09,2 LATINA GRAMATIKO
Simpla kaj kompleta
(Daŭrigo)
 
 
                                               Resumaj tabeloj
                                De la diversaj sencoj de la konjunkcioj
 
                                                 <CUM>
 
<Cum> signifas « kiam » kun la tuta indikativo:
 
         Cum amo.
         Cum amabam
         Cum amabo
         Cum amavi
         Cum amavëram
         Cum amavëro
 
<Cum> signifas “ĉar” aŭ “kvankam” kun la prezenca aŭ perfekta subjunktivo:
 
         Cum amem
         Cum amavërim
 
<Cum> signifas “tial, ke”, “ĉar” aŭ “kvankam” kun la imperfekta aŭ pluskvamperfekta subjunktivo:
 
         Cum amarem
         Cum amavissem
 
                                               <UT>
 
<Ut> signifas, kun la indikativo:
 
1.     Kiam, tuj kiam, ekde kiam:   Ut haec dixit, profectus est.
2.     Kiel, laŭmezure, kiel: Ut sementem facis, ita metis.
 
     <Ut> signifas, kun la subjunktivo:
 
1.     Ke: Suadeo ut legas.
2.     Por ke: Audi ut discas.
3.     Tiagrade, ke ; tiel, ke : (Adeo) elöquens est ut fidem faciat.
Arborïbus consïta Italia est, ut pomarium videatur.
4.     Supoze, ke: Ut desint vires.
 
                                       ======================
 
                                                    Participa propozicio
                                                  ekvivalenta al la tri aliaj
                                                   subordigitaj propozicioj.
 
201. Ĝenerala principo: La estinteca, estanteca, foje estonteca participo, akordigita kun vorto de la ĉefa propozicio, rolas kiel rilataj, kompletigaj, cirkonstancaj propozicioj.
 
================
I.P. Ne konfuzinda estas tiu uzo de la participo kun tiu de la participo uzata kiel adjektivo, kiu do ne konsistigas apartan propozicion.
================
 
    1-a Kazo.- Participa propozicio ekvivalenta al rilata propozicio.
   Ĝi estas la plej ofta kazo:
 <Juveni agenti nullus dies longus est>,
      por junulo aganta, neniu tago estas longa.
 
   2-a Kazo.- Participa propozicio ekvivalenta al kompletiga propozicio.
 
                               <ANGEBAT VIRUM SICILIA AMISSA.>
 
 1. La pasivan estintecan participon akordigitan kun nomo oni uzas en ĉiuj kazoj kun ĉiuj funkcioj de subjekto aŭ komplemento:
 
 <angebat virum Sicilia amissa>, malesperigis (tiun) viron Sicilio perdita
= la perdo de Sicilio malesperigis tiun viron.
 
   <Vir lugebat Siciliam amissam>,  (tiu) viro bedaŭris la perdon de Sicilio.
 
   <Dolor Siciliae amissae>, la doloro pro la perdo de Sicilio.
 
Ktp.
 
 
                                              <Vidi eum ingredientem>
                                                    <Vidi eum ingredi.>
 
 2. La estantecan participon, akordigitan kun la rekta komplemento de la verboj, kiuj markas <percepton> de la sentumoj (<vidi>, <aŭdi>, ktp), oni uzas same kiel la infinitivan kompletigan propozicion, sed kun malsama senco:
 
<Vidi eum ingredientem>, mi vidis lin enirantan = mi vidis lin, kiam li eniris. <Vidi eum ingredi>, mi vidis lin eniri (aŭ eniranta) = mi vidis, ke li eniris.
 
   3-a Kazo.- Participa propozicio ekvivalenta al cirkonstanca propozicio.
 
 Ĉiu participo povas anstataŭi cirkonstancan propozicion. Tiel, <volens> povas signifi:
 
 <Kiam li volas>        kaj esprimi <la tempon>.
 <Ĉar li volas>         kaj esprimi <la kaŭzon>.
 <Se li volas>             kaj esprimi <la kondiĉon>.
 <Kvankam li volas> kaj esprimi <la koncedon>.
 
================
N.B.- Tiu participo ofte respondas en Esperanto al simila participo, se la
kunteksto sufiĉe klare montras la <tempan>, <kaŭzan>, <kondiĉan> aŭ <koncedan> sencon; aliokaze preferinda estas kompleta propozicio enkondukita per la konvena konjunkcio aŭ rilata vorto (kiam, ĉar, se,
kvankam ktp).
================
 
 Por distingi inter tiuj signifoj, oni foje metas antaŭ la participon
vortojn, kiuj montras la tempon, kaŭzon, kondiĉon, koncedon, ktp.:
 <Simul increpans>, samtempe mallaŭdante, ktp.
 
================
N.B.- Ankaŭ la gerundo povas anstataŭi cirkonstancan propozicion:
 <Canes <ad venandum> facti sunt>, hundoj estas naskitaj <por ĉasi>.
 <Castigat <ridendo> mores>, li korektas <per la rido> la morojn.
================
 
     4-a Kazo.- Participa propozicio en la absoluta ablativo.
 
                        <URBE CAPTA, HOSTIS PROFECTUS EST.>
 
   La participo ankaŭ povas ne akordiĝi kun iu ajn el la vortoj de la ĉefa propozicio:
 Tiam ĝi formas, kun sia subjekto staranta en la ablativo, <participan> <propozicion en la> <absoluta ablativo> (do staranta sendepende de la cetero de la frazo):
 
 <Urbe capta, hostis profectus est>, kaptinte la urbon, la malamiko foriris
= (post) kiam la urbo estas (aŭ estis) kaptita, la malamiko foriris.
 
================
I.P.- 1. Tiu 4-a kazo ne estas konfuzinda kun la 2-a kazo, en kiu la
participo akordiĝas kun vorto de la propozicio (#201, 2-a kazo):
 <Urbem captam hostis diripuit>, laŭvorte: la urbon kaptitan la malamiko prirabis = kaptinte la urbon, la malamiko prirabis ĝin
= la malamiko kaptis la urbon kaj prirabis ĝin.
 
 2. Ĉar en Esperanto kiel en multaj lingvoj la absoluta ablativo ne ekzistas, al la latina absoluta participo respondas en tiuj lingvoj alia frazkonstruo kun participo (rilata al iu vorto de la ĉefpropozicio) aŭ subordigita propozicio: vidu la donitajn ekzemplojn.
================
 
                        EFIKO DE LA ĈEFAJ PROPOZICIOJ SUR LA SUBORDIGITAJ.
 
 202. Ĝenerala principo: la ĉefa propozicio altiras la subordigitan propozicion al tempo kaj modo analogaj al siaj.
   De tio rezultas la du grandaj reguloj pri la harmoniigo de la tempoj kaj de la moda altiro.
 
================
I.P.- Tiujn regulojn oni povas konsideri kiel aplikon de la principo pri akordiĝo: en Latino, okazas ne nur akordiĝo de la genroj, de la nombroj, de la kazoj, sed ankaŭ akordiĝo de la tempoj kaj de la modoj.
================
 
                                       <Harmoniigo de la tempoj.>
                                           ( = Tempa altiro)
 
 203. La subordigita verbo en la subjunktivo staras en la estanteca subjunktivo, se la ĉefa verbo staras en la estanteco aŭ en la estonteco.
 
 La subordigita verbo staras en formo de la estinteca subjunktivo, se la ĉefa verbo staras en la estinteco:
 
 A) <Timeo ne veniat>,   mi timas, ke li venos.
      <Timeo ne venërit>, mi timas, ke li venis.
 
 B) <Timebam ne veniret>, mi timis, ke li venos.
      <Timebam ne venisset>, mi timis, ke li (antaŭe) (jam) venis.
 
================
 N.B.- 1. En la subjunktivo, la formoj de la estanteco estas la estanteco kaj la perfekto:
 
<Amem>, <amavërim>.
 
 La formoj de la estinteco estas la imperfekto kaj la pluskvamperfekto:
 
<Amarem>, <amavissem>
 
2. En la indikativo, la perfekto, ekzemple <legi>, estas konsiderata
kiel formo de estanteco, kiam ĝi signifas <mi finlegis>,- kaj kiel formo de estinteco, kiam ĝi signifas <mi tiam legis>.
================
 
================
I.P.- Tie estas rimarkinda diferenco inter Latino kaj Esperanto, en kiu subordigita verbo principe staras en la tempo kaj modo, en kiu ĝi starus,
se ĝi estus verbo de ĉefa propozicio:
 
<Li venos. Tion mi timas.> <Mi timas, ke li venos>
<Li venis. Tion mi timas.> <Mi timas, ke li venis>
<Li venos. Tion mi timis.> <Mi timis, ke li venos.>
<Li venis. Tion mi timis.> <Mi timis, ke li venis>
================
 
 
                                                    Precizeco de la tempoj.
 
 204. Krom la <regulo> pri la <harmoniigo de la tempoj>, ekzistas en Latino la <kutimo> pri la <precizeco de la tempoj>.
 
   Latino uzas la tempon, kiu <precize> esprimas la veran reciprokan rilaton de la faktoj. Ĝi esprimas ekzakte la <estintecon>, la <estantecon>, la <estontecon>.
 
 1. <La estintecon>:
 <Ocüli, quocumque inciderunt, vident...> la okuloj, kien ajn direktitaj, vidas...
 
(La fakto <esti direktita> estas <okazinta>, kiam la fakto <vidi> okazas.)
 
 2. <La estantecon>:
 <Excidërat puppi, dum sidëra servat>,
 li falis el la poŭpo, observante la astrojn.
 
(La fakto <observi> estis <okazanta>, kiam la fakto <fali> ekokazis).
 
 3. <La estontecon>: <Spero me assecuturum>, mi esperas, ke mi akiros.
 
(La fakto <akiri> estas <okazonta> rilate al la fakto <esperi>.)
 <Hunc librum si legëris, laetabor>,  se vi legos tiun libron, tion mi plezuros.
(La fakto <legi> estas <okazonta> rilate al la diro de la frazo, sed <okazinta> rilate al la fakto <plezuri>.)
 
================
N.B.- Foje, la <precizeco de la> <tempoj> ne kongruas kun la <harmoniigo de la tempoj>, aŭ inverse. En tiuj kontraŭecoj, jen unu, jen la alia estas decida:
 
 <Sensit quanta vis conscientiae esset>,
li sentis, kiel granda estas la forto de la konscienco...
 
 Tie la harmoniigo de la tempoj superas la precizecon de la tempoj,
kiu postulus la estantecon, ĉar la "forto de la konscienco" estas ja
ĉiam aktuala fakto.
 
 Sed la precizeco de la tempoj superas en la inversa ekzemplo:
 <Cognovit quantum in bello fortuna possit>,
 li eksciis, kiom en milito la ŝanco povas;
 
kaj ĉefe post <dum>, signifanta <samtempe>, <kiel>, kiu ĉiam
konstruiĝas per la estanteco (sed ne per la indikativa imperfekto):
 
 <Excidërat puppi, dum sidëra servat>
 
================
I.P.- La apliko de tiuj delikataj reguloj (# 203, 204, 205) estas
konsiderata kiel unu el la plej grandaj malfacilaĵoj de la latina sintakso. Konvenas tamen rimarki, ke la ekzemploj plej embarasaj por la
gramatikisto estas tiuj, en kiuj la decido dependas pli de la vidpunkto aŭ bontrovo de la esprimanto ol de rigidaj reguloj.
================
 
                                           Moda altiro.
 
 205. Verbo, kiu dependas de alia verbo staranta en la infinitivo aŭ en la subjunktivo, <volonte> staras mem en la subjunktivo.
 
 Ĝi <devige> staras en la subjunktivo, se ĝi estas parto de propozicio absolute necesa al la senco de la ĉefa propozicio:
 
 Tiel estas, eĉ kiam pro jam ekzamenitaj reguloj la verbo devus stari en la indikativo:
 
 <Quidvis perpetïtur, dum quod velit consequatur>
(en la indikativo, estus: <consequïtur quod vult>),
 li ĉion eltenas, se nur li tion akiras, kion li volas.
 
 
                                              Nerekta stilo.
 
 206. La reguloj de la nerekta stilo estas apliko de la reguloj de la moda altiro.
 
 Efektive:
<Volo, inquit>, mi volas, li diris:
<Ite, inquit>,   iru, li diris,
 
kiuj apartenas al rekta stilo, fariĝas en nerekta stilo:
 
 <Dixit se velle>, li diris, ke li volas.
 <Dixit irent>, li diris, ke ili iru.
 
 La propozicioj, kiuj estis sendependaj en la rekta stilo (volo, ite), fariĝas en la nerekta stilo infinitivaj (kiam ili estis asertaj) aŭ subjunktivaj (en ĉiuj aliaj kazoj, nome kiam ili estis imperativaj, demandaj, ktp) propozicioj.
 Sekve de tio, pro moda altiro, <ĉiuj> verboj de la subordigitaj propozicioj staras, en la nerekta stilo, en la subjunktivo:
 <Aristoteles ait bestiölas quasdam nasci quae unum diem vivant>,
   Aristotelo diris, ke iuj insektoj naskiĝas, kiuj nur unu tagon vivas.
 
================
N.B.- La nerekta stilo, kiam oni uzas ĝin, kvazaŭ nuligas ĉiujn pli frue ekzamenitajn regulojn, laŭ kiuj verboj staras en la indikativo. Ĉi tiun ĉiam anstataŭas la subjunktivo.
 
I.P. Grava estas ĉi tie la diferenco kun Esperanto, kiu ne havas subjunktivon, sed en kiu, en la nerekta stilo, la verboj havas ekzakte la saman tempon kaj modon, kiun ili havus en la rekta stilo.
================