <Pons institui coeptus est>, <oni komencis
instali ponton> (aŭ <instalo de ponto estas komencita>).
 
     Verboj senpersonaj.
 
85. Oni nomas <senpersonaj> la verbojn, kiujn oni uzas nur en la tria persono ununombra kaj en la infinitivo.
   Iuj estas <ĉiam> senpersonaj.
   Aliaj estas tiaj nur <foje>.
 
   1º <Verboj ĉiam senpersonaj.>
 
   a) La verboj, kiuj esprimas la <veteron>:
   <Pluit>, <pluvas>;
- <tonat>, <tondras>.
 
   b) La verboj, kiuj markas <necesecon> aŭ <konvenecon>:
   <Decet>, <konvenas>; 
   <libet>, <plaĉas>;
   <licet>, <estas permesate>;
   <oportet>, <necesas>;
   <refert>, <gravas>.
 
   c) Kvin verboj, kiuj esprimas <animan senton>:
   <Me paenitet>, <mi pentas>;
 <me piget>, <mi estas ĉagrenita>;
 <me pudet>, <mi hontas>;
   <me taedet>, <mi estas naŭzita>;
   <me misëret>, <mi kompatas> (§119, 135, 137)
 
   2º) <Verboj foje senpersonaj.>
   Tiuj verboj, havantaj regulan konjugacion, estas ofte uzataj senpersone kun sekvantaj sencoj:
   <Accidit>, <okazas> (pri malfeliĉo);
 <contingit>, <okazas> (pri feliĉo); -
 <evenit>, <okazas> (pri feliĉo aŭ malfeliĉo);
 <placet>, <plaĉas>; -   <praestat>, <preferinde estas>;
   <intërest>, <gravas>;
   <supërest>, <restat>, <restas>, ktp.
 
      Loko de la verbo en la frazo.
 
86. La loko de la verbo ĝenerale estas <fine> de la propozicio.
   Do, resume, en la simpla propozicio:
 <komence> estas la subjekto;
 <fine> estas la verbo:
 <meze> estas la komplementoj aŭ predikativoj.
   Tiel la subjekto kaj la verbo staras en la gravaj lokoj, ĉar ili estas la plej gravaj vortoj en la frazo. Sed, ĉiufoje kiam oni volas pligravigi komplementon, oni metas ĝin konsekvence en la lokojn de la subjekto aŭ de la verbo, jen <en la komencon>, jen <en la finon>.