08 LATINA GRAMATIKO
Simpla kaj kompleta
(Daŭrigo)
 
 
 
            SINTAKSO
 
   La sintakso konsistas en la studo de:
 
1. LA SIMPLA PROPOZICIO (ekde #113), en kiu la subjektoj kaj la
komplementoj nur estas vortoj;
 
 2. LA KOMPLEKSA FRAZO (ekde #165), en kiu la subjektoj kaj komplementoj estas propozicioj.
 
   Post tio restos por studo la interago de tiuj tiel kunigitaj propozicioj.
 
   Ĉi tio estas la objekto de la lastaj studoj:
 
     Harmoniigo de la tempoj,
     Moda influo,
     Nerekta stilo,
kies komuna titolo estas:
 
 AGO DE LA ĈEFAJ PROPOZICIOJ SUR LA
 SUBORDIGITAJ PROPOZICIOJ (p.124).
 
=================
Rimarko.- La plej gravaj reguloj havas titolon prezentitan tiel ĉi:
        PATER EST BONUS.
 
La malpli gravaj reguloj havas titolon prezentitan tiel ĉi:
        <Haec est mea culpa.>
=================
 
=================
I.P. Por bone scii la sintakson, la teoria kono pri la reguloj ne sufiĉas; necesas plie, en la praktiko, ekzerciĝi pri tio, retrovi la regulojn aplikitajn en la klarigitaj pecoj, kaj eĉ fari al si, tra la studataj aŭtoroj, propran kolekton de ekzemploj pri apliko de la reguloj.
=================
 
                   TRIA PARTO
             LA SIMPLA   PROPOZICIO
                  ---------------------
 
           SINTAKSO PRI AKORDO
 
   113. Ĝenerala principo: La akordo estas realigata en Latino:
               aŭ, kiel en Esperanto, laŭ la <logiko>,
               aŭ laŭ maniero propra al Latino:
                    jen laŭ la <najbaraĵoj>,
                     jen laŭ la <senco>.
 
         <Ludovicus Rex>
 
114. A) LA NOMO (logiko).- La nomo, uzata kiel apozicio al alia, akordiĝas kun ĝi laŭ kazo:
             <Ludovicus Rex>, la reĝo Ludoviko.
            <Urbs Roma>,     la urbo Romo.
 
 <PATER EST BONUS.>
 
115. B) La adjektivo predikative uzata (logiko).- La adjektivo predikative uzata akordiĝas laŭ <genro>, <nombro> kaj <<kazo>> kun la vorto aŭ la vortoj (subjektoj aŭ komplementoj) al kiuj ili rilatas:
 
 <Pater est bonus>,   la patro estas bona.
 
 <Pater et filius fiunt boni>,   la patro kaj la filo boniĝas.
 
 <Reddëre alïquem beatum,>    fari iun feliĉa. (= feliĉigi iun)
 
(en tiu ekzemplo, en Latino oni akordigas la predikativon kun la responda komplemento, sed en Esperanto oni uzas la nominativon, ĉar la <senco> de koncerna predikativo ne pravigas la akuzativon.)
 
=================
N.B. – 1. Se ĝi rilatas al nomoj de malsamgenraj nevivantaĵoj, la predikativo estas en la neŭtra plurnombro:
   <Virtus (i) et vitium (n) sunt contraria>, 
      la virto kaj la malvirto estas kontraŭaj.
 
          2. Se la predikativo estas nomo, la nomo akordiĝas kiel adjektivo:
   <Creare alïquem consulem>,
      fari iun konsulo.
=================
=================
N.B. Oni rimarku la malsaman traktadon de la predikativo en Latino kaj Esperanto.
================
=================
I.P.- La plej granda malfacilaĵo por esperantisto unue estas la laŭkaza akordo, ĉar la kazoj estas pli multaj en Latino, kaj ilia uzo ofte ne koincidas kun tiu en Esperanto.
=================
      <ARDOR MAXÏMUS>.
     <Ardor gaudiumque maxïmum.>
 
 116. C) Epiteta adjektivo (logiko aŭ najbareco).
 
- La epiteta adjektivo akordiĝas kun sia substantivo laŭ <genro>,
<nombro> kaj <kazo>, kiam tiu substantivo estas <sola>:
 
   <Ardor maxïmus>, ardego;
 
sed akordiĝas kun la plej proksima el pluraj substantivoj:
 
   <Ardor gaudiumque maxïmum>,
     tre grandaj ardo kaj ĝojo.
 
(Same en <franca> lingvo: <Armez-vous d'un courage et d'une foi nouvelle>.
/Racine/: armu vin per nova kuraĝo kaj nova fido.- En la frazo de Racine, la adjektivo "nouvelle" rilatas al ambaŭ substantivoj "courage", virgenra kaj "foi", ingenra, sed estas akordigita, ingenre kaj ununombre, nur al la substantivo "foi").
 
   <Haec est mea culpa.>
 
117. D) Montra pronomo (najbareco).-
La montra pronomo, kiu logike devus esti en la neŭtro, ĝenerale estas
altirita al la genro kaj nombro de la najbara predikativo:
 
 <Haec est mea culpa (kaj ne: Hoc est)>, tio ĉi estas mia kulpo. 
 
                                              <PATER ADEST.>
 
                       <Filia et pater captus est> aŭ <capti sunt>.
                              <Turba milïtum ruit> aŭ <ruunt>.
 
118. E) VERBO  (logiko, najbareco, senco).
 
 
a) Kiam la verbo havas unu solan subjekton, ĝi akordiĝas kun sia subjekto:
   <Pater adest>, la patro ĉeestas (aŭ: estas ĉeestanta).
 
b) Kiam la verbo havas plurajn subjektojn,
 
     aŭ ĝi akordas kun la tuto de la subjektoj:
         <Pater et filia capti sunt>, = la patro kaj la filino estas   kaptitaj.
 
   aŭ ĝi akordas kun la plej najbara subjekto:
        <Filia et Pater captus est>.
 
c) Kiam la verbo havas kiel subjekton ununombran <kolektivan nomon>, ĝi foje estas plurala (akordo laŭ la senco), sed ĝi povas ankaŭ esti en la ununombro:
 
 <Turba milïtum ruit> aŭ <ruunt>,   La soldataro impetas.
 
 
                                    SINTAKSO DE LA SUBJEKTO.
 
                                         <PUER LUDIT.>
 
119. La subjekto de verbo en persona modo estas en la <nominativo>:
 
                 <Puer ludit>, la infano ludas.
 
=================
N.B. 1. La verboj <me paenitet>, <me piget>, ktp, nur estas <ŝajna> escepto al tiu regulo, char en tiuj eprimoj la akuzativo <me> efektive estas rekta komplemento:
 
 <Me paenitet>, (laŭvorte: <la pento min tenas>) = mi pentas.
 
2. Ankaŭ la konstruo de la <rakonta> <infinitivo> kun nominativa subjekto
nur estas <ŝajna> escepto, ĉar tiu infinitivo reale rolas kiel verbo en persona modo:
 
 <Ranae salire>,   (laŭvorte: <ranoj salti>) = la ranoj saltas.
=================
=================
I.P. Oni nepre rimarku, ke la esceptoj ofte ricevas en la latina sintakso logikan pravigon.
=================
 
 
                                 SINTAKSO DE LA KOMPLEMENTO.
 
120. Ĝenerala principo: Ĝenerale la komplemento, markita en Esperanto per <prepozicio>, estas markita en Latino per <kazo>.
 
 
Unua serio: Komplementoj de nomo (pronomo, adverbo) kaj de adjektivo.
 
   Komplementoj de Nomo, de Pronomo, de adverbo.
 
                                 <LIBER PETRI.>
 
121. La komplemento de la nomo, ĝenerale enkondukita en Esperanto per la prepozicio <de> aŭ per alia pli adaptita prepozicio, staras en Latino en la <genitivo>:
 
   <Liber Petri>, la libro de Petro.
 
     Konsekvence, se la kompletigatan nomon anstataŭas aliaj vortoj (adjektivoj, pronomoj, adverboj) uzataj kiel nomoj, la regulo estas la sama:
 
Adjektivo: <Inopiae ultimum>, la fundo de la senhaveco.
                   <Unus militum>, unu el la soldatoj.
 
Pronomo: <Quod auri fuit>, kiom estis da oro.
 
Adverbo: <Satis aquae>, sufiĉe da akvo.
 
   Se la komplemento estas infinitivo, ĝi staras en la genitivo de la infinitivo, alivorte en la<genitivo de la gerundo>:
 
 <Tempus legendi>,    la tempo (por) legi (#76,2).
 
=================
I.P. La responda esprimo en Esperanto uzas la infinitivon sen prepozicio aŭ kun la prepozicio <por>.
=================
=================
N.B.- 1. La komplemento markanta la <kvaliton> kaj akompanata de adjektivo, povas stari aŭ en la <genitivo>, aŭ en la <ablativo>:
 
 <Puer egregiae indölis>    aŭ <egregis indöle>
             = infano kun bonega naturo.
 
2. Tiu kvalita genitivo aŭ ablativo ankaŭ servas kiel predikativo:
 <Puer est egregiae indölis>, <Puer est egregia indöle>,
               = La infano havas bonegan naturon.
 
 
                             Komplementoj de adjektivo.
 
                                     GENITIVO
              <Avidus laudum>, - <Patiens laboris>.
 
122. Per la genitivo estas konstruataj:
 
   1. la adjektivoj esprimantaj la <deziron>, la <scion>, la <partoprenon>:
 
 <Avidus laudum>,    avida je laŭdoj.
 <Musicae peritus>, klera pri muziko.
 <Rationis particeps>, (laŭvorte: "partoprenanta je praveco") parte prava.
 
   2. la estantecaj participoj uzataj <kiel adjektivoj>:
 <Patiens laboris>,    eltenanta (=eltenema) en la laboro;
sed la estantecaj participoj, uzataj kiel verboj, estas konstruataj kiel la verbo:
 
 <Patiens laborem>,    eltenanta laboron.
 
                             GENITIVO aŭ DATIVO.
                         <Simïlis patris> aŭ <patri>.
 
 123; Per la genitivo aŭ la dativo estas konstruataj la adjektivoj, kiuj indikas <similecon>:
 <Simïlis patris> (genitivo) aŭ <patri> (dativo), simila al [sia] patro.
 
=================
N.B.- La genitivo estas preferinda, kiam la komplemento estas persona pronomo:
                     <Mei simïlis>, simila al mi.
=================
 
                                         DATIVO.
                                  <Utïlis civitati>.
 
 124. Per la dativo oni konstruas la adjektivojn, kiuj esprimas <utilecon>, <egalecon>, <amikecon>, ktp.:
 
 <Utïlis civitati>,    utila al la ŝtato.
 <Par Hannibäli>,   egala al Hanibalo;
 <Benignus cunctis>,   favora al ĉiuj.
 
=================
N.B. - Oni konstruas per la dativo, aŭ per la akuzativo antaŭata de <ad>, la adjektivojn, kiuj esprimas <inklinon>:
 
 <Natus armis> aŭ <ad arma>,    naskita por uzi armilojn.
=================
=================
I.P. La kutimo konstrui la komplementon de la adjektivo per prepozicio iom post iom etendiĝis al preskaŭ ĉiuj adjektivoj.
=================
 
                                    ABLATIVO.
                          <Contentus sua sorte.>
 
 125. Oni konstruas per la ablativo la adjektivojn <dignus>, digna, inda; <indignus>, maldigna, malinda; <contentus>, kontenta;
 
- kaj la adjektivojn, kiuj esprimas <abundon> (escepte de <plenus>, konstruata per la genitivo):
 
 <Dignus laude>, inda je laŭdo, laŭdinda.
 <Contentus sua sorte>,   kontenta pri sia sorto.
 <Dives agris>,   riĉa je kampoj.
 
                          AKUZATIVO (kun <ad>)
                             <Pronus ad iram>
 
126. Oni konstruas per la akuzativo antaŭata de <ad> la adjektivojn, kiuj esprimas <emon>:
   <Pronus ad iram>, kolerema.
 
=================
N.B. - Se la adjektivoj, kiel komplementon anstataŭ nomo havas infinitivon, tiu infinitivo estas en la kazo (kazo de la gerundo), en kiu estus la nomo:
 
 <Cupidus videndi>,   deziranta vidi.
 <Aptus natando>,   lerta por naĝi, ktp.
=================
=================
I.P. La reguloj (#122, 123, 124, 125, 126) estas la samaj por la adjektivoj, kies senco estas kontraŭa: <Musicae imperitus>, malklera pri muziko.
=================
 
                        KOMPLEMENTO DE LA KOMPARATIVO
                         <Paulus doctior quam Petrus>.
 
127. Ĝenerala regulo.- Post komparativo, <ol> estas esprimata per <quam>, post kiu estas la sama kazo kiel antaŭ ĝi:
   <Paulus doctior quam Petrus>,   Paŭlo pli klera ol Petro.
 
   Same oni uzas la vorton <quam> antaŭ verbo:
 <Doctior quam putas>, pli klera ol vi pensas.
 
=================
I.P. - Tiu regulo aplikiĝas al ĉiuj komparativoj, eĉ al tiuj, kiuj en Esperanto tradukiĝas per adjektivo, kiun oni konstruas per <al>, kaj al kiuj tial oni instinkte volus dativan komplementon:
 
   <Superior quam pater> aŭ <patre>, (laŭvorte: "pli alta ol sia patro")
     supera al sia patro.
=================
 
128. Aparta regulo.-
Anstataŭ <quam>, post komparativo en la nominativo aŭ en la akuzativo, oni ofte trovas la <ablativon> sen <quam>:
 
 <Doctior Petro>,   pli klera ol Petro.
 
 
                                          129. LATINISMOJ
 
 <Ventus, quo non volentior alter>,    vento pli fortega ol ĉiuj
(laŭorte:   vento, al kiu neniu alia [estas] pli forta.)
 
 <Major spe>,   pli granda ol kiel esperita.
 
 <Poena major quam pro delicto>,   puno tro granda por la kulpo (laŭvorte: puno pli granda ol proporcia al la kulpo.)
 
 <Major quam ut ...   (kun subjunktivo)>,     tro granda por ke ...
 
=================
N.B. - En aliaj komparoj, egaleco esprimiĝas per:
 
1. <quam> post <tam>, <quantus> post <tantus>, <quot> post <tot>, <qualis> post <talis>, ktp.
 
(Komparu en Esperanto kun: tiel ..., kiel ...; tiom ..., kiom ...; tia ..., kia ..., ktp.)
 
 <Tot fructus quot flores>, tiom da fruktoj, kiom da floroj. (# 209)
=================
I.P. Okazas eraroj pri <tam>, <tantus>, <tot>, ktp, tial, ke oni ne serĉas la ĝenerale rilatan vorton <quam>, <quantus>, <quot>, ktp. Se la vorton <tam>, ktp, sekvas la vorto <quam>, ktp, ĝi respondas en Esperanto al <tiel ..., kiel ...>; sed se ĝin sekvas la vorto <ut>, ĝi respondas en Esperanto al <tiel ..., ke ...>. (# 196)
=================
2. <ac> aŭ <atque> post <idem>, <alius>, ktp;
 
 <Alius atque erat>, alia ol li estis.
=================
 
 
                                 KOMPLEMENTO DE LA SUPERLATIVO.
                                                Altissïma arborum.
 
130. La komplemento de la superlativo estas en la <genitivo> (foje en la ablativo kun <ex>, aŭ en la akuzativo kun <inter>):
 
 <Altissïma arbörum>   (foje <ex arborïbus> aŭ <inter arbores>),
    La plej alta el la arboj,   aŭ (el) inter la arboj.
 
 
Dua serio: Komplementoj de verbo.
 
 131. Ĝenerala principo: La <transitivaj> verboj povas havi <tri> specojn de komplementoj: rekta, nerekta kaj cirkonstanca:
   <Accepi littëras (rekta komplemento)
                  a patre (nerekta komplemento)
                  hora octava (cirkonstanca komplemento)>,
 
   mi ricevis de mia patro leteron je la oka horo.
 
   La netransitivaj kaj pasivaj verboj nur povas havi du specojn de komplementoj: nerekta kaj cirkonstanca:
 <Otio (nerekta komplemento)
    post tres dies (cirkonstanca komplemento) fruar>,
 
     ripozon post tri tagoj mi ĝuos.
 
 
                                          I. - TRANSITIVAJ VERBOJ.
                                              A. Rekta komplemento.
                                                <AMO DEUM.>
 
132. La rekta komplemento de <transitiva> (aktiva aŭ deponenta) verbo estas en la <akuzativo>:
 <Amo Deum>,    mi amas Dion.
 <Imïtor patrem>,    mi imitas mian patron.
 
=================
I.P. La difinoj donitaj de esperantistaj francaj gramatikistoj pri transitiveco kaj netransitiveco de esperantaj verboj ne validas en Latino. Tial ĉiam necesas kontroli en vortaro kaj memori,  ĉu latina verbo estas transitiva (kaj akceptas akuzativan komplementon) aŭ netransitiva (kaj ne akceptas akuzativan komplementon).
=================
 
                                      <Tela Romanos deficiunt.>
 
133. Iuj verboj, netransitivaj en Esperanto (kaj do akompanataj de nerekta komplemento), male estas transitivaj en Latino (kaj ilin akompanas rekta komplemento en la akuzativo):
 
 <Tela Romanos deficiunt>,   la ĵetarmiloj mankas al la Romanoj.
 
 <Id eum decet>,   tio konvenas al li.
 
 <Hunc nihil fallit>,   nenion li malatentas.
 
 
                                   <Doceo puëros grammatïcam>
 
134. Iuj verboj havas duoblan transitivan sencon, kiu permesas al ili havi (anstataŭ rekta komplemento kaj nerekta komplemento kiel en Esperanto) du objektajn komplementojn en la akuzativo:
 
 <Doceo puëros>,   mi instruas la infanojn.
 
 <Doceo grammatïcam>,   mi instruas la gramatikon.
 
 <Doceo puëros grammatïcam>,
   mi instruas la gramatikon al la infanoj, aŭ
 mi instruas la infanojn pri la gramatiko.
 
   En la pasivo, oni havus, se la persona nomo estus la subjekto:
 
 <Puëri docentur grammaticam> (#134)   aŭ: <grammatica> (#148).
 
=================
N.B. - Tiel foje konstruiĝas <celare>, kaŝi; <rogare>, peti; <poscëre>, <flagitare>, postuli:
 
   <Celavi te mortem fratris>,     mi kaŝis al vi la morton de via frato.
=================
 
                                   <Me paenitet.>
 
135. Kvin verboj,  <paenitet>, <pudet>, <piget>, <taedet>, <misëret>, havas etimologian signifon, pro kiu ili havas kiel objektan komplementon (en la akuzativo) la subjekton de responda esperanta verbo:
 
 <Me paenitet>, (laŭvorte: la pento min kaptas) mi pentas.
 
=================
I.P. - Ĉar la difino de Esperantaj gramatikistoj pri transitiveco kaj
netransitiveco ne ĉiam koincidas kun la latina realeco, necesas ĉiam
kontroli en la vortaro aŭ memori, kiu verbo estas transitiva aŭ netransitiva en Latino. Transitiva en Latino estas verbo, kiu normale povas havi objektan komplementon en la akuzativo.
=================
 
                                                  B. Nerektaj komplementoj.
 
136 Ĝenerala principo: La nerektaj komplementoj de la transitivaj verboj,
 <en la genitivo>,    markas la <kaŭzon>;
 
 <en la dativo>,    markas la <destinon>;
 
 <en la akuzativo>    (kun <ad>),    markas la <direkton al>;
 
 <en la ablativo> (kun <ab>, <ex>),    markas la <deiron de>.
 
   Oni povas konsideri tiujn kvar komplementojn kiel <cirkonstancajn> <komplementojn>.
 
=================  
I.P. 1. En Latino, transitivaj verboj estas tiuj, kiuj povas havi rektan (objektan) komplementon en la akuzativo. Necesas kontroli en la vortaro kaj memori, kiuj verboj estas transitivaj kaj kiuj estas netransitivaj.
 
2. La nerektajn komplementojn oni markas en Esperanto per prepozicioj;
ĉiuj prepozicioj postulas post si la nominativon; la prepozicion <je> oni
povas anstataŭigi per la <akuzativo>; la akuzativon oni ne uzas pro la uzata verbo aŭ prepozicio, sed nur pro la senco. Unu sama esperanta prepozicio povas havi tre diversajn ekvivalentojn en Latino, ĉar en ĉi tiu lingvo la uzon de la prepozicioj ne regas la senco sed la kutimo. (ekzemple ## 137 kaj 144).
=================
 
137. La verboj signifantaj <akuzi>, <penti>, ktp., havas en la <genitivo>
la nomon de la <kaŭzo> pro kiu oni estas akuzata aŭ pentas:
 
 <Miltiädem accusare proditionis>, akuzi Miltiadon pro patriperfido.
 
 <Me paenitet culpae meae>, mi pentas mian kulpon.
 
=================
I.P. Oni atente rimarku la diferencojn de konstruo de tiu mallonga frazo en Latino kaj Esperanto: la latina nepersona verbo havas kiel rektan (objektan)
komplementon la subjekton de la responda esperanta verbo kaj kiel nerektan (cirkonstancan) komplementon la objektan (akuzativan) komplementon de la responda esperanta verbo. En Esperanto, oni povas ankaŭ kiel en Latino konsideri tiun komplementon kiel nerektan cirkonstancan komplementon de kaŭzo kaj do enkonduki ĝin per la prepozicio <pro>, kun nominativo: <mi pentas pro mia kulpo>. Oni povus ankaŭ diri: "pri mia kulpo", sed tiam la senco estas malsama: "pro" indikas la kaŭzon, "pri" indikas la temon.
=================
 
 
                                                <DO VESTEM PAUPËRI>
 
138. La verboj signifantaj <doni>, <diri>, <promesi>, <minaci>, <gratuli>, <skribi>, ktp, havas en la dativo la nomon de la persono, al kiu estas destinata <la dono>, <la> <diro>, <la promeso>, <la minaco>, <la gratulo>, <la skribo>, ktp:
 
 <Do vestem paupëri>,    mi donas vestojn al la malriĉulo.
 
 <Minari mortem alïcui,   (laŭvorte: minaci morton al iu)
     minaci iun per morto (aŭ je morto).
 
 <Scribo tibi (aŭ: <ad te>, #139) epistülam>,
     mi skribas al vi leteron.
 
                                                                    -----
 
                                           <Haec via nos ducit ad virtutem>.
 
139. La verboj signifantaj <konduki al>, <admoni al>, ktp, havas en la akuzativo kun antaŭa <ad> la komplementon, kiu indikas la celon <al> kiu <oni kondukas>, <oni admonas>, ktp:
 
 <Haec via nos ducit ad virtutem>, tiu vojo kondukas nin al la virto.
 
 <Te hortor ad legendum>,   mi admonas vin legi   (aŭ: vin, ke vi legu).
 
                                                                   -----
 
                                            <Accepi littëras a patro meo.>
 
140. La verboj signifantaj <ricevi>, <peti>, <forŝiri>, <disigi>, ktp, havas en la ablativo kun antaŭa <ab> aŭ <ex> la komplementon, kiu indikas, <de kie> aŭ <de kiu> <oni ricevas>, <petas>, <forŝiras>, <disigas>, ktp.
 
   <Ĝenerale> oni trovas <ab> se la komplemento estas nomo de persono,
<ex> se la komplemento estas nomo de aĵo:
 
 <Accepi littëras a patre meo>,    mi ricevis leteron de mia patro.
 
 <Accepi magnam voluptatem ex tuis littëris>,
    mi ricevis grandan ĝojon el via letero (= min ĝojegigis via letero).
 <Petëre beneficium ab amico>, peti de amiko favoron.
 <Eximëre alïquem e servitute>,    forŝiri iun el sklaveco (= liberigi iun el sklaveco).
 
=================
I.P. - Tre grave estas rimarki, ke la signifo de <petëre alïcui> estas <peti por iu> (#150) kaj ke en la pasivo <beneficium petïtur ab amico> povas egale havi ambaŭ signifojn de
<favoro estas petata de amiko>, nome
                                 <oni petas favoron de amiko> kaj
                                 <amiko petas favoron>. (#148)
 
   Ĝenerale, estas rimarkinde, ke kiam la verboj, kies signifo estas <ricevi>, <peti>, <forpreni>, <disigi>, ktp, estas en la pasivo, ili povas havi post si la prepozicion <ab>, aŭ pro la regulo <Accepi littëras a patre meo>, aŭ pro la regulo <Amor a Deo>. La rezultanta senco estas malsama. Oni komprenos la ĝustan sencon laŭ la kunteksto.
=================
=================
                                                    <Rimarko>
   Kiam transitivaj verboj estas uzataj en la pasivo, ili konservas la samajn nerektajn komplementojn:
 <Miltiädes accusatur proditionis.>
 <Vestis datur paupëri>,
   ktp.
 
 
                                         II. - NETRANSITIVAJ VERBOJ.
 
141. Ĝenerala principo: La <netransitivaj> verboj havas komplementon aŭ en la genitivo, aŭ en la dativo, aŭ en la ablativo (<neniam en la akuzativo>).
 
                                               <Miserere paupërum.>
                                              <Interest omnium.>
                                             <Temerïtas est adulescentium.>
 
 142. Estas en la genitivo:
 
1. La komplemento de la verboj, kies signifo estas <kompati>, <memori>,
<forgesi>, ktp:
 
 <Miserere paupërum>,     kompatu la malriĉulojn.
 <Obliviscëre injuriarum>,    forgesu la insultojn.
 
=================
I.P. Jen estas kazo, en kiu la genitivo ne respondas en Esperanto al la prepozicio <de> (#18). Same (#143, 144), estas kazoj, en kiuj la dativo
kaj la ablativo ne respondas al stereotipaj signifoj de la deklinaciaj kazoj.
=================
 
 2. La komplemento de la nepersona verbo <intërest>, kies signifo estas <estas grave al>:
                       <Intërest omnium>, estas grave al ĉiuj (estas ĉies graveco).
 
=================
N.B. - Tiun genitivon anstataŭas:
 
 <Ĉiam>, kiam la komplemento estus persona pronomo, la ablativoj <mea, tua, nostra, vestra>: <Interest mea>,    estas al mi grave.
 
 (Oni ankaŭ trovas: <Refert mea>, ktp, estas al mi grave, ktp)
 
 <Ĝenerale>, kiam la komplemento estas nomo de aĵo, la akuzativo kun
antaŭa <ad>:   <Ad famam tuam intërest>, gravas por via famo.
=================
 
3. La komplemento de la verbo <esse>, en la signifo <esti propra al>, <aparteni al>:
   <Temerïtas est adulescentium>, troa braveco estas propra al la junuloj.
 
   <Est regis tueri subditos>, al la reĝo apartenas protekti siajn regatojn.
 = la reĝo devas protekti siajn regatojn.
 
=================
N.B. - Kiam la komplemento estus persona pronomo, tiun genitivon anstataŭas la poseda adjektivo:
 
 <Tuum est tueri subditos>, al vi apartenas protekti viajn regatojn.
 
 <Meum est hoc praedium>,   tiu bieno estas mia.
 
 
                                             <EST MIHI LIBER.>
                                               <Faveo bonis.>
                                             <Id mihi accidit.>
 
 143. Estas en la dativo:
 
1. La komplemento de la verbo <esse>, kiam ĝia signifo estas la <posedo>,
- kaj en tiu kazo ĝi respondas en Esperanto al la verbo <havi>:
 
 <Est mihi liber>, (laŭvorte: libro estas al mi = ) mi havas libron.
 
2. La komplemento de la plimulto el la netransitivaj verboj:
 
 <Pareo legïbus>,    mi obeas la leĝojn.
 
 <Irascïtur mihi>,    li koleriĝas kontraŭ min.
 
 <Faveo bonis>,    mi favoras la bonulojn.
 
3. La komplemento de la nepersonaj verboj, kies signifo estas:
 
<estas utile>,            <expëdit>;
 
<estas permesate>,        <licet>;
 
<okazas (pri malfeliĉo>, <accidit>;
 
<okazas (pri feliĉo>,   <contingit>;
 
<okazas (pri ambaŭ)>,    <evënit>;
 
<estas bezone>, <opus est>, ktp.
 
 
      <Id mihi accidit>, ve, tio okazas al mi = Tiu malfeliĉo okazas al mi.
      <Mihi opus est>, (laŭvorte, estas al mi bezone =) mi bezonas
                  (#143, 1ø, kaj #144, 1ø)
 
 
                                          Abundat divitiis.
                                   Gaudeo felicitate aliena.
                                              Utor libris.
 
 144. Estas en la ablativo:
 
1. La komplemento de la verboj, kies signifo estas <abundo> aŭ <malabundo>:
 
 <Abundat divitiis, nulla re caret>   Ĝi havas abundon da riĉaĵoj, nenio mankas al ĝi.
 
=================
I.P. La strukturo de la frazo en Latino kaj en Esperanto estas tre malsama pro la senca neekvivalenteco de la uzataj vortoj.
=================
 
 <Mihi opus est amico> (laŭvorte: al mi bezono estas de amiko =) mi bezonas amikon.
 
 
2. La komplemento de la verboj, kies signifo estas <ĝojo> aŭ <malĝojo>:
 
 <Gaudeo felicitate aliena>, mi ĝojas pro fremda feliĉo
 (aŭ: min ĝojigas fremda feliĉo).
 
3. La komplementoj de la ses sekvantaj deponentaj verboj:
 
 <Fruor otio>,     mi ĝuas ripozon.
 
 <Fungor officio>, mi plenumas mian funkcion.
 
 <Nitor hasta>,    mi apogas min sur lanco.
 
 <Potior urbe>,    mi kaptas la urbon.
 
 <Utor libris>,    mi uzas librojn.
 
 <Vescor pane>,    mi nutras min per pano.
 
 
                                                    DUOBLAJ KONSTRUOJ
 
                                           Consulëre alïquem; - Consulëre alïcui.
 
145. Duobla konstruo de la komplemento.- Iuj verboj havas <duoblan manieron konstrui sian komplementon> ĉar ili havas duoblan sencon.
 
   Kiam ili havas transitivan sencon, ilia komplemento estas en la
akuzativo:
 
   <Consulëre alïquem>,   konsulti iun.
 
   Kiam ili havas netransitivan sencon, ilia komplemento staras en la
dativo:
 
   <Consulëre alïcui>, interesiĝi pri iu.
 
=================
I.P. Lernanto povas utile fari al si liston de tiuj verboj, kies senco ŝanĝiĝas laŭ la konstruo. Necesas distingi, kiel la konstrumanieroj de la verboj varias laŭ tio, se ili havas transitivan aŭ netransitivan sencon, laŭ tio, se temas pri personoj aŭ aĵoj, ktp.
=================
 
 
                                        Deus amat virum bonum eique favet.
 
146. Duobla verbo.- Kiam <du verboj>, unu transitiva kaj la alia
netransitiva, havas la saman komplementon, tiun ĉi pronomo
anstataŭas por la dua verbo:
 
<Deus amat virum bonum eique favet>, Dio amas kaj favoras la bonulon.
 
 
                                       <HOC ERIT TIBI DOLORI.>
 
147. Duobla dativo.- Iuj verboj, aŭ transitivaj, aŭ netransitivaj, havas <du nerektajn komplementojn en la dativo>, el kiuj unu markas <atribuon al persono>, la alia <la finatingon al io>:
 
   <Hoc erit tibi dolori> (laŭvorte: tio estos al vi al doloro =)
        tio kaŭzos al vi doloron.
 
   <Hoc erit tibi quaestui>, (laŭvorte: tio estos al vi al profito = )
         tio havigos al vi profiton.
 
(Sed ĉar <esse> kun la dativo ekvivalentas al la verbo <havi> (# 143, 1ø), oni do trovas:
 
   <Hoc habebis quaestui>, (laŭvorte: tion vi havos al profito = )
   tio havigos al vi profiton.
 
   <Venire alicui aŭilio>, (laŭvorte: veni al iu al helpo =)
     veni por helpi iun.
 
   <Crimïni dedit mihi meam fidem>, (laŭvorte: al riproĉo li donis al mi mian   sinceron =) li faris al mi riproĉon pro mia sincero.
 
 
                                                III. - PASIVAJ VERBOJ.
                                                      <AMOR A DEO>
                                               <MAERORE CONFICIOR>
 
148. La komplemento de la pasivaj verboj estas
 
   - en la ablativo, kun antaŭa <a> aŭ <ab>, se la komplemento estas nomo de persono:
 <Amor a Deo>,   mi estas amata de Dio = min amas Dio;
 
   - en la ablativo, sen prepozicio, se la komplemento estas nomo de aĵo:
 
 <Maerore conficior>,   mi estas superŝutata de ĉagreno
 = ĉagreno min superŝutas.
 
 
                                                    <Mihi colenda est virtus.>
 
149. Sed la komplemento de la pasivaj participoj finiĝantaj per <dus, da, dum> estas en la dativo:
 
 <Mihi colenda est virtus>, (laŭvorte: por mi la virto estas praktikenda
= mi devas praktiki la virton.
 
=================
I.P. Tiuj dativoj ne estas konfuzindaj kun dativoj, kiuj estas nerektaj (atribuaj) komplementoj de iuj verboj: <Danda est puëris> <remissio> signifas <donota devas> <esti al la infanoj paŭzo> kaj ne:
<donota devas esti de la infanoj paŭzo>*. (= la infanoj devas doni
paŭzon *) (!)
 
 
                             <Komplementoj komunaj> al la
                   <transitivaj,> <netransitivaj> kaj <pasivaj verboj.>
 
                               <HOMO NON SIBI SOLI VIVIT>
 
150. Ĉiu verbo (transitiva>, <netransitiva> aŭ <pasiva) povas havi komplementon en la dativo, indikantan <por> kiu estas farata la ago markita de la verbo (atribua dativo):
 
 <Homo non sibi soli vivit>,   la homo ne vivas por si sola (= nur por si).
 
 <Mihi rem quaero>,   por mi riĉiĝon mi strebas.
 
 <Mihi res quaeritur>,   por mi riĉiĝo estas strebata.
 
=================
N.B. - Laŭ apliko de tiu regulo, dum <videor> signifas <mi ŝajnas>, <videtur>, <li ŝajnas>, ktp, aliflanke <mihi videor> signifas <mi>
<ŝajnas al mi>, <mi pensas, ke mi> <...>:
 
 <Videor aegrotare>, mi ŝajnas esti malsana. =   ŝajnas, ke mi estas malsana.
 
 <Mihi videor aegrotare>,   ŝajnas al mi, ke mi estas malsana.
 
 
                                                   <Id studeo>
 
151. Ĉiu verbo (transitiva>, <netransitiva> aŭ <pasiva) povas havi, kiel komplementon, neŭtran pronomon en la akuzativo:
 
   <Nihil me amas>,  (laŭvorte: je nenio)   vi tute ne min amas.
 
 <Id studeo>, mi inklinas al tio.
 <Hoc (akuzativo) dubitatur>,
laŭvorte:
    estas dubate pri tio =   oni dubas pri tio.
 
=================
N.B.- Ĉe la poetoj kaj iuj prozistoj, la uzo de tiu akuzativo etendiĝis trans la neŭtraj pronomoj; ĝi ĝenerale indikas la <vidpunkton> kaj samsignifas kiel <pri, rilate al, el la vidpunkto de>:
 
 <Qui genus (akuzativo) estis? (laŭvorte:   kiuj vi estas rilate al raso = )
   kio estas via raso?     (= kio estas via deveno?)
 
 <Nudae brachia>, (laŭvorte: nudaj pri la brakoj = ) kun nudaj brakoj.
 
=================
I.P.- Ĉe tradukota latina frazo, por fari laŭvortan gramatikan analizon, oportune estas unue serĉi ne la subjekton, sed la verbon; ĉar ĉi tiu informas pri la nombro, la persono, foje la genro de la subjekto kaj pri la kazo de la komplemento. Ĉar ĝi estas plej riĉa je informoj, ĝi tial estas la plej bona gvidilo por helpi trovi la aliajn partojn de la frazo.
=================
 
 
 Tria serio: CIRKONSTANCAJ KOMPLEMENTOJ.
 
 
152. <Ĝenerala principo>: La cirkonstancaj komplementoj, enkondukitaj en Esperanto per prepozicioj (aŭ per la akuzativo anstataŭ la prepozicio <je>),
esprimiĝas en Latino per <kazoj>, <kun> aŭ <sen> prepozicio.
 
I. Cirkonstancaj komplementoj de <mezuro>, <distanco>, <kaŭzo>, <rimedo>, <maniero>, <vidpunkto>, <parto>, <prezo>, <deveno>.
 
                                 <Velum longum tres ulnas.>
 
 153. En la akuzativo estas la cirkonstanca komplemento de <mezuro>:
 
   <Velum longum tres ulnas,>    tri ulnojn longa velo.
 
    -----
 
                                 <Abest viginti passus> (aŭ <passïbus>)
 
   154. En la akuzativo (aŭ en la ablativo, #155) estas la cirkonstanca
komplemento de <distanco>:
 
 <Abest viginti passus> (aŭ <pass‹bus>), li estas dudek paŝojn for.
 
    -----
 
 <Fame interiit.>          <Teneo lupum aŭrïbus.>
 <Ferire gladio.>         <Hic liber constat viginti assïbus.>
 <Magna voce loqui.> <Abest viginti passïbus.>
 <Forma vincis.>         <Nobïli genëre ortus.>
 
155. En la ablativo estas la cirkonstancaj komplementoj de <rimedo> (kaŭzo, ilo, maniero, vidpunkto, parto, prezo) kaj <deesto> (distanco, deveno):
 
                                                      <RIMEDO>
 
Kaŭzo:     <Fame interiit>,               li mortis de (pro) malsato.
 
Ilo:            <Ferire gladio>,                 frapi per la glavo.
 
Maniero:    <Magna voce loqui>,       laŭte paroli.
 
Vidpunkto: <Forma vincis>,                vi superas laŭ beleco.
 
Parto:          <Teneo lupum aurïbus>,   mi tenas la lupon ĉe la oreloj.
 
Prezo:         <Hic liber constat> <viginti assïbus>, tiu libro kostas dudek asojn.
 
                                                       <DEESTO>
 
Distanco: <Abest viginti passïbus>, li estas dudek paŝojn for.
(aŭ Diferenco: <Duobus digïtis major>, du fingrojn pli granda.)
 
Deveno: <Nobili genëre ortus>, ido de nobela raso (= nobeldevena).
 
                               <II. Cirkonstancaj komplementoj de tempo.>
                                             <Tres annos regnavit.>
 
 156. La cirkonstanca komplemento de tempo en la akuzativo markas la
<daŭron> de ago:
 
 <Tres annos regnavit>,   li reĝis tri jarojn
     (= dum tri jaroj).
 
 <Tres annos natus>, (laŭvorte: naskita de tri jaroj)   tri jarojn aĝa.
 
 <Tertium annum regnat>,   (laŭvorte: la trian jaron li reĝas)
    li reĝas jam du jarojn.
 
                                                                 -----
 
                                                      <veniet hora tertia.>
 
157. La cirkonstanca komplemento de tempo en la ablativo markas la <ĝustan momenton> de ago:
 
 <Veniet hora tertia>,   li venos je la tria horo.
 
 <Occasu solis>,   je la sunmalleviĝo.