(La ĉeftemo de tiu artikolo estas ja kaduka, sed ne ĝia tuta enhavo; interalie estas mencio pri SAT-rondoj, kiu povas precipe interesi SAT-anojn) 
 
Komunumo/Komuno?
 
Mi esprimiĝas pri la propono uzi la vorton "Komuno" anstataŭ "Komunumo" (SAT-Amikaro de julio 1997, p.48) kaj pri koneksaj temoj.
 
Oni kutime nomas "Komunumo" la komunumon de Parizo, kiu funkciis dum
72 tagoj en 1871. Solidare kun la komunumo de Parizo de 1871, funkciis
ankaŭ pluraj komunumoj en la provinco. La komunumo de Liono funkciis de la 21-a ĝis la 24-a de marto. Forlasitaj de ĉiuj, ĝiaj membroj rifuĝis en Svisio. La fiasko de la komunumo de Liono rezultigis la fiaskon de tiu de Creusot (krezo). En Saint-Etienne (Sankta-Stefano), la komunumo daŭris de la 24-a ĝis la 27-a de marto. En Tuluzo, la komunumo funkciis ĝis la 27-a de marto; en Narbonne (narbon) ĝis la 31-a; en Marsejlo ĝis la 4-a de aprilo.
Limoĝo havis sian komunuman tagon la 4-an de aprilo. Post la 6-a de aprilo la komunumo de Parizo frontis tute sola la kontraŭ-revolucion.
 
Okazis pluraj parizaj komunumoj. Inter ili, tiu de 1789 ne estas malpli grava ol tiu de 1871: ĝi naskis la Francan Revolucion.
 
La unuaj francaj komunumoj aperis en Suda Francio en la XI-a jarcento, surbaze de la antikvaj romiaj municipoj, kiel movado de rezistado kontraŭ la netolereblaj ekscesoj kaj uzurpoj de la feŭdaj sinjoroj. Tro ofte oni diras, ke la komunumoj "ribelis" kontraŭ la sinjoroj. Fakte tiuj ĉi estis la veraj ribeluloj, konstante komplotantaj kontraŭ la demokratan ordon por trudi sian tiranecan malordon pravigeblan nur per perforto.
 
La vorton "komunumo" sankcias ne nur la PIV kaj la PV, sed unue la Fundamento. Tute prave, Zamenhof donis al ĝi, almenaŭ per la franclingva kaj germanlingva tradukoj, sencon sinoniman al tiu de "paroĥo", ĉar historie la unuaj francaj komunumoj ekstaris en paroĥaj preĝejoj, kiuj estis la ĉefaj naturaj centroj de organizita klasbatalo dum la tuta Mezepoko, sed ne nur en Francio. "Ekklesia", de kie venas la francaj "Eglise" (Eklezio) kaj "église" (preĝejo), en Ateno estis la ĝenerala kunveno de la Atenanoj. La "burĝoj" (=civitanoj aŭ urbanoj) kunvenis en preĝejon por kunĵuri sin antaŭ Dio kaj mem organizi la administradon kaj defendon de sia urbo. Kelkaj el tiuj urboj eĉ konservis sian antikvan memadministradon kaj neniam estis malpurigitaj de la feŭda jugo. La komunuma, kontraŭfeŭda revolucio ne havas certan daton. Registrita en 1070 estas la komunumo de le Mans (leman) en okcidenta Francio. Post sia venko super ĉiuj aliaj feŭdaj sinjoroj, kiuj estis ja liaj vasaloj, la reĝo de Francio (Ludoviko la XIV-a) konfiskis la demokratan liberecon de ĉiuj francaj komunumoj.
 
Dum la Franca Revolucio, inter 1789 kaj la falo sub la bonapartan
diktaturon, oni kalkulas ne malpli ol kvin komunumojn de Parizo,
preziditajn respektive de Bailly, Pétion, Chambon, Pache kaj Fleuriot.
 
La mezepokaj komunumoj neniel fondiĝis sur lingvaj aŭ etnaj bazoj, sed sur la memoro de antikva juro kaj tradicio kiu tra Romio seninterrompe sed ne senevolue originas de Ateno kaj aliaj liberaj civitoj de antikva Grekio, sur la kunĵuro de la partoprenantoj, mem defendi sian rajton kaj sian urbon. Ili – sed nenia mistera "sango" aŭ ekskluziva pseŭda "kulturo" - estas la demokrata bazo sur kiu konstruiĝis la franca nacio. En la Pariza Komunumo de 1871 partoprenis sendiskriminacie, en plena egalrajteco kun aliaj parizanoj, kiel en aliaj revoluciaj momentoj de la franca historio, enmigrintaj laboristoj kaj demokratoj - italoj, poloj, belgoj, rusoj, hungaroj kaj aliaj. Ankaŭ multaj
virinoj kaj infanoj partoprenis.
 
La etimo "mun" de "komuna" estas la sama kiel tiu de "municipo". Ĝi respondas al "mein" en la germana "Gemeinde". Ĝia ĝenerala signifo estas "funkcio, devo". La latinaj vortoj "communia", "communitas", de kiuj devenas la franca "commune" kaj la angla "community" portas la ĝeneralan ideon de aŭtonomeco kaj memadministrado.
 
En moderna Francio, la komunumoj ne estas nur teritoriaj administraj distriktoj. Ilia teritorio ofte koincidas kun tiu de mezepokaj komunumoj, almenaŭ en sia centro. Ili ĝuas certan gradon de politika aŭtonomeco kaj de memadministrado, analogan al tiu de la romiaj municipoj. Ili estas unu el la ĉefaj elementoj de la franca demokratio. Iliaj estraroj ("urbestraroj", "urbaj
konsilantaroj" aŭ "magistratoj") estas balote elektataj por ses jaroj laŭ sistemo, kiu samtempe donas stabilan decidpovon al la plimulto kaj eblecon de oficiala esprimiĝo al la malplimulto(j). La Komunumo mem estis urba konsilantaro de Parizo, balote elektita la 26-an de marto 1871. Proudhon proponis federacion de la aliaj komunumoj kun tiu de Parizo. La kontraŭrevolucia sangobano malpermesis ĉian eblecon de eksperimentado de tiu propono.
 
La komunumoj ankaŭ estas la ĝenerala jura kadro de multaj lokaj asocioj, inter kiuj ni havas kelkajn lokajn Esperanto-asociojn. En tiu sama kadro principe, konforme al la Gotenburga konvencio, funkcias aŭ devus funkcii
en Francio la baza por- kaj peresperanta kunlaborado inter SAT kaj SAT-Amikaro per la kunlaborado de loka grupo de SAT-Amikaro kun la
samloka SAT-rondo. Tiu kunlaborado estas necesa por certigi, ke neniu
tasko estos loke rifuzita sub la falsa preteksto, ke ĝi estas ekster la kompetenteco de la LEA-grupo, ĉar "ne pure poresperanta" kaj de la
SAT-Rondo ĉar "ne pure peresperanta".
 
Tio ne estas pure france-franca: evidentas, ke ankaŭ aliaj demokrataj landoj demokrate organizas sian lokan vivon surbaze de longa historia tradicio. En
Belgio, Germanio, Italio, komunumoj havas eĉ pli fortan tradicion de aŭtonomeco kaj memadministrado ol en Francio, pro la ekscesa centrismo de
la franca monarkio. Ne konvenus kaj naive estus trotakse idealigi la aferon: en Ateno kiel en la plej demokrata kaj moderna lando, ĝis nun ĉie kaj ĉiam la demokratio estis malperfekta, ĉiam estis kaj restas rezulto, objekto kaj tereno de senfinaj konfliktoj, kiuj ne estas redukteblaj al la opozicio de nur du
sociaj klasoj.
 
Kio distingas la komunumon de Parizo en 1871 de la aliaj pli fruaj, tio estas ĝia proleta karaktero. Tio estas plifortigo kaj plivastigo, sed ne redukto nek
devojigo de ĝia demokrata esenco. Etimologie, historie kaj politike, la diversaj sencoj de "komunumo" kaj "Komunumo" estas nepre ligitaj kaj nedisigeblaj.
 
La vorto "komunumo" ankoraŭ havas aliajn najbarajn sencojn, kiuj ne respondas al tiu de la franca "commune", sed al alia vorto. Oni trovas en PIV kelkajn ekzemplojn de tiuj aliaj sencoj de "komunumo": "komunumo de Izrael", "de liberkredantoj"; "la Komunumo (=la Budhista eklezio); "preĝeja
komunumo". La senco de "komunumo" tamen respondas al la difino donita por "la Pariza Komunumo (de 1871)": "2. Ĉiuspeca societo, bazita sur komuneco de vivo kaj interesoj".
 
Por la Eŭropa merkato, PIV uzas la esprimon "Eŭropa komunaĵo" en unu
loko (sub *komun/a), sed "Eŭropa ekonomika komunumo" en alia (sub
merkat4o). Cetere "ekonomika" tie estas misuzita, ĉar ĝi ne rilatas al la ekonomia scienco, sed al ĝia objekto mem. (*)
 
La vorto "komuno", kvankam regule formebla kun la senco "o komuna", "tio, kio estas komuna", ne estas sankciita kaj restas disponebla kiel eventuala sinonimo de "komunumo", "komuneco" kaj "komunaĵo". En Esperanto kiel en aliaj lingvoj, la postulo "unu vorto por ĉiu senco kaj unu senco por ĉiu vorto" estas utopia, sed la preciza senco de vorto ofte dependas de la kunteksto.
 
La historiajn informojn pri la komunumoj antaŭ 1871 mi tiris el la "Dictionnaire universel" (Universala vortaro) de Maurice LACHATRE (moris laŝatr) (1865). Tiujn pri la komunumo de Parizo en 1871 mi tiris el "La Commune de Paris" (La Komunumo de Parizo), legolibro pri la franca lingvo por rusoj (Moskvo 1947). Mi ankaŭ uzis broŝureton titolitan "Vive la Commune" (Vivu la Komunumo), eldonitan de CGT (franca Ĝenerala Konfederacio de la Laboro) en 1971 okaze de la centjara datreveno de tiu
historiaĵo, la faman lernolibron "L'histoire" (La historio) de Malet (male)
kaj Isaac (izaak), kaj la broŝuron "Communes d'aujourd'hui" (hodiaŭaj komunumoj), de Paul CORNIERE (pol konier) kaj Francis HOUDET (fransis ude) (eldonoj de "Monde Ouvrier", 1959).
 
(*) Tiuj kuriozaĵoj ne estas troveblaj en NPIV (ekde 2002).