09,1 LATINA GRAMATIKO
Simpla kaj kompleta
(Daŭrigo)
 
 
 
        KVARA PARTO
    LA KOMPLEKSA FRAZO
    ------------------
165. La frazo estas kompleksa, kiam la subjekto aŭ la komplementoj ne estas <vortoj> en diversaj <kazoj>, sed <propozicioj> en diversaj <modoj>.
 
================
I.P.- Por pli bone sentigi la rilaton inter la kazoj en la simpla propozicio kaj la diversaj formoj de subordigitaj propozicioj en la kompleksa frazo, la sekvota plano estos la sama en la kvara, kiel en la tria parto.
================
 
 Ekzemplo de simpla propozicio: <Cicëro dixit sententiam>,
 Cicerono (diris = ) donis [sian] opinion.
 
   La komplemento, anstataŭ nomo en la akuzativo, <sententiam>, povas esti propozicio en la subjunktivo:
 <Cicëro dixit quid sentiret>,    Cicerono diris, kion li pensas. (#184)
 
   <Quid sentiret> estas propozicio subordigita al <Cicëro dixit>, ĉefa
propozicio.
 
 166. Ekzistas tri specoj de subordigitaj propozicioj:
 
 <rilataj>,
 <kompletigaj> kaj
 <cirkonstancaj>.
 
 1. La <rilataj> propozicioj, tiel nomataj ĉar ili komenciĝas per <rilata> pronomo, respondas al la komplementoj de nomoj (kaj ankaŭ al la aliaj determinoj de la nomo, kiel epitetoj, apozicioj, ktp.):
 
 <Liber Petri> (<vorto> komplemento de nomo).
 
 <Liber, qui Petri est> (<propozicio> komplemento de nomo).
 
2. La propozicioj <kompletigaj>, tiel nomataj, ĉar ili estas necesaj por <kompletigi> la sencon de la ĉefpropozicio, respondas al la komplementoj de verboj:
 
 <Studeo virtuti> (<vorto> komplemento de verbo).
 
 <Studeo placere bonis>      (mi fervoras...)
 (<propozicio> komplemento de verbo.)
 
 3. La <cirkonstancaj> propozicioj, tiel nomataj, ĉar ili respondas al la <cirkonstancaj> komplementoj:
 
 <Veniet hora tertia> (<vortoj> cirkonstancaj   komplementoj).
 
 <Veniet cum potërit> (<propozicio> cirkonstanca komplemento).
 
167. Tiuj tri specoj de subordigitaj propozicioj servas kiel komplementoj, sed ili ankaŭ, <kvankam malpli> <ofte>, servas kiel subjektoj.
 
   Oni do en tiu kvara parto ankaŭ studos:
 <La sintakson de la subjekto>,
 <La sintakson de la komplemento>
kaj, antaŭe, kelkajn regulojn specialajn de la kompleksa frazo, pri
   <La sintakso de akordigo>.
 
 
                                              SINTAKSO DE AKORDIGO.
 
================
I.P.- Kiam nomon, esprimitan en unu frazo, anstataŭas pronomoj (li, ŝi, ĝi...) en najbaraj frazoj, necesas transporti en tiujn frazojn la aplikon de la reguloj pri la akordo:
 
 <Templum vidi. Pulchrum illud est>. Mi vidis la templon. Ĝi estas bela.
================
 
 1. Rilataj propozicioj.
      <Litterae, quas scripsisti, mihi fuerunt jucundissïmae.>
 
 168. La rilata pronomo akordiĝas laŭ <genro> kaj <nombro> kun sia
reprezentata vorto, sed ĝi staras en la <kazo> postulata de ĝia rolo en
la propozicio, kiun ĝi enkondukas:
 
   <Litterae, quas scripsisti, mihi fuerunt jucundissïmae>,
   la letero(j), kiu(j)n vi skribis, estis al mi tre agrabla(j).
 
================
N.B.- La pronomoj <is>, <ille>, ktp, reprezentataj de la rilata pronomo, ofte <ne estas esprimitaj>. Tio okazas ĉefe kiam ili devus esti, kiel reprezentataj vortoj, en la sama kazo, en kiu staras la rilata pronomo:
 
   Anstataŭ <is qui facit>, oni renkontas <qui facit>, <tiu, kiu> <faras>.
 
   Anstataŭ <da ei cui studeo>, oni renkontas   <da cui studeo>,
   <donu al tiu, pri kiu mi> <interesiĝas>.
==========
N.B.- Tiaj elipsoj ne estas imitindaj en Esperanto, ĉar ili ne favoras klarecon kaj eĉ povas produkti absurdajn frazojn.
Ekzemple, *"donu al kiu mi interesiĝas"* kaj *"donu pri kiu mi interesiĝas"* lasas la verbon "donu" sen komplemento, kaj ambaŭ propoziciojn sen ligo inter ili. Ĝusta estas: "donu al tiu, pri kiu mi interesiĝas".
===========
 
     2. Kompletigaj propozicioj en la infinitivo.
 
                 <Homerus dicïtur caecus fuisse.>
                <Dicunt Homerum caecum fuisse.>
                 (Oni diras, ke Homero estis blinda.)
 
 169. En la kompletiga infinitiva propozicio,
 
   Kiam la infinitivo ne havas propran subjekton, la predikativo akordiĝas kun la subjekto, kiu ĉiam staras en la nominativo, de la ĉefa verbo:
 
 <Homerus dicïtur caecus fuisse>,
 (laŭvorte: Homero estas dirata esti estinta blinda.)
 
 <Dicunt Homerum caecum fuisse>,
 (laŭvorte: (Ili = ) Oni diras Homeron esti estinta blinda.)
 
   La traduko en ambaŭ kazoj estas: <Oni diras, ke Homero estis blinda>, aŭ eĉ pli bone: <Homero laŭdire estis blinda.>
 
                   <Turpe est mentiri.>
 
170. Kiam la infinitivo aŭ la infinitiva propozicio estas la subjekto de verbo, la predikativa adjektivo estas en la neŭtro (en Esperanto ĝi ricevas la finaĵon de la adjektivo aŭ, prefere, de la adverbo):
 
 <Turpe est mentiri>,
     hontinde estas mensogi.
 
 <Virum bonum esse utile est>,
     esti bonulo estas utile.
 
================
I.P. Konfuzo estas evitinda inter:
<hontinde estas mensogi> (<turpe est> <mentiri>) kaj <la tempo legi>
(<tempus legendi>).
================
 
 
                                          SINTAKSO DE LA SUBJEKTO.
                            (Subordigitaj propozicioj uzataj kiel subjektoj)
 
171. <Ĝenerala principo>: Oni renkontas, servantajn kiel subjekto,
           jen <rilatajn> propoziciojn,
           jen <kompletigajn> propoziciojn,
           jen foje <cirkonstancajn> propoziciojn.
 
                                                   <EKZEMPLOJ.>
 
 1. Rilataj propozicioj uzataj kiel subjektoj:
 <Quisquis laborat beatus sit>,
    kiu laboras, tiu estu feliĉa.
 
 2. Kompletigaj propozicioj uzataj kiel subjektoj:
 
a) al nepersonaj verboj aŭ esprimoj:
 
 <Decorum est pro patria mori>,
    glore estas morti pro la patrio.
 
 <Saepe fit ut erremus>,
    ofte okazas (laŭvorte: fariĝas), ke ni eraras.
 
b) al kiu ajn verbo:
 
 <Multum ei detraxit quod alienae erat civitatis>,
 multe al li malutilis, ke li havis fremdan civitanecon.
 
 3. Cirkonstancaj propozicioj uzataj kiel subjektoj (multe pli malofta fakto):
 
 <Me juvat si bene agis>,
 (laŭvorte: min plezurigas, = mi plezuras, se vi bone kondutas)
 = mi plezuras, ke vi bone kondutas;
 = mi plezuras vian bonan konduton.
 
 
                              SINTAKSO DE LA KOMPLEMENTO.
         Ĝeneralaj rimarkoj pri la uzo de la indikativo kaj de la subjunktivo.
 
 172. GRAMATIKA RIMARKO. - La <konjunkcioj> per si mem ne regas la
indikativon aŭ la subjunktivon; sed la <senco> de la frazo postulas unu aŭ la alian el ili.
 
 Oni uzas la indikativon por esprimi <faktan realecon>; la subjunktivon, por esprimi <mensan sintenon pri faktoj> (<deziro, dubo, hipotezo, volo, ktp>).
 
 173. HISTORIA RIMARKO. - En la latina lingvo, la uzo de la subjunktivo pli kaj pli disvolviĝis. Ĝi eĉ en multaj okazoj alprenis la lokon de la indikativo.
 
 
                           1a Serio: <RILATAJ PROPOZICIOJ>
                (Propozicioj uzataj kiel komplementoj de nomo.)
 
 174. Ĝenerala principo: La <rilataj> propozicioj estas en la indikativo;
- sed ili estas en la subjunktivo, se ili anstataŭas <cirkonstancajn> propoziciojn.
 
                       A.- <Rilataj propozicioj en la indikativo.>
                               <Est mihi liber, qui utilis est.>
 
 175. La rilata propozicio, kiu simple aldonas <komplementon> (aŭ
<determinon>) al nomo aŭ pronomo de la ĉefpropozicio, estas en la <indikativo>:
 
 <Est mihi liber, qui utilis est.> mi havas libron, kiu estas utila.
 
   En tiu okazo, la rilata pronomo <qui> samsignifas kiel <et ille>: <Mi havas libron, kaj ĝi estas utila.>
 
                     B.- <Rilataj propozicioj en la subjunktivo.>
 
 176.- La rilata propozicio, kiu aldonas al la ĉefa propozicio cirkonstancon de <celo>, <kaŭzo>, <koncedo>, <konsekvenco>, ktp, estas en la subjunktivo:
 
                        <Misit legatos qui pacem petërent>
 
 1. CELO. - Foje <qui>, sekvata de la subjunktivo, samsignifas kiel <ut ille> (kun subjunktivo), <por ke li>:
 
 <Misit legatos qui (= ut illi) pacem petërent>,
     li sendis deputitojn, por ke ili petu la pacon
 = li sendis deputitojn por peti la pacon.
 
================
I.P.- Laŭ la kazoj, <qui> povas ankaŭ samsignifi kiel <ut ego>, <ut tu>, <ut nos>, ktp; <cujus>, samsignifi kiel <ut mei>, <ut tui>, <ut illius>, ktp.
Ekzemple: <Non is sum qui faciam> ...
en kiu <qui> = <ut ego>, <mi ne> <estas tia>, <ke mi farus...>,
<mi ne estas tiu homo, kiu faros...>.
================
 
                     <O fortunate adulescens, qui tuae virtutis Homerum
                                         praeconem invenëris.>
 
 2. KAŬZO.- Foje <qui> (ofte <quippe qui>, <utpöte qui>, <ut qui>) sekvata de la subjunktivo, samsignifas kiel <cum ille>, <cum tu> (kun subjunktivo),
<ĉar li> (aŭ <vi>, ktp), <tial ke li>, <pro tio ke li>, ktp:
 
 <O fortunate adulescens, qui (cum tu) tuae virtutis Homerum praeconem
invenëris>,
 feliĉa junulo, ĉar vi trovis Homeron kiel prikantanton pri via
valoro.
 (feliĉa junulo, ĉar vi trovis Homeron por kanti pri via valoro.
 
 
                          <Miserrïmo exercitui lŭuriem objiciebant>,
                                 <cui semper omnia defuissent.>
 
   3. KONCEDO. - Foje <qui>, sekvata de la subjunktivo, samsignifas kiel <cum ille> (kun subjunktivo), <kvankam li>, ktp:
 
 <Miserrïmo exercitui lŭuriem objiciebant, cui (= cum illi) semper omnia> defuissent>, Ili riproĉis komfortemon al tiu mizerega armeo, al kiu tamen (= kvankam al ĝi) ĉiam ĉio mankis.
 
 
                   <Nemo tam pavïdus debet esse, qui mortem metuat.>
                                    <Is est quem omnes admirentur.>
                                          <Dignus est qui impëret.>
                                               <Sunt qui putent.>
 
 4. KONSEKVENCO.- Tre ofte <qui>, sekvata de la subjunktivo, samsignifas kiel <ut ille> aŭ <ita ... ut ille>, tiel ... ke li, tiagrade ... ke li:
 
 <Nemo tam pavïdus debet esse, qui (= ut ille) mortem metuat>,
 neniu devas esti tiagrade timema, ke li timas la morton.
 
 <Is est quem (= ut eum) omnes admirentur>,
 li estas tia, ke ĉiuj admiras lin.
 
================
I.P.- Oni ankaŭ trovas en tiu kazo <is est ut eum omnes admirentur>;
sed ne ĉiam <qui> kaj <ut ille> estas anstataŭigeblaj unu per la alia.
================
 
 <Dignus est qui (ut ille) impëret>, li indas komandi.
 
 <Sunt qui (= tales ut illi) putent>  estas iuj, kiuj pensas = iuj pensas.
 
                                 2a Serio: <KOMPLETIGAJ PROPOZICIOJ>
                         (Propozicioj funkciantaj kiel komplementoj de verbo.)
 
177. Ĝenerala principo: ekzistas tri ĉefaj specoj de <kompletigaj> <propozicioj>:
 
 1. LA INFINITIVA PROPOZICIO, komplemento de verboj esprimantaj
<opinion>;
 
 2. LA SUBJUNKTIVA PROPOZICIO (kun antaŭa <ut>, <ne>, <quin>,
<quomïnus>), komplemento de verboj esprimantaj <volon>;
 
 3. LA SUBJUNKTIVA PROPOZICIO (kun antaŭa demanda vorto), komplemento de verboj esprimantaj <demandon> kaj aliaj (nerekta demanda propozicio).
 
================
N.B.- Oni ankaŭ trovas kelkajn kompletigajn propoziciojn, komencatajn per <quod>, <tiu fakto, ke> (kun la indikativo):
 <Adde quod aegrotat>, aldonu tion, ke li estas malsana.
================
 
                                                     GRAVA RIMARKO.
                                                       <Vincere scis.>
 
   178 En Latino kiel en Esperanto, multaj verboj (povi, voli, devi, scii, ktp) havas kiel komplementon infinitivon sen subjekto:
 <Vincëre scis, Hannibal>, <victoria uti nescis>,
 vi scias venki, Hanibalo,  sed la venkon vi ne scias profiti.
 
================
I.P. - Ne konfuzindaj estas <infinitivo> (#178) kaj <infinitiva propozicio> (#179).
================
 
                                          A.- <Infinitiva propozicio>
                                      <CREDO DEUM ESSE SANCTUM>
 
 179. Ĉiuj verboj esprimantaj <opinion> (<pensi>, <kredi>, <scii>, <senti>, <diri>, <esperi>, ktp) povas havi kiel komplementon infinitivan propozicion kun subjekto en la akuzativo:
 
 <Credo Deum esse sanctum> (laŭvorte:  mi kredas Dion [esti] sankta),
 mi kredas, ke Dio estas sankta.
 <Credïdit illam esse mortuam> (laŭvorte: li kredis ŝin [esti] mortinta)
 li kredis, ke ŝi estas mortinta.
 
 La subjekton de la infinitivo oni ĉiam esprimas, eĉ se ĝi estas
identa al tiu de la ĉefa verbo:
 
 <Credit se (#42) esse beatum>, (laŭvorte: li pensas sin [esti] feliĉa),
 li pensas esti feliĉa, li pensas, ke li estas feliĉa.
 
================
N.B. - Laŭ tio, se la ago esprimata de la infinitivo estas, rilate al la ago de la ĉefa verbo:
 
<samtempa>: <Mi pensis, ke vi legas>,
 
 oni havas la infinitivon estantan:   <Credebam te legëre.>
 
<estinta>: <Mi pensis, ke vi antaŭe legis>
 
 oni havas la infinitivon estintan:   <Credebam te legisse.>
 
<estontan>: <Mi pensis, ke vi legos>
 
 oni havas la infinitivon estontan:   <Credebam te lecturum esse.>
 
 
                                 B.- <Subjunktiva propozicio>
               (kun antaŭa <ut>, <ne>, <quin>, <quomïnus>)
 
 180. <Ĝenerala principo>: La verboj, kies signifo estas <peni>, <konsili>, <ordoni>, ktp havas kiel komplementon subjunktivan propozicion, kun antaŭa <ut> se ĝi estas jesa, aŭ <ne> se ĝi estas nea:
 
   <Suadeo tibi ut legas>,   mi konsilas al vi, ke vi legu
 = mi konsilas al vi legi.
 
   <Suadeo tibi ne legas>, mi konsilas al vi, ke vi ne legu
 = mi konsilas al vi ne legi.
 
   <Cave ne cadas>, gardu vin, ke vi ne falu
 = gardu vin por ne fali.
 
<Escepto>. - <Jubeo>, <mi ordonas>, havas kiel komplementon infinitivan propozicion (kaj same <conor>, mi strebas; <cogo>, mi trudas; <sino>, mi lasas, mi permesas; <patior>, mi suferas; <veto>, mi kontraŭas; <prohibeo>, mi malhelpas:
 
 <Asïnum jubet vocem premere>,
 Al la azeno li ordonas mallaŭtigi (= ke ĝi mallaŭtigu) la voĉon.
 
 182. La verboj, kies signifo estas <timi> havas kiel komplementon
subjunktivan propozicion, - kun antaŭa <ne> se oni timas, ke la timaĵo okazos aŭ <ne non> (aŭ <ut>) se oni timas, ke la timaĵo ne okazos:
 
 <Timeo ne veniat>,   mi timas, ke li venos.
 
 <Timeo _ne non_ (aŭ _ut_) veniat>,   mi timas, ke li ne venos.
 
 
                               Impedio ne proficiscatur.
                          Non impedio quin proficiscatur.
 
 183. La verboj, kies signifo estas <malhelpi> havas kiel komplementon
subjunktivan propozicion, - kun antaŭa <ne> se la ĉefa propozicio estas jesa, aŭ <quin> aŭ <quomïnus> se la ĉefa propozicio estas nea aŭ
demanda:
 
 <Impedio ne frater proficiscatur>,
 mi malhelpas, ke mia frato foriru
= mi malhelpas mian fraton foriri.
 
  <Non impedio quin (= quomïnus) frater proficiscatur>
 mi ne malhelpas, ke mia frato foriru
 = mi ne malhelpas mian fraton foriri.
 
<Quis impëdit quin (= quomïnus) frater proficiscatur?>
kiu malhelpas, ke mia frato foriru?
 = kiu malhelpas mian fraton foriri?
 
<Escepto.> - <Veto>, mi malpermesas;<prohibeo>, mi malhelpas, havas kiel
komplementon infinitivan propozicion:
 
   <Eum vetuit pedem referre> li malpermesis al li, ke li malantaŭeniru.
 
                         C.- <Nerekta demanda propozicio>
                                   <QUAERO QUIS VENËRIT>
                                          <Dices quid agat>.
 
 184. Kiam demando, anstataŭ tio, ke ĝi estas adresita <rekte> al la respondonta persono en sendependa propozicio,
 
 <Kiu venis?>      <Quis venit?>
 <Kion li faras?> <Quid agit?>
 
ne estas adresata al tiu persono sed raportata en subordigata propozicio,
ofte ne atendigante respondon,
 
 <Mi demandas, kiu venis.>
 <Vi diros, kion li faras.>
 <Vi vidas, kiom mi amas vin.>
 
oni nomas ĝin <nerekta>, kaj ĝi staras en la <subjunktivo>:
 <Quaero <quis> venërit>,
 <Dices <quid> agat>,
 <Vides <quantum te amem>>.
 
================
N.B.- 1. La nerekta demando povas esti, kiel la rekta demando, simpla aŭ duobla (#94), kaj en ambaŭ okazoj, ĝi ĉiam komenciĝas per la samaj demandaj vortoj, pronomoj aŭadverboj: <quis>, <quid>, <cur>, <-ne>, <num>, <nonne>, <utrum>, ktp.
 
 2. <Nescio qui>, <nescio quomodo>, uzataj en la senco <aliquis>, <aliquo> <modo>, ne enkondukas nerektan demandon kaj tiam ilin sekvas indikativo:
             <Nescio quem vidi>,   mi ne scias, kiun mi vidis.
================
 
================
I.P.- 1. En la nerekta demando, la verbo de la ĉefpropozicio ofte ne
esprimas la ideon de demando: <Nescio quando venturus sit>,
<mi ne scias, kiam li venos>. Tial en tiuj okazoj, estas pli malfacile
rekoni la ekziston de nerekta <demando>, kaj tio kaŭzas multajn
kontraŭsencojn kaj gramatikajn erarojn pri tiu regulo.
 
2. Notinde estas, ke en Esperanto, kontraŭe al Latino (sed kiel en la
helena), la nerektan demandon oni konstruas kiel la rektan demandon,
kun la verbo en la sama tempo kaj modo:
 (rekta demando):    Mi demandas: ”kiu venis?”
 (nerekta demando): Mi demandas, kiu venis.
================
 
 
                                                           <Duoblaj konstruoj>.
 
 185. <Ĝenerala principo>: Multaj verboj havas kiel komplementon, jen unu, jen alian el la tri specoj de kompletigaj propozicioj. Oni lernas per la praktiko tiujn ŝanĝojn de konstruo, kun la oftaj respondaj ŝanĝoj de sencoj.
 
 
                                                          <Dic illi me advenisse.>
                                                             <Dic illi ut veniat.>
                                                           <Dic illi quis venërit.>
 
 186. Multaj verboj, kiuj enkondukas <opinion>, kiel <dico>, <scribo>, <moneo>, ktp, akceptas kiel komplementon la tri specojn de kompletigaj propozicioj, laŭ tio, se ili <asertas>, <ordonas>, aŭ (nerekte) <demandas>:
 
 1. <Dic illi me advenisse>, diru al li, ke mi alvenis.
 2. <Dic illi ut veniat>, diru, ke li venu.
 3. <Dic illi quis venëris> diru al li, kiu venis.
 
 
                                                        <Dubito proficisci.>
                                                   <Non dubito quin valeat.>
                                                       <Dubito num valeat.>
 
 187. La verbon <dubïto>,
      kiam ĝia signifo estas <heziti>, sekvas la infinitivo;
      kiam ĝia signifo estas <dubi>,
                                 ĝin sekvas nerekta demanda propozicio, se la                               
                                       ĉefpropozicio estas aserta,
-         sekvas <quin> kun la subjunktivo, se la                  
                                        ĉefpropozicio estas nea aŭ demanda:
 
 <Dubito <proficisci>,   mi hezitas foriri.
 <Dubito num valeat>,    mi dubas, ĉu li bone fartas.
 <Non dubito quin valeat>,   mi ne dubas (= mi estas certa), ke li bone fartas.
 
================
N.B.- <Dubito an>, <nescio an>, <haud scio an>, <incertum an> havas
jesan sencon kaj havas la signifon <eble>:
 
 <<Nescio an> dormiat>, mi supozas, ke li dormas (= li eble dormas.)
================
I.P. Ofta kontraŭsenco estas doni al tiuj esprimoj nean sencon, kaj traduki <nescio an> per<mi ne scias, ĉu > anstataŭ <mi ne scias, ĉu ne>.
================
 
 
                                                     <Gaudeo te valere.>
                                                    <Gaudeo quod vales.>
                                                   <Gaudeo quod valeas.>
 
 188. La verbojn, kiuj esprimas <senton> (<ĝoji>, <malĝoji>, <laŭdi>, <mallaŭdi>, <penti>, ktp), sekvas jen infinitiva propozicio, jen <quod> kun la indikativo, jen <quod> kun la subjunktivo (#193):
 
 <Gaudeo te valere>,   mi ĝojas, ke vi bone fartas.
 <Gaudeo quod vales>,   mi ĝojas, ĉar vi bone fartas.
 <Gaudeo quod valeas>, mi ĝojas pro la penso, ke vi bone fartas.
 
 
                                 3a Serio:   <CIRKONSTANCAJ PROPOZICIOJ>
                       (Propozicioj funkciantaj kiel cirkonstancaj   komplementoj.)
 
 189. <Ĝenerala principo>: la subordigitajn <cirkonstancajn> propoziciojn enkondukas konjunkcioj. Tiujn ĉi sekvas jen la indikativo, jen la subjunktivo.
 
 Kiam la saman konjunkcion sekvas jen unu modo, jen la alia, tio signifas, ke ĝi havas jen unu sencon, jen alian.
 
================
I.P.- Utile estas fari al si tabeletojn, kiuj donas, por ĉiu konjunkcio, la diferencojn de senco respondantajn al la diferencoj de modo. (vidu ekzemple tabelon de <cum>, #200)
================
 
   Ĉiuj propozicioj, kiuj staras en la indikativo laŭ la sekvantaj reguloj, povas ankaŭ stari en la subjunktivo pro pli ĝeneralaj reguloj (<moda altiro>,
<nerekta esprimo>, #205, ktp.).
 
 
                                   I. Tempaj propozicioj.
                                   a) EN LA INDIKATIVO
                                      (esprimas faktojn).
 
 190. Ĉiujn konjunkciojn, kiuj markas simple <tempan> cirkonstancon, sekvas la indikativo.
 Tiaj estas:
 
 <Ubi>, <Ut>, <Simul ac>, en la signifo: <kiam>, <kiam ĵus>, <ĵus ...inte>:
 
 <Ubi haec dixit, profectus est>   ĵus dirinte tion, li tuj foriris
= kiam li ĵus diris tion, li tuj foriris.
 
 <Cum>, <Quando>, en la signifo <kiam>, <ĉiufoje, kiam>:
 
 <Cum Ceasar in Galliam venit, factiones erant>,
    kiam Cezaro alvenis en Gaŭlion, estis partioj.
 
   <Antëquam>, <Priusquam>,  en la signifo <antaŭ kiam>,
<pli frue ol kiam>, <ĝis>:
 
 Res ita se habebant, antëquam in Siciliam veni,
   tiaj estis la aferoj, ĝis mi alvenis en Sicilion.
 
 <Dum>, <Donec>, <Quoad>, en la signifo <dum>, <tiel longe, kiel>
 <Donec eris felix, multos numerabis amicos>,
    dum vi estos sukcesa, vi nombros multajn amikojn.
 
 <Postquam>, en la signifo <post kiam>, <pli malfrue ol kiam>:
 
   <Postquam legi, scribo>, leginte, mi skribas.
 
   En ĉiuj tiuj ekzemploj kun la indikativo, oni povas, emfazante la tempan ideon, traduki tiujn konjunkciojn tiele: "ekde la momento kiam; en la momento, kiam; dum la momento, kiam; post la momento, kiam."
 
 
                                          b) EN LA SUBJUNKTIVO
                                       (esprimas faktojn kaj ideojn).
 
                                           Cato stat, dum lixa bibat.
                              Priusquam ipsi libëri sitis, dominari vultis.
 
================
I.P. - Iuj kunmetitaj konjunkcioj estas foje skribitaj en du vortoj, kiuj povas esti disigitaj: <Non prius bellare destïtit quam urbem cepit>.
================
 
 191. Post <dum>, <donec>, -<antëquam>, <priusquam>, oni ofte trovas la subjunktivon. Ĝenerale tiel estas, kiam tiuj konjunkcioj esprimas krom la tempo ankaŭ ideon de <intenco>, <antaŭvido>. Ili povas tradukiĝi, la unuaj per <atendante, ke>, la aliaj per <ne atendante, ke>:
 
   <Cato stat, dum lixa bibat>,   Katono staras, ĝis la armilservisto (fin)trinkos = Katono staras, atendante ke la armilservisto <fin>trinkos.
 
   <Priusquam ipsi libëri sitis, dominari vultis>, dum vi ankoraŭ ne estas liberaj, vi volas regi. = ne atendante, ke vi mem estas liberaj, vi volas regi.
 
 
                                   <CUM ATHENAE FLORERENT>
                                  <CUM CLITUM INTERFECISSET>
 
 192. Post <cum> oni tre ofte trovas la <perfektan> aŭ <pluskvamperfektan> subjunktivon, por marki ne plu nur la <samtempecon> aŭ la <sinsekvon>, sed ankaŭ la <interĉeniĝon> de la okazaĵoj, kaj sekve ofte, krom la tempo ankaŭ ideon de <kaŭzo>.
 
   Tiuokaze, <cum> tradukiĝas ne nur per <en la momento kiam>, sed per <ĉar tiam>, <ĉar ĵus>, aŭ per participo:
 
   <Cum Athenae florerent, procax libertas civitatem miscuit>, ĉar tiam Ateno prosperis, ekscesa morlibereco konfuzis la civiton.
 
   <Cum Clitum interfecisset, sui facïnoris Alexandrum paenituit>, (ĉar li ĵus murdis =) ĵus murdinta Kliton, sian krimon Aleksandro pentis.
 
================
I.P.- En Esperanto, oni povas traduki tiujn esprimojn per participa subpropozicio aŭ per propozicio enkondukita per <ĉar>.
Tiu ĉi estas ofte preferinda ĉar ĝi klarvorte esprimas kaŭzon.
================
 
 
                                          II. Kaŭzaj propozicioj.
 
 193. La propradire <kaŭzajn> konjunkciojn: <quod>, <quia>, tial ke, <quoniam>, ĉar, sekvas la indikativo:
 
   <Quoniam id cupis, proficiscar>, ĉar vi tion deziras, mi foriros
= pro (aŭ: laŭ) via deziro, mi foriros.
 
================
N.B.- Oni trovas la subjunktivon:
 
 1. post <quod>, <quia>, <quoniam>, kiam parolanto esprimas fremdan penson aŭ necertan kaŭzon:
 
 <Athenienses Aristidem expulerunt, quod praeter modum justus esset.>
 La atenanoj ekzilis Aristidon, ĉar <iliaopinie> li estis tro justa
(= ĉar ili opiniis lin tro justa).
 
 Tio klarigas la esprimon <non quod> (kun subjunktivo), sed <quod> (kun indikativo), ne tial, ke ... sed tial, ke ...
 
 2. post <cum>, kiam ĝin oni uzas en la senco <ĉar>:
 
 <Cum id cupis, proficiscar>, ĉar vi tion deziras, mi foriros.
================
 
 
                                                  III. Koncedaj propozicioj.
 
 194. La propradire <koncedajn> konjunkciojn: <quamquam>, <etsi>, <tametsi>, kvankam, kaj la sendifinajn rilatajn pronomojn <quisquis>, <quicumque>, kies senco estas ekvivalenta, sekvas la indikativo:
 
<Accusatur, quamquam abest a culpa>, oni akuzas lin, kvankam li estas senkulpa.
 
<Quaecumque fortuna erat>, <patiebatur>, kia ajn estis lia sorto, li eltenis ĝin.
 
================
N.B.- Oni trovas la subjunktivon:
 
   1. post <quamvis> (laŭvorte: <tiom, kiom oni volas>, <kiom ajn>);
post la verbo <licet>, <estas> <permesate>, <mi konsentas, ke>,
kiam tiuj esprimoj estas uzataj en la senco <kvankam>:
 
 <Rempublicam, quamvis in me ingrata sit, amare non desïnam>,
 la respublikon, kiel ajn sendanka ĝi estos al mi, mi ne ĉesos ami.
 
 <Licet ipsa vitium sit ambitio, frequente tamen causa virtutum est>,
   kvankam malvirto estas mem la ambicio, ofte tamen ĝi estas kaŭzo de virtoj.
 
 <Ut desint vires, tamen est laudanda voluntas>,
 supoze, ke la forto mankas, tamen laŭdinda estas la bonvolemo.
 
   2. post <cum>, kiam oni uzas ĝin en la senco <kvankam>:
 
 <Phocion fuit pauper, cum ditissïmus esse posset>,
 Focion estis malriĉa, kvankam li povus esti tre riĉa.
================
I.P.- Oni komprenos la oftan kunfandiĝon de la ideoj de tempo, kaŭzo, koncedo, konsiderante, ke unu sama cirkonstanco, "esti malsana", povas prezentiĝi sub jenaj tri aspektoj:
 
<li venis dum li estis malsana>,
<li venis ĉar li estis malsana>,
<li venis kvankam li estis malsana>.
 
   La cirkonstanco jen simple akompanas en la tempo la ĉefan fakton (tempa <cum>), jen estas konsiderata kiel favora al tiu fakto (kaŭza <cum>), jen kiel malfavora al tiu sama fakto (konceda <cum>).
================
 
 
                                          IV Celaj propozicioj.
 
 195. La konjunkciojn, kiuj markas la <intencon>, la <celon>, la <projekton>: <ut>, <por ke>; <ne>, <por ke ... ne>, ĉiam sekvas la subjunktivo:
 
 <Audi ut discas>,   aŭskultu por ke vi lernu.
 <Esse oportet ut vivas, non vivëre ut edas>,
    necesas manĝi por vivi, sed ne vivi por manĝi.
 <Hoc fecit ne poenas daret>, li tion faris por ne ricevi punon.
 
================
N.B.- Rimarkindaj estas la anstataŭoj:
 <quo>, anstataŭ <ut eo>, <por ke tiom>, antaŭ komparativo:
 <quo fortior sit>, por ke li estu tiom pli forta; <ne quis>, anstataŭ <ut> <nemo>; <ne unquam>, anstataŭ <ut nunquam>; <neve>, anstataŭ <et ne> aŭ <aut ne>: <ut fortis sit, neve fleat>; por ke li estu forta kaj ne ploru.
================
 
 
                                       V. Konsekvencaj propozicioj.
 
 196. La konjunkciojn, kiuj markas la <sekvon>, la <konsekvencon>: <ut>,
<tiel ke>; <ut non> (neniam <ne> post <ut>), ĉiam sekvas la subjunktivo:
 
 <Adeo (tam, ita) eloquens est, ut nobis fidem faciat>, li estas tiel elokventa, ke li konvinkas nin.
 
 <Tanta vis est conscientiae, ut non timeant innocentes>,
 la forto de la konscienco estas tiel granda, ke la senkulpuloj ne timas.
 
 La reprezentatajn vortojn <ita>, <sic>, <tam>, <adeo>, <is>, <hic> oni
ĝenerale esprimas, sed foje ankaŭ forigas:
 
 <Arborïbus consïta Italia est, ut pomarium videatur>,
 Italio estas tiel kovrita de plantitaj arboj, ke ĝi aspektas kiel fruktarba ĝardeno.
 
================
N.B.- La esprimojn <ut non>, <ut ille non>, <qui> < non> ofte
anstataŭas la vorto <quin>, kiam la ĉefa propozicio estas nea aŭ
demanda:
 
 <Nihil est quin possit depravari>,   nenio ekzistas, kio ne povas koruptiĝi.
= ekzistas nenio nekoruptebla.
================
I.P.- Ekzistas tendenco traduki <ne> per <pro timo ke>; pli ĝuste estus ĉiam traduki ĝin per <por ke ... ne>, <por eviti, ke>.
<Ne> markas la intencon; <ut non> markas la rezulton.
================
 
 
                                            VI. Komparaj propozicioj;
 
 197. La konjunkciojn, kiuj markas la <komparon>: <ut>, <sicut>, <velut>, <quemadmodum>, <kiel>, <same kiel>, sekvas la indikativo:
 
 <Ut sementem facis, ita metis>, kiel vi semas, tiel vi rikoltas.
 
 
                                            VII. Kondiĉaj propozicioj.
 
 a) <SI>, <SIN>, <NISI>, <SI NON>.
 
 198. La ĉefaj kondiĉaj propozicioj komenciĝas per sekvantaj konjunkcioj:
 
 <Si>, se; <sin>, sed se.
<Nisi>, se ne; krom ne se; (por nei propozicion).
 <Si non>, se ne (por nei vorton).
 
ĜENERALA RIMARKO.- La kondiĉa propozicio ĝenerale estas en la sama tempo kaj en la sama modo, kiel estas la ĉefa propozicio.
 
 
                                           <Si mali sunt dii, non sunt dii>
 
 1-a Kazo.- <Si>, sekvata de indikativa tempo, supozigas fakton, <kiun> <oni konsideras reala> (oni tradukas ĝin per <se estas vere, ke>,
 <ekde la momento, kiam>):
 
 <Si mali sunt dii, non sunt dii>,   se la dioj estas malicaj, ili ne estas dioj.
 <Hunc librum si leges, laetabor>, se vi legos tiun libron, tion mi plezuros.
 
================
N.B.- En tiu unua kazo, la ĉefa propozicio ankaŭ povas stari en la imperativo, aŭ en subjunktivo (ekvivalenta al imperativo):
 
 <Si vis pacem, para bellum>,   se vi volas la pacon, preparu la militon.
================
 
 
                                     <Si quando dives sim, non avarus sim>.
 
 2-a Kazo.- <Si>, sekvata de la estanteca aŭ perfekta subjunktivo, supozigas fakton <eventualan> (<povantan okazi>), sed pri kies realeco oni ne esprimiĝas (= supoze, ke):
 
 <Si quando dives sim, non avarus sim>, se iam mi estos riĉa, mi ne estos avara.
 
 
                                     <Si dives fuissem, non avarus fuissem.>
 
 3-a Kazo.- <Si>, sekvata de la imperfekta aŭ pluskvamperfekta subjunktivo, supozigas fakton, kiun oni prezentas kiel <nereala>;
 
 <Si hodie dives essem, non avarus essem>,
 se hodiaŭ mi estus riĉa, mi ne estus avara.
 <Si tunc dives fuissem, non avarus fuissem>,
   se tiam mi estus riĉa, mi tiam ne estus avara.
 
================
N.B.- Kiam post tiuj frazoj, kiuj esprimas falsan supozon, venas nova
frazo diranta la veran realon, tiu ĉi nova frazo ofte komenciĝas per
<nunc>, kies signifo tiam estas <sed fakte>, <sed reale>:
 
 <Si dives essem, non avarus essem. Nunc pauper sum.>
 Se mi estus riĉa, mi ne estus avara. Fakte mi estas malriĉa.
================
 
 
                                               b) DUM, MODO, SIVE.
 
 199. La aliaj konjunkcioj esprimantaj kondiĉon estas:
 
   <Dum>, <modo>, kun la signifo <se nur> (<dum ... ne>, <modo ... ne>,
<se nur ... ne>), ĉiam kun posta subjunktivo:
 
 <Odërint, dum metuant>,   ili malamu, se nur ili timas.
 
 <Sive ... sive ...>, <se ... aŭ se ...>, kun posta indikativo:
 <Sive loquebatur, sive tacebat>,   se li parolis, aŭ se li silentis.
 
 
                                   VIII. Komparaj kondiĉaj propozicioj.
 
 200. La komparaj kondiĉaj propozicioj, komenciĝantaj per <quasi>, <tamquam si>, <tamquam>, <velut si>, <kvazaŭ>, ĉiam staras en la subjunktivo:
 
 <Loquitur, quasi quid sciat>,   li parolas, kvazaŭ li scius ion.
 
================
I.P. Rimarkindas, ke la modo en Latino ofte ne estas la sama, kiel en
Esperanto, interalie tial, ke Latino ne havas kondiĉan modon sed uzas subjunktivon jen kiel kondiĉan modon, jen kiel volitivon. Eraro estas traduki la latinan subjunktivon per kondiĉa modo en Esperanto, kiam ĝi havas volitivan sencon, aŭ per volitivo, kiam ĝi havas kondiĉan sencon. Ankaŭ eraro estas traduki ĝin per volitivo aŭ kondiĉa modo anstataŭ indikativo, kiam ĝi havas nek kondiĉan, nek volitivan sencon.
================
 
 
                                                 GRAVAJ RIMARKOJ
 
  1. Adverboj aŭ pronomoj, anoncantoj de subordigitaj propozicioj.- La subordigitajn propoziciojn ofte antaŭas adverbo aŭ pronomo, kiu ŝajnas senutila por la senco, sed kiuj anoncas la subordigitan propozicion kaj instigas la penson al atendo.
 
================
I.P. Tio estas apliko de la principo, ke Latino tendencas teni la penson en atendo. Ĝi estas tre ofta, tre grava kaj ofte embarasa.
================
 
Ekzemploj :
 
<Illud te mihi ignoscere aequum ërit, si ...>
Jen estas io, pri kio estus juste, ke vi pardonu min, nome ...
<Illud intellego bonos mihi favere>,
Tion mi komprenas, ke bonuloj favoras min.
<Tum venit cum exiëram>, tiam li venis, kiam mi estis foririnta.
<Ita plerumque evënit ut erremus>, tiel ofte okazas, ke ni eraras.
<In hoc loquor ut te exhorter>, Por tio mi parolas, ke mi vin admonu.
<Illud rectum est ut patrem amet>, tio estas justa, ke li amas [sian] patron.
 
(En tiu lasta kazo, <ut> oni ofte tradukas malnete per ”nome, ke”:
tio estas justa; nome, ke li amas ...)
 
 
  1. Adverboj, kiuj donas falsan ŝajnon de subordigita propozicio.- Iuj vortoj ĝenerale estas konjunkcioj kaj tiam do enkondukas subordigitajn propoziciojn, sed foje ilin oni uzas kiel adverbojn kaj tiam metas en ĉefpropoziciojn, kiuj tial unuavide aspektas kiel subordigitaj propozicioj.
 
Ekzemple:
<Quamquam abërat a culpa, eum damnaverant>, kvankam li estis senkulpa, ili kondamnis lin.
<Quamquam quid loquor?>, sed, kion mi diras?
 
(En la unua frazo, <quamquam> estas konjunkcio: kvankam; en la dua frazo, ĝi havas adverban sencon: sed, cetere, tamen.)
 
Tiaj ankoraŭ estas :
 
                                          Konjunkcia                         Adverba
                                            senco                                  senco
 
Cum maxime                 precipe kiam                       precize
Cum                                 kiam                                     ne nur (1)
Quotiens                         ĉiufoje, kiam                     kiom da fojoj
Quo                                  por ke                                  tial
Quamobrem                    kial                                       tial
Quasi                               kvazaŭ                               kvazaŭe
 
(1)            En la esprimo <cum … tum …>, ne nur … , sed ankoraŭ …
 
 
 
                                               Resumaj tabeloj
                                De la diversaj sencoj de la konjunkcioj
 
<