07 LATINA GRAMATIKO
Simpla kaj kompleta
(Daŭrigo)
 
 
ĈAPITRO VI. - LA PREPOZICIO.
De Esperanto al Latino.
 
96. La latinaj kazoj ofte anstataŭas la prepoziciojn (<al la naturo>, <naturae>). Tamen la kazoj ne ĉiam sufiĉas, kaj tiam prepozicioj estas uzataj (<laŭ la naturo>, <secundum naturam>). Iuj prepozicioj estas uzataj kun la akuzativo, aliaj kun la ablativo. Plie kelkaj aliaj vortoj estas uzataj kiel prepozicioj kun la genitivo.
 
            FORMOJ.
 
===============
I.P. La sekvanta tabelo indikas por ĉiu latina prepozicio ĝian primitivan sencon; kiam estas dua senco, tiu ĉi ĝenerale estas figura. Tradukante la prepoziciojn, oni devas ĉiam provi laŭeble klarigi al si, kiel la diversaj apartaj sencoj deriviĝas de la primitiva senco, markanta unue la <lokon> kaj poste, metafore, la <tempon>.
===============
 
97. 1. Prepozicioj uzataj  kun la akuzativo:
 
<Ad>,               al, por.
<Adversus>,   fronte al, kontraŭ.
<Ante>,           antaŭ.
<Apud>,          ĉe.
<Circa> )
<Circum>)      ĉirkaŭ.
 
<Cis>, )
<Citra>,)          ĉiflanke de.
<Contra>,        fronte al,
 
<Erga>,          rilate al.
 
<Extra>,           ekster.
<Infra>,            sub, sube de.
<Inter>,            inter.
 
<Juxta>,           apud.
<Ob>,               antaŭ, pro, kontraŭ.
<Penes>,          en la povo de.
<Per>,               tra, per.
 
<Post>,             post.
 
<Praeter>,        preter, escepte de.
 
<Prope>,           proksime de.
<Propter>,       apud, pro.
<Secundum>,    laŭ, kontraŭ, laŭlonge de,
 
<Subter>,        sub.
(foje kun
 ablativo)
 
<Supra>,          super.
 
<Trans>)
<Ultra>)           trans.
 
 
98. 2. Prepozicioj uzataj kun la ablativo;
 
<A, ab, abs>,       (deirante) de.
<De>,                   (malsuprenirante) de, pri.
 
<Coram>,           en ĉeesto de.
<Cum>,               (kune) kun.
<E, ex>,              (elirante) el, laŭ.
 
<Prae>,               antaŭ, kompare kun.
 
<Pro>,                 antaŭ, por, favore al, proporcie al.
 
<Sine>,              sen.
<Tenus>,          ĝis.
 
99. 3. Prepozicioj uzataj
   jen kun la akuzativo (demando <QUO>, kien),
   jen kun la ablativo   (demando <UBI>, kie),
 
<Sub>,            sub,
   1. demando <QUO>: <Sub terram ire>, iri sub la teron.
   2. demando <UBI>: <Sub terra esse>, esti sub la tero.
 
<In>,              en,
   1. demando <QUO>: <In Graeciam ire>, iri en Grekion,
   2. demando <UBI>:  <In Graecia esse>, esti en Grekio.
 
===============
N.B.- <In> kun la akuzativo markas la direkton al celo, kaj sekve la rezulton (atingitan celon) aŭ la <intencon> (celobjekton).
N.B.- (Pri <sub> kaj <in>) En cirkonstancoj similaj al tiuj de la donitaj ekzemploj, kiam en Latino oni uzas la akuzativon, tiam ankaŭ en Esperanto oni uzas la akuzativon; kiam en Latino oni uzas la ablativon, tiam en Esperanto oni uzas la nominativon.
===============
 
100. Apartaĵoj.- 1. <Super> kun la akuzativo signifas <super>, <sur> (tiel ĉe la demando <UBI>, kiel ĉe la demando <QUO>); kun la ablativo, ĝi signifas <pri>.
 
===============
N.B. En Esperanto, kun prepozicio, la uzo de la akuzativo ne dependas de la prepozicio, sed nur de la senco (la akuzativo montras direkton al celo).
===============
 
2. <Causa>, cele al; <gratia>, pro amo al; <loco>, anstataŭ; ablativoj listigitaj inter la prepozicioj, estas uzataj kun la <genitivo>.
 
         UZOJ
 
101. La prepozicion oni en Latino uzas <malpli ofte> ol en Esperanto, ĉar anstataŭ ĝi en Latino oni uzas la kazojn (#18), kaj <neniam> antaŭ infinitivo (tiam ĝin anstataŭas gerundo aŭ alia eprimmaniero).
   Iuj prepozicioj (<adversus>, <ante>, <contra>, <coram>, <post>,
<super>, ktp) estas uzeblaj kiel adverboj kaj tiam do sen komplemento.
 
            LOKO
 
102. La loko de la prepozicio estas <antaŭ> ĝia komplemento:
 
   <Ad urbem>, al la urbo:
 
escepte de <causa>, <gratia>, <loco>, <tenus>, <versus>, kies loko estas post la komplemento, kaj <cum>, kiun oni metas post la personajn pronomojn
(<mecum>) kaj foje post la rilatajn pronomojn (<quocum>).
 
===============
N.B.- Kiam la komplemento enhavas du vortojn, kiuj akordiĝas, la prepozicio ofte <interŝoviĝas> inter ambaŭ:
 <Quibus de causis>,   pro kiuj kaŭzoj.
 <Magno cum metu>,   kun granda timo.
Tia kutimo estas fremda al bona proza stilo en Esperanto.
===============
 
===============
I.P. - Provado ĉiam stereotipe koincidigi esperantan prepozicion kun homologa latina prepozicio aŭ deklinacia kazo povus kaŭzi multajn erarojn.
===============
 
   Ĉapitro VII.- LA KONJUNKCIO.
 
      DE ESPERANTO AL LATINO.
 
103. En Latino kiel en aliaj lingvoj, ekzistas du specoj de konjunkcioj: la <kunordigaj> konjunkcioj, kiuj unuigas ne estigante dependon:
 <Libertatem amas   <et> pro virili parte defendis>,
= Vi amas la liberecon <kaj> vi defendas ĝin laŭ via povo.
 
kaj la <subordigaj> konjunkcioj, kiuj estigas dependon:
 <<Quia> libertatem amas, pro virili parte defendis>,
= <Ĉar> vi amas la liberecon, vi defendas ĝin laŭ via povo.
 
             FORMOJ
 
104 Kunordigaj konjunkcioj, klasigitaj proksimume laŭ sia forto (Tiuj estas unuaj, kiuj plej forte markas la esprimitan ideon):
 
 1. markantaj unuiĝon:
 <Jam vero>,                       eĉ pli.
 <Et, -que, ac, atque>,       kaj.
 <Nec> aŭ <neque>,       kaj ne, nek.
 <Atqui, porro>,                 sed, nu.
 <Quoque>,                        ankaŭ.
 
 2. markantaj alian eblecon;
 <Aut>,                               aŭ kontraŭe.
 <Vel>, <-ve>,                 aŭ se oni volas.
 <Seu, sive>,                     aŭ.
 
===============
I.P.- <Vel> povas esti embarasa, kiam ĝi ne estas redirata, ĉar tiam ĝi povas funkcii kiel adverbo kun la senco: eĉ, ankaŭ. Tiel estas ankaŭ pri <et>.
===============
 
 3. markantaj kontraŭstaron:
 <At> (>at contra>, <at vero>),    sed male.
 <At> (>at enim>),                          sed, oni diros, ...
 <Sed>, <verum>,                            sed.
 <Vero>, <autem>,                          sed.
 <Tamen>,                                         tamen.
 
 4. markantaj kaŭzon:
 <Nam, enim>, <namque, etënim>),  ĉar, efektive,
 
 5. markantaj konsekvencon:
 <Ergo, igïtur>,                                                             do.
 <Itaque, quare, quamobrem>, <quapropter>,       tial.
 <Proinde>,                                                                    do.
 
105. Subordigaj konjunkcioj:
 
===============
(I.P.- La <subordigo> ne nur estas la plej ofta frazkonstruo en Latino, sed ĝi estas eĉ pli ofta en la latina lingvo ol en iu ajn alia lingvo tiel, ke la subordigo estas la esenca karaktero de la latina lingvo.)
===============
 
 1. markantaj la tempon:
 <Cum, quando, ubi>,   kiam.
 <Ut, ut primum>,         kiam, ekde kiam, tuj kiam.
 
 <Dum, donec, quoad>, dum.
 
 <Postquam>,               post kiam.
 
 2. markantaj la kaŭzon:
 
 <Quod, quia>,             ĉar, tial ke.
 
 <Cum, quoniam>, <siquïdem>, ĉar.
 
 3. markantaj koncedon:
 <Etsi, tametsi>, <etiamsi>, kvankam, <quamquam, licet>,)
 <quamvis>,                             kiel ajn..., kvankam.
 
 4. markantaj la celon:
 <Ut>,                                     por ke.
 <ne>,                                    por ke ne.
 
 5. markantaj la konsekencon:
 
 <Ut>,                                 por ke, tiel ke (...u).
 
 6. markantaj komparon:
 <Quam>,                           ol.
 <Potius quam>,                prefere al.
 <Prout>,                            laŭ tio se.
 <Quasi>,                            kvazaŭ.
 
 7. markantaj la kondiĉon:
 <Si>,                                se.
 <Nisi>,                             se ne, se tamen ne.
 <Sive>,                            aŭ ĉar.
 <Dummodo>,                 se nur.
 
              UZOJ.
 
106. La kunordigaj konjunkcioj:
 
 1. Foje estas <forlasataj>, por vigligi rakonton, listigon, nombradon:
 <Veni, vidi, vici>,   mi venis, vidis, venkis.
 
===============
N.B. Oni ankaŭ foje forigas ilin inter du kontraŭaj ideoj: <Bonum malum>, la bono <kaj> la malbono.
===============
 
 2. Foje oni uzas ilin por emfazi la sekvon de la ideoj:
 <Caesar venit <et> hostem in iniquo loco vidit; <itäque> eum facïle vicit>,
   Cezaro venis <kaj> la malamikon en malfavora loko vidis; tial li lin facile venkis.
 
 3. Tre ofte oni <anstataŭ ili> uzas subordigajn konjunkciojn por distingi la duarangajn ideojn disde la ĉefa:
 <<Cum> Caesar venisset et hostem in iniquo loco vidisset, eum facile vicit>,
 <Ĉar> Cezaro venis kaj la malamikon en malfavora loko vidis, li lin facile venkis.
 
===============
N.B. Ĝustaloke uzi iujn anstataŭ aliaj tiujn tri specojn de konstruo (apudmeto, kunordigado, subordigado) estas tre grave por bona traduko.
===============
 
              LOKO.
 
107. I. La loko de ĉiuj kunordigaj konjunkcioj estas en la komenco de la propozicio, escepte de:
 
 1. <-que> kaj <-ve> (enklitaj), kiuj <kunmetiĝas> fine de la antaŭa vorto;
 
 2. <Quoque, autem, vero, enim>, kies loko estas tuj post la unua vorto de la propozicio;
 
 3. <Tamen> kaj <igïtur>, kies loko povas esti <unua> aŭ <dua>.
 
II. Ĉiuj subordigaj konjunkcioj havas sian lokon <en la komenco> de la propozicio, escepte de la sufiĉe malofta kazo, en kiu vorto estas sufiĉe grava por esti lokita antaŭe, kaj foje en poezio.
 
 ĈAPITRO VIII. - LA INTERJEKCIO.
 
              FORMOJ.
 
108. La ĉefaj latinaj interjekcioj estas:
 
 <O!>,                      Ho!
 <A!>,                      Ha!
 <Pro!>,                  Ho!
 <Ei! heu! eheu!>,   Ve!
 <Heus!>,                Hola!
 <En! ecce!>,           Jen!
 <Age! eia!>,            Nu do ek!
 <Euge!>,                 Brave!
 <Vae!>,                   Ve!
 
                     UZOJ.
109. La interjekcioj:
 
 1. Aŭ estas <forigataj> antaŭ vokativo aŭ akuzativo:
 <Domïne!>, Ho, mastro!
 <Me misërum!>, Malfeliĉa mi!
 
 2. Aŭ estas <uzataj> antaŭ nominativo, vokativo, akuzativo:
 <O ego laevus!>, ho! kia mallertulo mi estas!
 <O Domine!>,      ho! mastro!
 <Pro deum fidem!>,   Pro kredo je la dioj!
 
===============
N.B.- La interjekciojn <Ei> kaj <Vae>ĝenerale sekvas la <dativo>:
   <Ei mihi!>, ve al mi!
   <Vae victis!>, ve al la venkitoj!
===============
 
     ĈAPITRO IX.- VORTFAMILIOJ.
 
       Primitivaj (=bazaj) vortoj.
        Kunmetitaj vortoj. - Derivitaj vortoj.
 
110. Oni nomas <vortfamilio> la tuton de la vortoj, kiuj inter si havas ian parencecon, ĉar, apartenantaj al unu sama radiko, ili estas ricevitaj per <kunmeto> aŭ <derivado>.
   Tiaj estas, ekzemple:
 <Curro>, mi kuras, <primitiva> vorto.
 <<Con>curro>, mi konkuras, <kunmetita> vorto, formita per
antaŭe aldonita silabo (prefikso);
 <Curri<culum>, kuro, <derivita> vorto, formita per malantaŭe aldonita silabo (sufikso).
 
===============
N.B. - Ekzistas alia speco de kunmetitaj vortoj: la vortoj formitaj per la <kunmeto> de du aŭ pluraj simplaj vortoj, kaj ne per afiksoj.
 <Signifer>, ŝildoportanto
(<signum>, ŝildo, kaj <fero>, mi portas).
===============
 
===============
I.P. Oni ne konfuzu verajn kunmetitajn vortojn kun vortoj kiel <respublica>, nepropre nomitaj "kunmetitaj vortoj" (vd §16). Ĉi tiujn oni povas skribi en du vortoj: <res publica>, kiuj ambaŭ estas deklinaciataj; sed en vera kunmetita nomo nur la fino de la vorto estas deklinaciata.
===============
 
===============
N.B. Oni notos ĉi tie tri gravegajn diferencojn inter latinaj kaj
esperantaj kunmetitaj vortoj:
===============
 
   1. Kontraŭe al tio, kio estas senescepta regulo en Esperanto, la elementoj de latina kunmetita vorto ofte ricevas konsiderindajn formŝanĝojn en kunmetoj, precipe pro fonetikaj influoj (precipe, translokigo de la akcento, reciproka influo de najbaraj sonoj...), kaj sencoŝanĝojn (la primitiva senco de la kunmetitaj elementoj ne estas sisteme konservita).
 
 2. La senco de la kunmetaĵoj ofte ne estas deduktebla el la senco de iliaj elementoj.
 
   3. La solaj uzeblaj kunmetaĵoj estas troveblaj en vortaro. Kontraŭe al Esperanto, Latino ne permesas al la uzanto mem krei novajn kunmetaĵojn, eĉ se la senco de ĉi tiuj evidente rezultas de la senco de iliaj elementoj: tiaj novaj kreaĵoj, nomitaj barbarismoj, estas gravaj lingvaj eraroj.
 
111. Reguloj pri vortkunmetado.- Povas okazi, ke:
 
 1. La radika vokalo <malfortiĝas>:
   <Claudo> iĝas <Includo>.
 
 2. La fina konsonanto <asimiliĝas>:
 <Sub-pono   iĝas <Suppono>.
 <Ad-tuli    iĝas <Attuli>.
 <Ad-latum   iĝas <Allatum>.
aŭ ĝi <adaptiĝas>:
 <Ad-quaero> iĝas <Acquiro>
 
===============
N.B. Tiaj ŝanĝoj neniam okazas en Esperantaj kunmetaĵoj.
===============
 
112. La sekvantaj tabeloj indikas la ĉefajn <prefiksojn> aŭ <sufiksojn> kun la signifaj modifoj, kiujn ili produktas.
 
          KUNMETITAJ VORTOJ:
 
(Nedisigeblaj prefiksoj,  ekzistantaj nur en kunmetaĵoj)
 
PREFIKSOJ       SIGNIFO        EKZEMPLOJ
<Amb>,             ĉirkaŭ       <Ambire>, ĉirkaŭiri.
<Dis>,               dis                 <Discurrëre>, diskuri.
<In>,                 neado           <Injustus>, nejusta.
<Re>,                ripeto          <Renovare>, renovigi.
                           for                 <Recedere>, foriri.
<Se>,                apartigo      <Seponëre>, apartigi.
<Ve>,               senigo          <Vesanus>, malsaĝa.
 
(Disigeblaj prefiksoj, ekzistantaj memstare kiel prepozicioj)
 
 <Ab>, for                                      <Abire>, foriri.
 <Ad>, alproksimigo                    <Adire>, aliri.
 <Cum>, kunigo                            <Conclamare>,      kune krii.
 <De>, disigo                               <Deminuëre>, depreni.
        Malsuprenmovo                   <Decurrere>, malsuprenkuri.
 <Ex>, eliro                                 <Exire>, eliri.
 <In>, en, sur                             <Incïdere>, fali sur.
 <Ob>, antaŭ                            <Obire> antaŭeniri.
 <Per>, tra,                                  <Percurrëre>, trakuri.
                                                      <Perficëre>,   tute finfari.
 <Pro>, antaŭen                      <Projicëre>, antaŭenĵeti.
 
===============
N.B. 1. La aliaj prepozicioj <ante>, <circum>, <inter>, <post>, <prae>,
<sub>, ktp havas en kunmetado tute la saman sencon, kiun ili havas izole.
 
2. Oni ne konfuzu <in>, nea nedisigebla partiklo, kun <in>, prepozicio. (Ekzemple: <indictus>, nedirita; sed <indictus>, deklarita)
===============
 
===============
Rimarko.- En la tabelo estas donita nur la ĝenerala senco de la prefiksoj, sed estos facile konstati la apartajn sencojn, kiuj venas de ili; ekzemple <cum> markas la <unuiĝon> kaj sekve la <forton>, tial <conspicëre>, atente rigardi.
===============
 
===============
I.P. Necesas atente konsideri la apartajn nuancojn, kiujn alprenas la kunmetitaj vortoj, kaj ne maldiligente traduki ilin kiel simplajn, nekunmetitajn vortojn.
Ekzemple <ad arma discurrëre>, kaj <ad arma concurrëre>. La unua esprimo aplikiĝas al kunigitaj soldatoj, kiuj iras kolekti siajn disigitajn armilojn; la dua al disigitaj soldatoj, kiuj iras preni siajn kunigitajn armilojn.
===============
 
DERIVITAJ VORTOJ;
 
1.     Derivitaj nomoj.
 
SUFIKSOJ     SENCO     EKZEMPLOJ
 
sor, tor         Aganto     <Defensor>, (i. trix).   defendanto,
                                      <Auditor>, aŭdanto.
 
io, us      Ago aŭ Stato. <Defensio>, (gen. us).   defendo,
                                         <Auditio, aŭdo,
                                         <Cursus>, kuro.
 
ulum, trum. Ilo.            <Gubernacülum>,   kondukilo
                                       <Aratrum>, plugilo
 
tas,         Kvalito;           <Bonïtas>, boneco,
 
 tia, udo.                       <Justitia>    justeco,
                                      <Magnitudo>, grandeco.
 
lus.         Diminutivo   <Rivülus>,    rivereto.
                                     <Regulus>, reĝeto
 
 
           2. Derivitaj adjektivoj.
 
SUFIKSOJ     SENCO     EKZEMPLOJ
 
eus.               Materio,    <Ferreus>, fera,
                                        <Aureus>, ora.
 
ilis.               Ebleco,     <Docïlis>, obeema,
                                      <Facïlis>, facila.
 
ax,               Eksceso, <Vorax>, manĝegema
 
bundus,       Eksceso   <Furibundus>, furioza
 
osus,             Eksceso   <Formosus>, belaĉa
 
ulus.              Eksceso  <Credülus>, tro kredema.
 
nus,              Deveno,  <Romanus>   romana,
 
ensis.           Deveno,   <Atheniensis> atenana.
 
 
         3 Derivitaj verboj.
 
SUFIKSOJ        SENCO                      EKZEMPLOJ
 
to.                    Ripeto de la ago     <Dicto> (el <dico>),    mi rediras
 
sco.                 Komenco de la ago <Albesco> (el <albeo>),   mi blankiĝas.
urio.               Deziro. <Esurio> (el <edo>),   mi malsatas
 
===============
I.P. Ankoraŭ ĉi tie oni zorge atentu pri la apartaj nuancoj akiritaj, kaj oni ne traduku <Dicto> kiel <Dico>.
===============