10 LATINA GRAMATIKO
Simpla kaj kompleta
(Daŭrigo)
 
 
 
    KVINA PARTO
       LA LATINA     
   FRAZKONSTRUO
 ----------------------
 
    Laŭvorta gramatika analizo kaj vortordo.
 
 207. Sciante ĉiujn pli frue ekzamenitajn regulojn, oni povas fari
<laŭvortan analizon> de latina frazo. Tio estas necesa, sed ne sola
kondiĉo de ĝia plena kompreno.
 
 La <gramatika laŭvorta analizo> ja montras en frazo la sintaksajn rilatojn esprimitajn de la finaĵoj, sed ne la ordon de la ideoj esprimitan de la <ordo de la vortoj>, ĉar ĝuste tiun vortordon konfuzas la laŭvorta gramatika analizo.
 
 Jen ekzemple frazo:
 
 <Urbem captam hostis diripuit>;
 
la laŭvorta gramatika analizo prezentas ĝin jene:
 
 <Urbem captam hostis diripuit>.
   La urbon kaptitan la malamiko prirabis.
 
 Tiu laŭvorta traduko montras la sintaksajn rilatojn (<hostis>, subjekto; <urbem>, komplemento, ktp.) kaj <kontraŭe al simila analizo> <farita en> <moderna> <okcidenteŭropa lingvo> kiel la franca aŭ la angla> ĝi respektas la originalan vortordon.
 
 Restas la problemo, laŭeble konservi tiun vortordon, donante al la traduko formon pli adaptitan al la esprimmaniero plej kutima en Esperanto, ekzemple:
 
 <La urbon kaptinte, la malamiko prirabis ĝin.>
aŭ:
 <La malamiko kaptis kaj prirabis la urbon.>
aŭ:
 <La urbon la malamiko kaptis kaj prirabis.>
aŭ:
 <La urbon kaptis la malamiko kaj prirabis [ĝin].>
 
 De tio sekvas la sekvantaj principoj:
 
 1. Kun konsidero pri la graveco de la vortordo, <plene uzi la eblecojn>
<de Esperanto por laŭeble konservi tiun ordon, sed ne pli ol> <necesigas la gramatika laŭvorta analizo>:
 
 Jen la latina teksto de la dua frazo de <Agricola>:
 
 "Sed apud priores ut agëre digna memoratu pronum magisque in aperto erat, ita celeberrïmus quisque ingenio ad prodendam virtutis memoriam, sine gratia aut ambitione, bonae tantum conscientiae pretio ducebatur."
 
Laŭvorta traduko:
 
<Sed apud priores>                                  Sed ĉe niaj antaŭuloj
<ut agëre>                                                 ĉar fari
< digna memoratu>                                 memorigindaĵojn
<pronum>                                                  io natura
<magisque in aperto>                               kaj pli facila
<erat,>                                                        estis,
<ita celeberrïmus quisque>                      tiel ĉiun [verkinton]   tre faman
<ingenio>                                                   pro [lia] genio
<ad prodendam virtutis memoriam,>     al memorigo de la virto,
<sine gratia>                                              sen afekto
<aut ambitione,>                                       aŭ ambicio,
<bonae tantum> <conscientiae>            nur de bona konscienco
<pretio>                                                      la prezo (= rekompenco)
<ducebatur.>                                              kondukis.
 
 2. Relegi la latinan frazon kun konsidero pri la ordo de la ideoj esprimita per la ordo de la vortoj.
 
 3. Redoni la naturan ordon de la vortoj en traduko, laŭeble
konservante la ordon de la ideoj.
 
N.B.- Necesas respekti la ordon de la ideoj, sed ne esti sklavo de la latina vortordo, kaj ekzemple ne ĉiam nepre konservi al ĉiu vorto la saman lokon en Esperanto kiel en Latino.
 
 Interalie, estus vane voli ĉiam meti la verbon en la finon de la frazo sub la preteksto, ke ĝi estas tie en la latina teksto.
 
"Sed, ĉar ĉe niaj antaŭuloj fari memorigindaĵojn estis io natura kaj pli facila, tiel ĉiun [verkinton] tre faman pro [sia] genio kondukis al memorigo de la virto, sen afekto aŭ ambicio, nur la rekompenco de bona konscienco."
=================
 
                                              Vortordo en la simpla propozicio
 
 208. Ĝenerala principo: La ordo de la ideoj determinas la lokon de la
vortoj en la simpla propozicio.
 
=================
I.P.- Troa zorgo pri la laŭvorta gramatika analizo ofte ĝenas por retrovi la ĝustan latinan vortordon en tradukoj en latinon.
=================
 
 
                                             <Vulneratum ducem>
                                              <milites abstulerunt.>
 
 <Vulneratum> tial estas en la komenco, ke la generalo estas unue <vundita> kaj nur poste <forportita>.
 
 UNIKA REGULO.- La unika kaj esenca regulo de la latina frazkontruo estas jena (vidu Enkondukon):
 
 <La loko de la komplementoj estas antaŭ la kompletigata vorto._
 
=================
I.P.- De tio rezultas, ke en latino la penso pendas ĝis la fino de la frazo.
=================
 
 
                                           <Brutus Caesärem occidit.>
 
<Brutus>,            subjekto,               unue.
<Occidit>,           verbo,                     laste.
<Caesarem>,      komplemento,       antau la kompletigata vorto.
 
 La verbo ĝenerale staras en la fino, ĉar tio estas la kondiĉo por la antaŭeco de ĉiuj ĝiaj komplementoj.
 
 ESCEPTOJ.- Ofte okazas, ke tiu ordo ne estas observata, pro iu el la
sekvantaj kialoj:
 
 1. Pro la kronologia ordo.
- La vortoj viciĝas laŭ la _kronologia_ ordo de la esprimataj faktoj:
 
 <Paratas naves Scipio conscendit.>
<Paratas> tial staras unue, ke la "ekipado" de la ŝipoj antaŭis la enŝipiĝon.
 
 2. Pro la ligo inter la ideoj.
- La _komenca_ ideo de frazo ĝenerale estas ligita al la _fina_ ideo de la antaŭa frazo:
<Victores trucidabant quos <pellëre> non potërant.>
<<Pepulerunt> tamen jam paucos superantes.>
 <Hostes <legatos> miserunt.> <<Una cum his legatis> dŭ venit.>
 
 Tial la montraj pronomoj <is>, <hic>, la rilata pronomo <qui>, la
partikloj <ibi>, <inde>, <tum> tiel ofte staras en la komenco de frazoj.
 
 3. Pro la graveco de la ideoj.
-Vorton, kiun oni volas reliefigi, oni lokas jen en la _komenco_, jen en la
_fino_ de la frazo, ĉar tiuj du lokoj estas la plej gravaj:
 
 <Flebunt Germanïcum etiam ignoti.>
(Tacito, "Lastaj vortoj de Germaniko, Ann.II, 71)
<Flebunt> staras en la komenco por reliefigi la <ploradon>.
 
 <Tanta sanguïnis nostri hauriendi est <sitis>!>
<Sitis> staras en la fino por esti reliefa.
 
 4. Por la variigo.
- Oni evitas, en la frazkonstruo, tedan unuformecon.
 
 5. Por la harmonio.
- Oni evitas apudmeti interpuŝiĝantajn sonojn, <stirps splendida>, aŭ identajn sonojn, <cum cum eo fuissem>.
 
 6. Por la klareco.
- Oni ne uzas <sintezan> sed <analizan> konstruon, kiam oni celas apartan klarecon, ekzemple en difinoj.
 
 7. Por la ritmo, en poezio.
- Pro ritmaj kialoj oni trovas, ke ĉiuj ordinaraj kutimoj pri frazkonstruo estas multe pli ofte flankelasataj en poezio ol en prozo.
 
=================
I.P.- La ŝanĝo de loko de unu vorto ofte kaŭzas la ŝanĝon de la tuta konstruo de frazo, ĉar la translokigita vorto kunportas kun si ĉiujn siajn komplementojn, ktp.
=================
 
=================
 Rimarkoj.
- I. Interligo de la vortoj. La vortoj, ligitaj en la penso, ankaŭ ĝenerale staras proksime inter si en la konstruo, egale se tiuj vortoj esprimas analogajn aŭ kontraŭajn ideojn:
 
 <Sublato <tyranno> <tyrannïda> manere video>.
 <Viri muliebrïter> <agunt>.
 
 II. Enkadrigo de vortoj.
- Inter du interrilatantaj vortoj, oni ofte enkadrigas iliajn komplementojn:
 <Magnam hominis mentem>.
 <O divina senatus <frequentis in aede Bellonae> admurmuratio>.
 <Tua <in me> benevolentia>.
 
 En tiu ĉi tria ekzemplo, la _enkadrigo_ estas regule deviga, ĉar en Latino unu nomo ligiĝas al alia aŭ al pronomo per prepozicio (escepte de <cum> kaj <sine>) nur per <enkadrigo>.
=================
=================
I.P.- Ĝenerale, en traduko, oni ne devas disigi la enkadrigatajn vortojn disde ilin enkadrigantaj vortoj.
=================
 
 
                              Ordo de la propozicioj en la kompleksa frazo.
 
 209. Ĝenerala principo: La ordo de la ideoj determinas la lokon de la propozicioj en la kompleksa frazo.
 
 DUOBLA REGULO.
- Jen la latinan frazon formas kunmeto de ĉefaj propozicioj, jen la kunmeto de unu ĉefa propozicio kaj unu aŭ pluraj subordigitaj propozicioj.
 
 1. Frazo el ĉefaj propozicioj (Dispartigo.)
- La frazo el ĉefaj propozicioj ĝenerale prezentiĝas sub la formo de du paralelaj frazoj antaŭataj de po unu konjunkcio aŭ simila esprimo, kiu respondas al la alia:
 
 <Non solum me saucium recreavit, sed etiam me praeda donavit.>
 
 Tiaj estas ĉiuj frazoj, en kiuj okazas <disduigo>, tio estas frazoj dividitaj en paron de paralelaj membroj. Latino multe inklinis al tiaj frazoj pro amo al precizo kaj do al antitezo:
 
 <Magister nec habeat vitia, nec ferat>. <Non austeritas ejus tristis, non> <dissolita sit comïtas, ne inde odium, hinc contemptus oriatur.> <Quo> <saepius monuërit, hoc rariuscastigabit...>
   (Quintilianus, II, 2)
 
Listo de ĉefaj frazdispartigiloj:
 
   <La konjunkcioj kaj adverboj, kiuj pare interrilatas:>
 
<Et...          Et...>                                 Kaj...   kaj...
                                                              Unuflanke ... aliflanke ...
 
 <Neque ...      Et ...>                               Unuflanke ne ... aliflanke ...
 <Neque ...      Neque ...>                        Nek ... nek ...
 <Aut ...        Aut ...> |
 <Vel ...        Vel ...>  |                             Aŭ... aŭ...
 <Sive ...       Sive ...>|
 
  <Non ...        Sed ...>                                Ne ... sed ...
 
 <Non tantum ... Sed etiam ...>|
 <Non solum ... Sed etiam ...> |             Ne nur ... sed ankaŭ ...
 <Non modo ...   Sed etiam ...> |
 <Cum ...        Tum ...>                |
 
 <Tum ...        Tum ...>                 |
 <Intërim ...    Intërim ...>         |
 <Modo ...       Modo ...>              |              Jen ... jen ...
 <Nunc ...       Nunc ...>               |
 <Jam ...         Jam ...>                |
 <Interdum ...   Interdum ...>    |
 
 
 <Ut ...>         <Ita ...>                |
 <Ut ...>         <Sic ...                   |
 <Quemadmodum...> <Ita ...> |              Kiel ...   tiel ...
 <Sicut ...>      <Ita ...>              |
 <Velut ...>      <Ita ...>              |
 <Prout ...>      <Ita ...>              |
  
 
Ktp, ktp.
 
 
                                                  La korelativoj:
 
 <Eo (aŭ: hoc) ...> <Quo ...>              Tiom pli ...    ke ...
 <Tantus ...>  <Quantus ...>                 Tiel granda ... kiel ...
 <Tot ...>           <Quot ...>                    Tiel multaj ... kiel ...
 <Tantum ...>        <Quantum ...>       Tiom ...        kiom ...
 <Tanti ...>    <Quanti ...>                     Tiel koste ... kiel ...
 <Tanto ...> <Quanto ...>                     Tiom (pli) ... ke ...
 <Totiens ...> <Quotiens ...>                Tiomoble ...    kiom ...
 <Talis ...>    <Qualis ...>                      Tia ...         kia ...
 <Tam ...>   <Quam>                             Tiom ...     kiom ...
 <Tantopëre ...> <Quantopëre ...>     Tiom ...        kiom ...
 <Tamdiu ...>        <Quamdiu ...>          Tiomdaŭre ... kiom ...
 
Ktp, ktp.
 
 
                                                     Diversaj vortoj:
 
 <Alii ...>    <Alii ...>    |
 <Altëri ...> <Altëri>    |        Iuj ...    aliaj ...
 <Unus ...>    <Alter ...>          Unu ...    alia ...
 <Pars ...>    <Pars...>             Iuj ...    aliaj ...
 <Partim ...> <Partim ...>       Parte ... parte ...
 <Alïter ...> <Alïter ...>           Iel ...    ali[manier]e ...
 <Utrum ...>   <An?...>    |
 <Ne ...>      <An?...>       |      Ĉu ...    aŭ ĉu?
 
Ktp, ktp.
=================
N.B.- Ofte okazas, ĉefe por la korelativoj, inversigoj.  Oni egale diras:
 
 <Tot fructus quot flores>,  tiom da fruktoj kiom da floroj.
 <Quot servi tot hostes>,      kiom da sklavoj, tiom da malamikoj.
=================
=================
I.P.- Pro la inklino de la latinlingvanoj por la antitezo, la dispartigitaj frazoj estas ĉe ili same multaj, kiel la frazoj kun subordigitaj propozicioj (propradire periodaj frazoj).
=================
 
 
 
2. Frazo kun subordigitaj propozicioj (propradire perioda frazo).
 
 Tri ĉefaj strukturoj estas ekzamenindaj:
 
 A. La ĉefa propozicio antaŭas la subordigitan propozicion (Ĉ,S.):
 <Non deterret sapientem mors ->
<quomînus in omne tempus reipublïcae suisque consülat.>
 
 B. La ĉefa propozicio sekvas la subordigitan propozicion (S,Ĉ.):
 <Quanquam excellebat Aristides> <abstinentia,>
<- tamen exsilio decem annorum multatus est.>
 
 C. La ĉefan propozicion enkadrigas du subordigitaj propozicioj (S.Ĉ.S.):
 <Si amicitia frui volümus ->
<virtuti opëra danda est>
<- sine qua amicitiam consequi non possümus.>
 
 La uzo instruos aliajn eblajn strukturojn, sed ĉiam submetitajn al tiu regulo, ke la ĉefa ideo esprimiĝas per la ĉefa propozicio kaj la akcesoraj ideoj per la subordigitaj propozicioj.
 
 
                                                  - RIMARKOJ.-
 
 I. Ligo inter la propozicioj.-
 
   En Latino oni preferas al la propozicioj, kiuj _sin sekvas_ la propoziciojn, _kiuj subordigas sin_, tiel markante la ligon inter la ideoj per la kiel eble plej strikta ligo inter la propozicioj.
 
 Ekzemplo de sinsekvo de propozicioj:
 
   "Sardanapalo estas venkita, li retiriĝis en sian palacon; tie li
aranĝigis ŝtiparon, ekfajrigis ĝin kaj liveris al la flamoj sin kaj siajn trezorojn."
 
 Ekzemplo de subordigo de propozicioj:
 
 "Sardanapalus victus in regiam se recepit, ubi estructa incensaque
pyra et se et divitias suas in incendium misit."
 
 "Sardanapalo venkite retiriĝis en sian palacon, kie per aranĝita kaj
fajrigita ŝtiparo li sin kaj siajn trezorojn liveris al la flamoj."
 
 II. Enkadrigo de la propozicioj.
 
- Interne de ĉefa propozicio, oni ofte enkadrigas la propozicion, kiu estas subordigita al ĝi.
 
 <Illam <quam conceperunt> mentem scio.>
 
 <Ariovistus respondit jus esse belli, <ut> qui vicissent, his quos
vicissent, quemadmodum vellent <imperarent>.>
 
=================
N.B.- Ĉiuj observoj de tiu ĉi kvina parto montras, kiel la latina frazo per la vortordo ekzakte reprezentas la logikan interligon kaj la relativan gravecon de la ideoj, kaj ili samtempe klarigas, kial la praktiko de la latina lingvo tiel gravas por la logika formado de la spiritoj.
=================
 
         <FINO.>
 
        <KONKLUDO>
 
 Finita estas do la studo de la gramatiko de la latina lingvo, "rigora lingvo de la faktoj kaj de la devoj", en kiu esprimiĝis tiom da "humaneco".
 
 La leginto nun devas scii latinan morfologion kaj sintakson, sed li havos ankoraŭ pli precizan komprenon pri la lingvo per lasta komparo kun
tri aliaj lingvoj: la helena, la franca kaj Esperanto.
 
 Tiu komparo kompreneble havos sian tutan sencon nur por tiuj, kiuj krom
Esperanto ankaŭ almenaŭ iom lernis la helenan kaj la francan.
 
 Ĉiuokaze, tiu komparo estas tro utila por esti neglektita. Tial tiu
konkludo finiĝos per tiu detala komparo.
 
=================
_Klariga noto._
 La komparo estas dividita laŭ temoj, dispartigitaj inter du ĉefaj partoj: morfologio kaj sintakso.
Ĉiu el tiuj partoj siavice estas subdividitaj en rubrikoj, sub kiuj la faktoj pri la kvar lingvoj: Latino, helena, franca, Esperanto, estas laŭvice prezentataj laŭ tiu ordo. En la latina parto estas donataj la numeroj de la koncernaj paragrafoj de tiu ĉi gramatiko.
 
La mallongigoj signifas:
 
A, analiza karaktero;
S, sinteza karaktero;
L, Latino;
H, helena lingvo;
F, franca lingvo;
E, Esperanto.
=================
 
 
                                                             MORFOLOGIO
                                                            Literoj kaj sonoj.
 
 _Akcento_.
 
L. (#3) Plialtigo de la voĉo. Du eblaj lokoj: antaŭlasta aŭ dua
antaŭ la lasta silabo.
H. Plialtigo de la voĉo. Tri eblaj lokoj: lasta, antaŭlasta aŭ dua
antaŭ la lasta silabo.
F. Insisto de la voĉo. Unu sola ebla kaj fiksa loko: la lasta <aŭdebla> silabo de <grupo de vortoj>.
E. Insisto aŭ plialtigo de la voĉoj, ŝanĝo de tono aŭ ĉia alia distingo de la akcentita disde la aliaj silaboj. Unu sola ebla loko: la antaŭlasta silabo de la vorto.
 
 _Vokaloj_.
 
L. (#3) Kvin vokaloj longaj aŭ mallongaj. Longaj estas pli oftaj.
H. Kvin vokaloj longaj aŭ mallongaj, skribitaj per sep literoj. Multaj kaj
oftaj diftongoj. La mallongaj vokaloj estas pli multaj.
F. Dekses vokaloj, inter kiuj kvar nazaj vokaloj, skribitaj diverse per simplaj literoj kun aŭ sen distingaj supersignoj kaj per kunmetaĵoj. Multaj malregulaĵoj.
E. Kvin teorie mezlongaj vokaloj kies longeco ne estas signifa por distingi vortojn.
 
 _Konsonantoj._
 
L. Oftaj.
H. Malpli oftaj ol la vokaloj.
F. Oftaj. Multaj malregulaĵoj.
E. Dudektri konsonantoj, inter kiuj ses distingiĝas en la skribo per
supersignoj.
 
 _Finaj literoj_.
 
L. Diversaj kaj tre multaj.
H. Vokaloj kaj nur tri konsonantoj (n, r, s).
F. Diversaj kaj tre multaj, ofte ne prononcataj.
E. La finaĵoj mem estas vortoj.
Kvin klasoj de finaĵoj:
(o, a, e, i, -) distingas la vortojn laŭ kategorioj, respektive:
 o - substantivoj,
 a - adjektivoj,
 j – pluralo,
 n – akuzativo,
 e - adverboj,
 i (as, is, os, us, u=  - verboj,
 - la aliaj vortoj ne havas distingajn finaĵojn (= ili havas finaĵon nulan), sed iliaj radikaj finaĵoj estas diversaj. Ĉiu el la dudek ok literoj de la alfabeto povas esti lasta litero de radiko.
 
        _Vortoj_.
 
 _Genro_.
 
L. (#7) Tri genroj, ne nepre koincidaj kun naturaj genroj:
vira, ina kaj neŭtra genroj.
Ĝenerale neniu morfologia fakto speciale markas la genron de substantivo, sed ĝin markas la akordo de aliaj vortoj (adjektivoj, pronomoj, ...).
H. Tri genroj, ne nepre koincidaj kun naturaj genroj: vira, ina kaj neŭtra genroj. Ĝenerale neniu morfologia fakto speciale markas la genron de substantivo, sed ĝin markas la akordo de aliaj vortoj (adjektivoj, pronomoj, ...).
F. Du genroj, ne nepre koincidaj kun naturaj genroj: vira, kaj ina
genroj. Ĝenerale neniu morfologia fakto speciale markas la genron de
substantivo, sed ĝin markas la akordo de aliaj vortoj (adjektivoj,
pronomoj, ...).
E. Neniu gramatika genro. La naturaj genroj estas tri: vira, ina kaj neŭtra. Viraj estas la nomoj de virseksaj homoj kaj personigitaj viraj estaĵoj. Inaj estas la nomoj de inseksaj homoj kaj personigitaj inaj estaĵoj. Ĉiuj aliaj nomoj principe estas neŭtraj. Krom la nomoj, nur la personaj pronomoj
ununombraj havas genron. La aliaj vortoj ne akordiĝas laŭ genro.
 
 _Nombro_.
 
L. (#6) Du nombroj: ununombro kaj plurnombro. Ĉiuj vortoj, kiuj rilatas al substantivo, principe akordiĝas kun ĝi laŭ nombro.
H. Tri nombroj: ununombro, dunombro (dualo) kaj plurnombro. Ĉiuj vortoj, kiuj rilatas al substantivo, principe akordiĝas kun ĝi laŭ nombro. La dualon plej ofte anstataŭas la plurnombro.
F. Du nombroj: ununombro kaj plurnombro. Ĉiuj vortoj, kiuj rilatas al substantivo, principe akordiĝas kun ĝi laŭ nombro.
E. Du nombroj: ununombro kaj plurnombro. Ĉiuj vortoj, kiuj rilatas al substantivo, principe akordiĝas kun ĝi laŭ nombro.
 
 _Kazoj_.
 
L. (#5) Ses kazoj (S). La sencon de la kazoj laŭbezone kompletigas prepozicioj.
H. Kvin kazoj (S). La sencon de la kazoj laŭbezone kompletigas prepozicioj.
F. Neniu kazo. La kazojn anstataŭas la vortordo kaj prepozicioj. (A).
La verbaj formoj ofte donas informojn pri la subjekto kaj pri la rekta komplemento kaj per tio donas flekseblecon al la frazordo.
E. Du kazoj (S): nominativo kaj akuzativo. La aliajn kazojn markas
prepozicioj (A).
 
   _Varipovaj vortoj_.
 
 _Artikolo_.
 
L. Neniu artikolo. Difinecon kaj nedifinecon montras kunteksto kaj
diversaj rimedoj.
H. Artikolo kun diversaj tre gravaj uzoj, notinde substantivigo de ajna vortgrupo.
F. Artikoloj difinaj, nedifinaj kaj partigaj. Necesaj interalie por montri la nombron.
E. Artikolo difina, senŝanĝa, nedeviga.
 
 _Substantivoj_.
 
L. (#8) Kvin deklinacioj.(S)
H. Tri deklinacioj (S).
F. Neniu deklinacio (A), sed vortordo kaj prepozicioj (A) kaj
kompleksaj procedoj por esprimi nombron kaj genron.
E. Unu deklinacio (S) kaj prepozicioj (A).
 
 _Adjektivoj_.
 
L. (#20-34) Du klasoj. Gradoj de komparo montrataj per finaĵoj (S).
H. Tri klasoj. Gradoj de komparo montrataj per finaĵoj (S).
F. Unu klaso. Gradoj de komparo montrataj per adverboj (A).
E. Unu klaso. Gradoj de komparo montrataj per adverboj (A).
 
 _Pronomoj_.
 
L. (#35-52bis) Ses specoj. La personaj pronomoj ne estas necesaj subjektoj en la konjugacio.
H. Ses specoj. El la kvar komparataj lingvoj, la helena posedas la plej
riĉajn (= kompleksajn) formojn. La personaj pronomoj ne estas necesaj
subjektoj en la konjugacio.
F. Ses specoj. La personaj pronomoj estas necesaj subjektoj en la konjugacio, kun specialaj formoj.
E. Ses specoj. La personaj pronomoj estas necesaj subjektoj en la konjugacio.
 
 _Verboj_.
L. (#53) Kvin modoj.
   (#54) Ses tempoj.
   (#60, 69) Kvar participoj (du aktivaj kaj du pasivaj).
(sistemo kompleta nur ĉe deponentaj verboj)
   (#55) Du voĉoj: aktiva kaj pasiva. La pasivon markas apartaj finaĵoj en la simplaj tempoj (S);
la pasivaj tempoj de la perfekto estas formataj per la estinteca pasiva participo (akordigita laŭ genro kaj nombro kun la subjekto) kaj konvena tempoformo de la helpverbo <esse> (esti) (A).
   (#57) Du nombroj.
   (#57) Kvar konjugacioj. Multaj malregulaĵoj.
H. Ses modoj (indikativo, subjunktivo, optativo, imperativo, participo, infinitivo)
   Sep tempoj.
   Kvar (?) participoj.
   Tri voĉoj: aktiva, mediala kaj pasiva, markitaj per finaĵoj en ĉiuj tempoj (S).
   Du konjugacioj. Multaj malregulaĵoj.
F. Ses modoj (indikativo, subjunktivo, kondicionalo, imperativo, participo, infinitivo)
   Ok tempoj.
   Du participoj (Unu estanteca aktiva, unu estinteca pasiva).
   Du voĉoj: aktiva kaj pasiva. La kunmetitaj tempoj de la aktivo kaj ĉiuj tempoj de la pasivo estas formitaj per la pasiva estinteca participo (akordigita aŭ ne laŭ striktaj reguloj jen kun la rekta objekto, jen kun la subjekto) kun helpverbo "avoir" (havi) aŭ "être" (esti); tiu ĉi mem havas tempojn formitajn per la helpverbo "avoir" (ekzemple: <il a été vu>, <li estas vidita>). (A).
   Tri konjugacioj. Multegaj malregulaĵoj.
E. Kvin modoj (indikativo, kondicionalo, volitivo, participo, infinitivo).
   Tri simplaj tempoj.
   Ses participoj (tri tempoj, du voĉoj).
   Du voĉoj: aktiva kaj pasiva.
Ĉiuj tempoj de la pasivo estas formitaj per la pasiva participo
(akordigita laŭ nombro kaj kazo -nominativo- kun la subjekto) kaj la
helpverbo "esti".
   Iuj gramatikistoj aldonas du voĉojn: medialo kaj faktitivo,
respondantaj respektive al la verbaj sufiksoj "-iĝ-" kaj "-ig-". Ambaŭ tiuj voĉoj sekvas regule la aktivan konjugacion. La faktitivaj verboj ankaŭ havas pasivon.
   Unu sola konjugacio. Neniu malregula verbo.
 
 _Senŝanĝaj vortoj_.
 
 _Adverboj_.
 
L. (#89) Kvanto: ŝanĝeblaj formoj.
   (#92) Neo: du adverboj, <non> kaj <ne>.
   (#93) Limigita uzo de <ne>;
   (#95) Loko: ĝenerale antaŭe.
H. Kvanto: ŝanĝeblaj formoj.
     Neo: du adverboj, <u> kaj <me>.
     Loko: ĝenerale antaŭe.
F. Kvanto: senŝanĝaj formoj.
     Neo: unu adverba esprimo,
          <ne ... pas>.
     Loko: ĝenerale kadre.
      (ekzemple:   "elle <ne> viendra <pas>", ŝi ne venos).
      ofte interplektita kun helpverbo kaj pronomoj.
      (ekzemple: "elle ne nous a pas répondu", ŝi ne respondis al ni
(elle      = ŝi
 ne pas    = ne
 nous      = al ni
 a répondu = respondis)
E. Kvanto: senŝanĝaj kunmeteblaj vortoj.
 Neo: unu adverbo, <ne>.
     Loko: ĉiam antaŭ la neata vorto.
 
 _Prepozicioj_.
L. (#96) Duaranga rolo post la kazoj
(S   (#97, 98) Uzataj kun du kazoj   (akuzativo, ablativo).
   (#100) "causa" kaj "gratia" estas prepozicie uzataj kun la genitivo.
H. Duaranga rolo post la kazoj (S).
    Uzataj kun tri kazoj
    (akuzativo, genitivo, dativo).
F. Tre grava rolo kune kun la vortordo (A).
E. Tre grava rolo.
   Postulas la nominativon.
La akuzativo rolas kiel prepozicio kun propra senco.
La akuzativo post prepozicio ne dependas de la prepozicio sed de la senco (direkto).
 
 _Konjunkcioj_.
 
L. (#103) Du specoj.
   (#106) Oftaj ligoj.
H. Du specoj.
     Konstantaj ligoj, ĉefe per partikloj.
 Multaj frazostrukturaj partikloj.
F. Du specoj. Ligoj tendencas reduktiĝi.
E. Du specoj.
     Ligoj abundaj aŭ limigitaj laŭ persona stilo de la uzanto.
 
   _Familioj de vortoj_.
 
 _Kunmetitaj vortoj_.
 
L. (#110) Simplaj, malofte kunigitaj vortoj. Ĉiuj uzeblaj kunmetaĵoj
estas fiksitaj de la uzo kaj do nepre troveblaj en vortaro.
   (#112) Ne tre multaj prefiksoj.
H. Simplaj, ofte kunigitaj vortoj.
Ĉiuj uzeblaj kunmetaĵoj estas fiksitaj de la uzo kaj do nepre troveblaj en vortaro.
     Tre multaj prefiksoj.
F. Simplaj, facile kunigitaj vortoj, ofte pruntitaj el la helena. Ĉiuj uzeblaj kunmetaĵoj estas fiksitaj de la uzo kaj do nepre troveblaj en vortaro.
     Multaj prefiksoj.
E. Oportune estas konsideri, ke ĉiu vorto estas kunmetita, konsistanta almenaŭ el unu radiko kaj unu signifa finaĵo, kiu markas almenaŭ la gramatikan kategorion de la vorto
(o = substantivo,
a = adjektivo,
e = adverbo,
 i = verbo en infinitivo,
nenio = aliaj vortoj). Vortoj uzeblaj sen finaĵo havas do finaĵon nulan (pronomoj, nombroj, prepozicioj, konjunkcioj, kelkaj adverboj, interjekcioj).
 Troveblaj aŭ ne en vortaro, ĉiuj regule formitaj kaj senchavaj kunmetaĵoj estas libere uzeblaj.
     Fundamentaj finaĵoj, prefiksoj kaj sufiksoj mem estas vortoj.
 
_Derivaĵoj_.
 
L. (#112) Ne tre multaj sufiksoj.
H. Tre multaj sufiksoj.
F. Multaj sufiksoj.
E. Nenia propra derivado. Multaj ("fremdaj") derivaĵoj estas
pruntitaj el la internacia vorttrezoro sen alia ŝanĝo krom
ortografia kaj fonetika adapto.
 
 
                                                                   SINTAKSO
 
   Simpla propozicio.
 
 _Akordo_.
 
L. (#113) Laŭ la logiko, la najbareco kaj la senco.
H. Laŭ la logiko, la najbareco kaj la senco.
F. Laŭ la logiko sed foje laŭ najbareco aŭ senco.
E. Laŭ la logiko aŭ la senco.
 
 _Subjekto_.
 
L. (#119) Indikata per la kazo (S).
H. Indikata per la kazo (S).
F. Indikata per la loko (A).
E. Indikata per la kazo (S).
                 
 _Komplemento_.
 
L. (#120) Indikata per unu el la kvar kazoj (S). Multaj eblaj konfuzoj.
H. Indikata per unu el la tri kazoj (S). Multaj eblaj konfuzoj.
F. Rekta (loko) - au indikata per prepozicio (A)
E. Indikata per la akuzativo (S), per prepozicio (A) aŭ per
prepozicio kun akuzativo (S).
 
 
                                               _Kompleksa frazo_.
 
 _Akordo_.
 
L. (#168) Laŭ la logiko.
H. Laŭ la logiko. Laŭ najbareco (altiro de la rilata vorto).
F. Laŭ la logiko.
E. Laŭ la logiko.
 
 _Subjekto_.
 
L. (#177) Tri specoj de subordigitaj propozicioj povas funkcii kiel
komplemento de la ĉefa propozicio:
_infinitiva_, _subjunktiva_ kaj _nerekte demanda_.
H. La tri specoj de subordigitaj propozicioj.
F. Du specoj de subordigitaj propozicioj povas funkcii kiel subjekto de la ĉefa propozicio: <rilataj> kaj <kompletigaj>.
E. La tri specoj de subordigitaj propozicioj.
                 
 _Komplemento_:
 
 1-e rilataj propozicioj.
 
L. (#174) Du modoj (Indikativo kaj subjunktivo).
H. Tri modoj (Indikativo, subjunktivo kaj optativo).
F. Tri modoj (Indikativo, subjunktivo kaj kondicionalo).
E. Tri modoj (Indikativo, volitivo kaj kondiĉa modo). La modoj kaj tempoj nur dependas de la senco kaj estas tiaj samaj en la subordigita propozicio, kiaj ili estus se tiu ĉi estus ĉefa sendependa propozicio.
                 
2-e komplementaj propozicioj.>
 
L. (#178, 179) Infinitivaj propozicioj ofte uzataj.
   (#180) Ofta uzo de komplementaj propozicioj enkondukataj per <ut>, <ne>, ktp.
   (#184) Sistema dependeco de la demandaj propozicioj.
H. La infinitivo estas pli ofte uzata ol la infinitivaj propozicioj.
     Ofta uzo de komplementaj propozicioj enkondukataj per <hoti> aŭ <hos>.
     Absoluta sendependeco de la demandaj propozicioj.
F. Limigita uzo de la infinitivaj propozicioj.
     Tre ofta uzo de komplementaj propozicioj komencitaj per <que>.
     Sendependeco de la demandaj propozicioj.
E. Limigita uzo de la infinitivo kaj de la infinitivaj propozicioj.
     Ofta uzo de komplementaj propozicioj enkondukataj per <ke> aŭ <tio, ke>.
     Absoluta sendependeco de la demandaj propozicioj.
 
  3-e cirkonstancaj propozicioj.
 
L. (#189) Rigoreco de la reguloj, (#101) ne anstataŭigeblaj per
prepozicio sekvata de la infinitivo.
H. Rigoreco de la reguloj, anstataŭigeblaj per prepozicio sekvata de la infinitivo (kun difina neŭtra artikolo).
F. Rigoreco de la reguloj, ofte anstataŭigataj per prepozicio sekvata de la infinitivo.
E. Subordigitaj propozicioj konstruitaj kiel ĉefpropozicioj.
Limigita uzo de la infinitivo, ofte anstataŭigata per verba nomo aŭ de alia propozicio.
 
                 
 Participo ekvivalenta al subordigitaj propozicioj.
 
L. (#201) <Ofta> uzo de participa propozicio ekvivalenta al la tri specoj de subordigitaj propozicioj.
   (#201) Participa propozicio en la absoluta ablativo.
   (#164) Absoluta ablativo sen participo.
H. <Ekstreme ofta> uzo de participa propozicio ekvivalenta al la tri
subordigitaj propozicioj.
     Participa propozicio en la absoluta genitivo aŭ akuzativo.
F. <Relative ofta> uzo de participa propozicio ekvivalenta al la tri
subordigitaj propozicioj.
     Participa propozicio absoluta.
E <Ekstreme ofta> uzo de participa propozicio ekvivalenta al la tri
subordigitaj propozicioj. Participa propozicio kun adverba participo, kies subjekto estas la subjekto de la ĉefpropozicio.
 Nek absoluta ablativo, nek absoluta participo anstataŭ subordigita
propozicio.
 
 _Ago de la ĉefaj sur la subordigitaj propozicioj_.
 
L. (#203-204) Harmoniigo de la tempoj de la subjunktivo.
   (#205) Moda altiro fare de la subjunktivo.
   (#204) Precizeco de la tempoj.
H. Harmoniigo per la optativo.
     Moda altiro fare de la optativo kaj de la nereala modoj.
     Precizeco de la tempoj.
F. Harmoniigo per la kondicionalo.
     Nenia moda altiro.
     Malpli rigora precizeco de la tempoj.
E. Nenia harmoniigo: tempoj kaj modoj laŭ senco kiel en ĉefpropozicioj.
Nenia moda altiro.
 
 _Frazokonstruo_.
 
_Ordo_.
 
L. (#207-208) Sinteza.
   (#208) Ordo malofte analiza.
   (#208) Multaj simetriaj konstruoj.
H. Ofte sinteza.
     Ordo foje analiza
     Tre multaj simetriaj konstruoj.
F. Analiza.
     Relative oftaj inversigoj.
     Kelkaj simetriaj konstruoj.
E. Plej ofte analiza.
     Ordo de vortoj laŭ ordo de ideoj.
     Multaj eblecoj de nedevigaj simetriaj konstruoj.
 
        _Aldonaĵo_.
 
 _Dialektoj._
L. Neniu literatura dialekto.
H. Kvar literaturaj dialektoj.
F. Neniu literatura dialekto.
E. Neniu ebleco de literatura dialekto.
     Multaj diversaj stilniveloj.
 
 
_Specifaj apartaĵoj de Latino_
 
- Pleneco de la sonoj.
- Plimulteco de longaj silaboj.
- Relativa simpleco en la konjugacio de la verbaj formoj (kompare al H
kaj F).
- Vortaro ne tre riĉa je kunmetitaj vortoj kaj abstraktaj vortoj.
- Rigoreco de la sintaksaj reguloj.
- Prefero por periodaj esprimoj.
- Inklino al logiko kaj simpleco.
- "Komanda koncizo".