05.1 LATINA GRAMATIKO
Simpla kaj kompleta
(Daŭrigo)
 
ĈAPITRO IV. -
 LA VERBO.
 
       Esperanto kaj Latino.
 
53. Modoj.- La modoj estas proksimume la samaj, sed la <subjunktivo> rolas
jen kiel kondicionalo, jen kiel volitivo, jen kiel indikativo (en subordigitaj propozicioj).
 
Latino havas specialajn formojn:
<gerundo> kaj <supino>. Ili estas specoj de verbaj substantivoj kaj servas por deklinacii infinitivon.
 
La latina sistemo de participoj estas malpli kompleta, kvankam pli kompleksa, ol la esperanta. La aktiva voĉo ne havas estintecan participon, sed havas estantecan kaj estontecan participojn, dum la pasiva ne havas estantecan participon, sed havas estintecan kaj estontecan participojn. Ĉi tiu povas havi, sed ne nepre, sencon de devigo. Oni ankaŭ nomas ĝin verba adjektivo. Tamen iuj <deponentaj> verboj posedas ĉiujn formojn de participoj: estantecan, estintecan, estontecan kaj devigecan. Ĉi ties senco ĉiam estas pasiva.
 
Ekzemple: (<utor>, mi uzas) <utens>, uzanta; <usus>, uzinta aŭ uzita;
<usurus>, uzonta; <utendus>, uzenda, nepre uzota.
Deponenta verbo havas pasivan formon sed aktivan sencon, kiu plie povas esti transitiva aŭ netransitiva. Ĝi povas ankaŭ havi formojn kun pasiva senco (ekzemple: <utendus>, nepre uzota,  uzenda, <usus>, uzinta aŭ uzita).
 
N.B. : Kvankam ĝenerale netransitiva (kun komplemento en la ablativo), <utor> foje estas uzata kun akuzativo, ĉefe arkaisme.
 
54. La tempoj ne esprimas nur tempon, sed ankaŭ aspekton perfektecan aŭ
imperfektecan. La tempoj de la imperfekteco estas: prezenco, imperfekto kaj futuro; la tempoj de la perfekteco estas: perfekto, pluskvamperfekto, antaŭa futuro.
Imperfekteca ago estas ago konsiderata kiel ne finita.
Perfekteca ago estas ago konsiderata kiel finita.
 
55. Voĉoj.- Latino havas du voĉojn: aktivan kaj pasivan:
 
 <Amo>,   mi amas;
 <Amor>, mi estas amata (de iu), min amas (iu).
 
(Deponenta verbo havas pasivan <formon> sed aktivan <sencon>:
<Imitor>, mi imitas)
 
56. Sinteza karaktero.- La latina verbo kunigas en unu vorto la sencojn de pluraj esperantaj vortoj.
Ekzemple: mi estas amata = amor. La finaĵo de <amor> esprimas: personon, nombron, modon, tempon, voĉon.
 
(Necesas ne konfuzi la verbon <Amor>, "mi estas amata", kun la substantivo
<Amor> (gen.: <amoris>), "amo".)
 
57. Konjugacioj.- Konjugacii verbon estas listigi la diversajn formojn,
kiuj markas
la <personon>,
la <nombron>,
la <tempon>,
la <voĉon>,
la <modon>.
 
Estas kvar konjugacioj, distingeblaj per la aktiva infinitivo:
 
 1a..... <are>: <amare>   (ami);
 2a..... <ere>: <delere> (detrui);
 3a..... <ëre>: <legëre> (legi);
 4a..... <ire>: <audire> (aŭdi).
 
58. Primitivaj tempoj kaj derivitaj tempoj.- Por ĉiu verbo, la vortaro donas
la <prezencon de la indikativo>,  la <perfekton>, la <supinon>,  la <prezencan> <infinitivon>.
 
Ekzemple: <Amo, as>; <(perf.) avi>, <(sup.) atum>, <(inf.) are>.
 
Tiuj formoj estas la <primitivaj tempoj>, de kiuj <deriviĝas> ĉiuj
aliaj.
 
=================
N.B.- En la sekvo, la finaĵoj ofte estas disigitaj disde la radikaloj
nur por la prezento. En realaj tekstoj oni neniam disigas ilin.
=================
 
59. Aparta konjugacio de la verbo
<ESSE>, esti:
 
Indikativo
 
 Prezenco:   Mi estas ...
 
 Ununombro       Plurnombro
   Sum                   Sumus
   Es                       Estis
   Est                      Sunt
 
 Imperfekto: Mi estis ..., mi estis estanta
 
 Ununombro        Plurnombro
   Eram                      Eramus
   Eras                        Eratis
   Erat                        Erant
 
 Futuro:   Mi estos ...
 
 Ununombro        Plurnombro
   Ero                          Erïmus
   Eris                         Erïtis
   Erit                          Erunt
 
 Perfekto: Mi estis ..., mi estas estinta ...
 
 Ununombro        Plurnombro
   Fu/i                      Fu/ïmus
   Fu/isti                  Fu/istis
   Fu/it                     Fu/erunt
 
 Pluskvamperfekto: Mi estis estinta ...
 
 Ununombro         Plurnombro
   Fu/eram              Fu/eramus
   Fu/eras              Fu/eratis
   Fu/erat                Fu/erant
 
 Antaŭa futuro: Mi estos estinta ...
 
 Ununombro     Plurnombro
   Fu/ero              Fu/erïmus
   Fu/eris             Fu/erïtis
   Fu/erit             Fu/erint
 
Subjunktivo (kaj kondicionalo)
 
 Prezenco: Mi estas, estu aŭ estus ...
 
 Ununombro          Plurnombro
   Sim                        Simus
   Sis                         Sitis
   Sit                         Sint
 
 Imperfekto: Mi estas, estu aŭ estus ...,
 mi estus estinta ...
 
 Ununombro                  Plurnombro
   Essem (foje: forem)    Essemus
   Esses (foje: fores)       Essetis
   Esset (foje: forem)      Essent (foje: forent)
 
 Perfekto: Mi estis ... , mi estas estinta ...
 
 Ununombro            Plurnombro
   Fu/erim                  Fu/erïmus
   Fu/eris                    Fu/erïtis
   Fu/erit                    Fu/erint
 
Pluskvamperfekto: Mi estis estinta ...
 
 Ununombro            Plurnombro
 Fu/issem                Fu/issemus
 Fu/isses                 Fu/issetis
 Fu/isset                  Fu/issent
 
Imperativo
 Prezenco:   <Es>,     estu,
                    <Este>,   estu, estu (vi ĉiuj),
 
 Futuro: <Esto>,   estu estonta,
          <Estote>, estu estontaj,
          <Sunto>, ili estu estontaj.
 
Infinitivo
 Prezenco: <Esse>,   esti,
 Perfekto: <Fuisse>, esti estinta,
 Futuro:   <Fore>,
   aŭ <Futurum esse>, esti estonta.
 
Participo:
 Futuro: <Futurus (a, um)>, estonta.
 
=================
N.B.- 1) Kiel kutime, la ĉi tie donitaj tradukoj estas nur indikaj.
La konkretaj sencoj de la donitaj formoj ĉiam dependas de la
kunteksto, konforme al sintaksaj reguloj.
2) Ekzistas alia verbo <esse>, manĝi, kiu havas kelkajn formojn
(<es>, <est>, <essem>) similajn al formoj de <esse>, esti, kun kiuj
konfuzo estas do ebla kaj evitinda.
=================
 
Kiel <ESSE> estas konjugaciataj ĝiaj
kunmetaĵoj:
 1. <Ab/esse>,   foresti,
    <Ad/esse>,   ĉeesti,
    <De/esse>,   manki,
    <Ob/esse>,   malutili;
 2. <Prod/esse>, utili.
 La unua silabo estas <prod> antaŭ vokalo, kaj <pro> antaŭ konsonanto:
<prosum>, <prodes>, ktp ...
 3. <Posse>,   povi.
La unua silabo estas <pot> antaŭ vokalo aŭ anstataŭ <f> kaj <pos> antaŭ <s>.
 
Indikativo:
 Prezenco:   <Pos/sum>, <potes>...
 Imperfekto: <Pot/ëram>, <ëras>...
 Futuro:     <Pot/ëro>, <ëris>...
 Perfekto:   <Potu/i>, <isti>...
 Pluskvamperfekto: <Potu/ëram>, </eras>...
 Antaŭa futuro: <Potu/ëro>, </ëris>...
 
Subjunktivo:
 Prezenco:   <Pos/sim>, </sis>...
 Imperfekto: <Pos/sem>, </ses>...
 Perfekto:   <Potu/ërim>, </ëris>...
 Pluskvamperfekto: <Potu/issem>, </isses>...
 
Infinitivo:
 Prezenco: <Pos/se>.
 Perfekto: <Potu/isse>.
 
60.- UNUA AKTIVA KONJUGACIO:
<AMO>, <AS>, - <avi>, <atum>, <are>.
 
Primitivaj tempoj: <Amo, amas, amavi, amatum, amare>.
 
Indikativo
 Prezenco:   Mi amas ...
 
 Ununombro   Plurnombro
 
   Am/o            Am/amus
   Am/as           Am/atis
   Am/at           Am/ant
 
 Imperfekto: Mi amis ..., mi estis amanta
 
 Ununombro            Plurnombro
 
  Am/abam               Am/abamus
   Am/abas                Am/abatis
   Am/abat                Am/abant
 
 Futuro:   Mi amos ...
 
 Ununombro            Plurnombro
 
   Am/abo                  Am/abïmus
   Am/abis                 Am/abïtis
   Am/abit                  Am/abunt
 
 Perfekto: Mi amis ... , mi estas aminta ...
 
 Ununombro            Plurnombro
 
  Amav/i               Amav/ïmus
   Amav/isti            Amav/istis
   Amav/it              Amav/erunt
 
 Pluskvamperfekto: Mi estis aminta
 
  Ununombro            Plurnombro
 
   Amav/eram            Amav/eramus
   Amav/eras            Amav/eratis
   Amav/erat            Amav/erant
 
 Antaŭa futuro:   Mi estos aminta
 
 Ununombro            Plurnombro
 
 Amav/ero             Amav/erïmus
   Amav/eris            Amav/erïtis
   Amav/erit            Amav/erint
 
Subjunktivo (kaj kondicionalo)
 
 Prezenco: Mi amas, amu aŭ amus ...
 
 Ununombro            Plurnombro
 
   Am/em                 Am/emus
   Am/es                    Am/etis
   Am/et                    Am/ent
 
 Imperfekto: Mi amas, amu aŭ amu
 ... mi estus aminta ...
 
 Ununombro            Plurnombro
 
   Am/arem              Am/aremus
   Am/ares               Am/aretis
   Am/aret                Am/arent
 
 Perfekto: Mi amis ... , mi estas aminta ...
 
Ununombro            Plurnombro
 
   Amav/erim            Amav/erïmus
   Amav/eris             Amav/erïtis
   Amav/erit              Amav/erint
 
 Pluskvamperfekto: Mi estis aminta
 
 Ununombro            Plurnombro
 
   Amav/issem           Amav/issemus
   Amav/isses            Amav/issetis
   Amav/isset             Amav/issent
 
Imperativo
 
 Prezenco: <Am/a>,   amu, <Am/ate>, amu (vi ĉiuj),
 
 Futuro: <Am/ato>, amu, estu amonta,
         <Am/atote>, estu amontaj,
         <Am/anto>, ili estu amontaj.
 
Infinitivo
 Prezenco: <Am/are>,     ami,
 Perfekto: <Am/avisse>, esti aminta,
 Futuro:<Am/aturum esse>, esti amonta.
 
Participo:
 Prezenco: <Am/ans>, <antis>, amanta
(Deklinaciata kiel <Prudens>;  ablativo <-e>)
 
 Futuro: <Am/aturus (a, um)>, amonta.
 
Gerundo (servas kiel deklinaciebla infinitivo)
 Akuzativo (kun <ad>): <Ad am/andum>; por ami.
 Genitivo: <Am/andi>,    de amo.
 Dativo:   <Am/ando>,    por amo.
 Ablatio: <Am/ando>,    de, per, pro amo.
 
 Supino (servas kiel deklinaciebla infinitivo)
 
 <Am/atum>,   por ami,
 <Am/atu>,    al amo.
 
Oni konjugacias laŭ la modelo de <Amo> la verbojn, kies infinitivo
finiĝas per <-are>.
 
Iuj estas regulaj, ekzemple:
 <Laudo, avi, atum, are>,   laŭdi.
 <Paro, avi, atum, are>,   prepari.
 <Voco, avi, atum, are>,   voki.
 
Aliaj estas neregulaj, ekzemple:
 <Domo, mui, mütum, mare>, dompti.
 <Seco, cui, ctum, care>, tranĉi.
 <Do,   dedi, datum, dare>, doni.
 
 
61.- DUA AKTIVA KONJUGACIO:
<DELEO>, <ES>, -<evi>, <etum>, <ere>.
 
Primitivaj tempoj: <Deleo, deles, delevi, deletum, delere>.
 
Indikativo
 Prezenco:     Mi detruas ...
 
 Ununombro Plurnombro
 
   Del/eo          Del/emus
   Del/es          Del/etis
   Del/et          Del/ent
 
 Imperfekto:    Mi detruis ..., mi estis detruanta.
 
 Ununombro   Plurnombro
 
   Del/ebam     Del/ebamus
   Del/ebas       Del/ebatis
   Del/ebat       Del/ebant
 
 Futuro:       Mi detruos ...
 
 Ununombro    Plurnombro
 
   Del/ebo        Del/ebïmus
   Del/ebis       Del/ebïtis
   Del/ebit       Del/ebunt
 
 Perfekto:   Mi detruis ... , mi estas detruinta ...
 
 Ununombro   Plurnombro
 
   Delev/i         Delev/ïmus
   Delev/isti     Delev/istis
   Delev/it        Delev/erunt
 
 Pluskvamperfekto:    Mi estis detruinta ...
 
 Ununombro       Plurnombro
 
  Delev/eram      Delev/eramus
   Delev/eras        Delev/eratis
   Delev/erat        Delev/erant
 
 Antaŭa futuro: Mi estos detruinta ...
 
 Ununombro      Plurnombro
 
   Delev/ero        Delev/erïmus
   Delev/eris        Delev/erïtis
   Delev/erit         Delev/erint
 
Subjunktivo (kaj kondicionalo)
 
 Prezenco:   Mi detruas, detruu aŭ detruus ...
 
 Ununombro    Plurnombro
 
   Del/eam        Del/eamus
   Del/eas         Del/eatis
   Del/eat         Del/eant
 
 Imperfekto: Mi detruas, detruu aŭ detruus, mi estus detruinta ...
 
 Ununombro    Plurnombro
 
   Del/erem       Del/eremus
   Del/eres         Del/eretis
   Del/eret         Del/erent
 
 Perfekto: Mi detruis ... , mi estas detruinta ...
 
 Ununombro      Plurnombro
 
   Delev/erim        Delev/erïmus
   Delev/eris         Delev/erïtis
   Delev/erit         Delev/erint
 
 Pluskvamperfekto:  Mi estis detruinta ...
 
 Ununombro      Plurnombro
 
   Delev/issem    Delev/issemus
   Delev/isses      Delev/issetis
   Delev/isset      Delev/issent
 
Imperativo
 
 Prezenco:
 
   <Del/e>,     detruu,
   <Del/ete>,   detruu (vi ĉiuj),
 
 Futuro:
 
   <Del/eto>, detruu, estu detruonta,
   <Del/etote>, estu detruontaj,
   <Del/ento>, ili estu detruontaj.
 
Infinitivo
 
 Prezenco:
   <Del/ere>,     detrui,
 
 Perfekto:
   <Del/evisse>, esti detruinta,
 
 Futuro:
   <Del/eturum esse>,    esti detruonta.
 
Participo:
 Prezenco:    <Del/ens>, <entis>,    detruanta
(Deklinaciata kiel <Prudens>;   ablativo <-e>)
 
 Futuro:
 <Del/eturus (a, um)>,   detruonta.
 
Gerundo (servas kiel deklinaciebla infinitivo)
 
 Akuzativo (kun <ad>):   <Ad del/endum>,   por detrui.
 Genitivo: <Del/endi>, de detruo.
 Dativo:   <Del/endo>,   por detruo.
 Ablativo: <Del/endo>,  de, per, pro detruo.
 
Supino (servas kiel deklinaciebla infinitivo)
 <Del/etum>,   por detrui,
 <Del/etu>,    al detruo.
 
Oni konjugacias laŭ la modelo de <Deleo> la verbojn, kies infinitivo
finiĝas per <-ere>.
 
Iuj estas regulaj, ekzemple:
 
 <Fleo,    evi, etum, ere>, plori.
 <Impleo, evi, etum, ere>, plenigi.
 <Compleo, evi, etum, ere>, tutplenigi.
 
Aliaj estas neregulaj, ekzemple:
 
 <Moneo, nui, nïtum, nere>, averti.
 <Moveo, ovi, otum, movere>, movi.
 <Augeo, aŭi, auctum, augere>, pliigi, kreskigi.
 
N.B. Ĉar la neregulaj verboj estas multaj en ĉiuj konjugacioj, necesas
koni iliajn primitivajn tempojn, donitajn en la vortaroj.
 
Rimarkindaj estas tiel la analogioj inter la du unuaj konjugacioj, kiel iliaj diferencoj kun la tria kaj la kvara.
=================
 
 
62.- TRIA AKTIVA KONJUGACIO:
 <LEGO>, <IS>, - <i>, <tum>, <ëre>.
 
Primitivaj tempoj:
<Lego, legis, legi, lectum, legëre>.
 
Indikativo
 
 Prezenco:   Mi legas ...
 
 Ununombro      Plurnombro
 
   Lëg/o          Lëg/ïmus
   Lëg/is         Lëg/ïtis
   Lëg/ït         Lëg/unt
 
 Imperfekto: Mi legis ..., mi estis leganta
 
 Ununombro   Plurnombro
 
   Leg/ebam    Leg/ebamus
   Leg/ebas      Leg/ebatis
   Leg/ebat      Leg/ebant
 
 Futuro:   Mi legos ...
 
 Ununombro   Plurnombro
 
   Leg/am         Leg/emus
   Leg/es          Leg/etis
   Leg/et          Leg/ent
 
 Perfekto: Mi legis ... , mi estas leginta ...
 
 Ununombro Plurnombro
 
   Leg/i           Leg/ïmus
   Leg/isti       Leg/istis
   Leg/it          Leg/erunt
 
 Pluskvamperfekto:   Mi estis leginta ...
 
 Ununombro   Plurnombro
 
   Leg/eram     Leg/eramus
   Leg/eras      Leg/eratis
   Leg/erat      Leg/erant
 
 Antaŭa futuro: Mi estos leginta ...
 
 Ununombro   Plurnombro
 
   Leg/ero        Leg/erïmus
   Leg/eris       Leg/erïtis
   Leg/erit       Leg/erint
 
Subjunktivo (kaj kondicionalo)
 
 Prezenco:   Mi legas, legu aŭ legus ...
 
 Ununombro    Plurnombro
 
   Leg/am        Leg/amus
   Leg/as         Leg/atis
   Leg/at         Leg/ant
 
 Imperfekto: Mi legas, legu aŭ legus ..., mi estus leginta ...
 
 Ununombro    Plurnombro
 
   Leg/ërem    Leg/eremus
   Leg/eres      Leg/eretis
   Leg/eret      Leg/erent
 
 Perfekto: Mi legis ... , mi estas leginta ...
 
 Ununombro   Plurnombro
 
   Leg/ërim      Leg/erïmus
   Leg/eris       Leg/erïtis
   Leg/erit       Leg/erint
 
 Pluskvamperfekto:    Mi estis leginta ...
 
 Ununombro   Plurnombro
 
   Leg/issem   Leg/issemus
   Leg/isses    Leg/issetis
   Leg/isset    Leg/issent
 
Imperativo
 
 Prezenco:
 
   <Leg/e>,    legu,
   <Leg/ïte>,     legu (vi ĉiuj),
 
 Futuro:
 
   <Leg/ïto>,     legu, estu legonta,
   <Leg/itote>,   estu legontaj,
   <Leg/unto>,    ili estu legontaj.
 
Infinitivo
 
 Prezenco: <Leg/ëre>, legi,
 Perfekto: <Leg/isse>, esti leginta,
 Futuro:   <Lecturum esse>, esti legonta.
 
Participo:
 
 Prezenco:   <Leg/ens>, <entis>, leganta
(Deklinaciata kiel <Prudens>;    ablativo <-e>)
 
 Futuro:   <Lecturus (a, um)>,   legonta.
 
Gerundo (servas kiel deklinaciebla infinitivo):
 
   Akuzativo (kun <ad>):     Ad leg/endum>, por legi.
   Genitivo: <Leg/endi>, de lego.
   Dativo:   <Leg/endo>, por lego.
   Ablativo: <Leg/endo>, de, per, pro lego.
 
Supino (servas kiel deklinaciebla infinitivo):
 
   <Lectum>,   por legi,
   <Lectu>,    al lego.
 
Oni konjugacias laŭ la modelo de <Lego> la verbojn, kies infinitivo finiĝas per <-ëre>.
 
Iuj estas regulaj, ekzemple:
   <Emo,   emi,   emptum, emëre>,          aĉeti.
   <Diruo, dirui, dirütum, diruëre>          detrui.
   <Solvo, solvi, solutum, solvëre>,         solvi.
 
Aliaj estas neregulaj, ekzemple:
   <Cado, cëcïdi, casum, cadëre>,         fali.
   <Caedo, cëcidi, caesum, caedëre>,       tranĉi.
   <Colo, colui, cultum, colëre>,          kulturi.
 
63.- KVARA AKTIVA KONJUGACIO:
<AUDIO>, <IS>, -<ivi>, <itum>, <ire>.
 
Primitivaj tempoj: <Audio, audis, audivi, auditum, audire>.
 
Indikativo
 
 Prezenco:   Mi aŭdas ...
 
 Ununombro   Plurnombro
 
   Aud/io         Aud/imus
   Aud/is         Aud/itis
   Aud/it         Aud/iunt
 
 Imperfekto:   Mi aŭdis ..., mi estis aŭdanta.
 
 Ununombro   Plurnombro
 
 Aud/iebam Aud/iebamus
 Aud/iebas    Aud/iebatis
 Aud/iebat    Aud/iebant
 
 Futuro:   Mi aŭdos ...
 
 Ununombro   Plurnombro
 
   Aud/iam       Aud/iemus
   Aud/ies        Aud/ietis
   Aud/iet        Aud/ient
 
 Perfekto:   Mi aŭdis ...,  mi estas aŭdinta ...
 
 Ununombro   Plurnombro
 
   Audiv/i        Audiv/ïmus
   Audiv/isti     Audiv/istis
   Audiv/it       Audiv/erunt
 
 Pluskvamperfekto: Mi estis aŭdinta ...
 
 Ununombro    Plurnombro
 
   Audiv/eram   Audiv/eramus
   Audiv/eras     Audiv/eratis
   Audiv/erat     Audiv/erant
 
 Antaŭa futuro:   Mi estos aŭdinta ...
 
 Ununombro      Plurnombro
 
   Audiv/ero      Audiv/erïmus
   Audiv/eris     Audiv/erïtis
   Audiv/erit     Audiv/erint
 
Subjunktivo (kaj kondicionalo)
 
 Prezenco:   Mi aŭdas, aŭdu aŭ aŭdus ...
 
 Ununombro    Plurnombro
   Aud/iam        Aud/iamus
   Aud/ias         Aud/iatis
   Aud/iat         Aud/iant
 
 Imperfekto:   Mi aŭdas, aŭdu aŭ aŭdus ..., mi estus aŭdinta ...
 
 Ununombro      Plurnombro
 
   Aud/irem       Aud/iremus
   Aud/ires         Aud/iretis
   Aud/iret         Aud/irent
 
 Perfekto:   Mi aŭdis ... ,   mi estas aŭdinta ...
 
 Ununombro      Plurnombro
 
   Audiv/ërim     Audiv/erimus
   Audiv/eris       Audiv/erïtis
   Audiv/erit        Audiv/erint
 
 Pluskvamperfekto:    Mi estis   aŭdinta ...
 
 Ununombro      Plurnombro
 
   Audiv/issem    Audiv/issemus
   Audiv/isses    Audiv/issetis
   Audiv/isset    Audiv/issent
 
Imperativo
 
 Prezenco:
 
   <Aud/i>,    aŭdu,
   <Aud/ite>, aŭdu (vi ĉiuj),
 
 Futuro:
 
   <Aud/ito>, aŭdu, estu aŭdonta,
   <Aud/itote>, estu aŭdontaj,
   <Aud/iunto>, ili estu aŭdontaj.
 
Infinitivo
 
 Prezenco: <Aud/ire>,       aŭdi,
 Perfekto: <Audiv/isse>,     esti aŭdinta,
 Futuro: <Aud/iturum esse>,   esti aŭdonta.
 
Participo:
 
 Prezenco:   <Aud/iens>, <entis>, aŭdanta
(Deklinaciata kiel <Prudens>; ablativo <-e>)
 
 Futuro:   <Aud/iturus (a, um)>, aŭdonta.
 
Gerundo (servas kiel deklinaciebla infinitivo)
   Akuzativo      <Ad aud/iendum>, (kun <ad>):     por aŭdi.
   Genitivo:      <Aud/iendi>,      de aŭdo.
   Dativo:        <Aud/iendo>,      por aŭdo.
   Ablativo:      <Aud/iendo>,   de, per, pro aŭdo.
 
Supino (servas kiel deklinaciebla infinitivo)
 
 <Aud/itum>, por aŭdi,   <Aud/itu>,   al aŭdo.
 
Oni konjugacias laŭ la modelo de <Audio> la verbojn, kies infinitivo
finiĝas per <-ire>. Iuj estas regulaj, ekzemple:
 
 <Dormio, ivi, itum, ire>,   dormi.
 <Munio, ivi, itum, ire>, fortikigi (urbon, ktp).
 <Punio, ivi, itum, ire>,   puni.
 
Aliaj estas neregulaj, ekzemple:
 
 <Aperio, aperui, apertum, aperire>, malfermi.
 <Sentio, sensi, sensum, sentire>, senti.
 <Venio, veni,   ventum, venire>, veni.
 
64. TIEL NOMATA MIKSITA KONJUGACIO
      (TRIA KAJ KVARA)
 
CAPIO, ïs, cepi, captum, capëre, kapti.
 
Iuj verboj de la tria konjugacio ŝajnas partopreni en la kvara, ĉar ili intermetas la vokalon "i" en kelkajn formojn:
 
Formoj karakterizitaj per intermetita "i".
 
Indikativo:
 
 Prezenco:
 
 Cap/io Cap/ïmus
 Cap/is Cap/ïtis
 Cap/it Cap/iunt
 
 La unua persono ununombra kaj la tria plurnombra sekvas la kvaran konjugacion.
 
 Imperfekto:
 
 Cap/iebam,
 capiebas, ktp:       "i" estas ĉie aldonata.
 
 Futuro
 
 Cap/iam,   capies, ktp:       "i" estas ĉie aldonata.
 
Subjunktivo:
 
 Prezenco:
 
 Cap/iam, capias, ktp:       "i" estas ĉie aldonata.
 
 Imperfekto:
 
 Caperem, caperes, ktp: tria regula.
 
 Imperativo
 
 Cape:   tria regula.
 
Participo
 
 Cap/iens: "i" aldonata.
 
Infinitivo
 
 Capere: tria regula.
 
Gerundo
 
 Cap/iendi, ktp: "i" estas ĉie aldonata.
 
 Ĉiuj aliaj tempoj kaj modoj sekvas la trian regulan konjugacion.
 
 La regulo estas la sama por la respondaj formoj de la pasivo:
 
Pasivo:
 
 Formoj karakterizitaj per intermetita "i".
 
Indikativo:
 
 Prezenco:
 
 Cap/ior Cap/ïmur
 Cap/iris Cap/imïni
 Cap/itur Cap/iuntur
 
 La unua persono ununombra kaj la tria plurnombra sekvas la kvaran konjugacion.
 
 Imperfekto:
 
 Cap/iebar, capiebaris, ktp:  "i" estas ĉie aldonata.
 
 Futuro
 
 Cap/iar, capieris, ktp:  "i" estas ĉie aldonata.
 
Subjunktivo:
 
 Prezenco:
 
 Cap/iar, capiaris, ktp:  "i" estas ĉie aldonata.
 
 Imperfekto:
 
 Cap/erem, capereris, ktp:  tria regula.
 
Imperativo
 
 Cap/ëre:   tria regula.
 Cap/imïni
 
Participo
 
 Cap/iendus: "i" aldonata.
 
Infinitivo
 
   Cap/i: tria regula.
 
Responda deponenta konjugacio:
 
 Formoj karakterizitaj per intermetita "i".
 
Indikativo:
 
 Prezenco:
 
 Pat/ior    Pat/ïmur
 Pat/iris   Pat/imïni
 Pat/ïtur   Pat/iuntur
 
 La unua persono ununombra kaj la tria plurnombra sekvas la kvaran konjugacion.
 
 Imperfekto:
 
 Pat/iebar, patiebaris, ktp:   "i" estas ĉie aldonata.
 
 Futuro
 
 Pat/iar, patieris, ktp:   "i" estas ĉie aldonata.
 
Subjunktivo:
 
 Prezenco:
 
 Pat/iar, patiaris, ktp:    "i" estas ĉie aldonata.
 
 Imperfekto:
 
 Pat/erem, patereris, ktp:  tria regula.
 
Imperativo
 
 Pat/ëre:   tria regula.
 Pat/imïni
 
Participo
 
 Pat/iens
 Pat/iendus: "i" aldonata.
 
Infinitivo
 
 Pat/i: tria regula.
 
Gerundo
 
 Pat/iendi, ktp:   "i" estas ĉie aldonata.
 
=================
 En ŝajne similaj formoj de la tria kaj kvara konjugacioj, la i de la
finaĵoj <itur> kaj <imur> estas longa en la kvara konjugacio kaj
portas la akcenton, sed en la tria konjugacio ĝi estas mallonga kaj la
akcenton portas do la antaŭa silabo.
=================
 
=================
I.P. Unu el la ĉefaj malfacilaĵoj de la latinaj konjugacioj estas la
konfuzo inter la indikativaj aŭ subjunktivaj prezencoj kaj la futuro, ekzemple: <legit>, <legat>, <leget>.
Tial necesas rimarki la ĉi sekvajn tabelojn:
=================
 
Indikativo:
Unua konjugacio
Prezenco    Subjunktivo   Futuro
 
   o                 em                 abo
   as               es                   abis
   at                et                   abit
   amus          emus              abimus
   atis             etis                 abitis
   ant              ent                 abunt
 
Dua konjugacio
Prezenco    Subjunktivo   Futuro
   eo               eam               ebo
   es               eas                 ebis
   et               eat                  ebit
   emus          eamus           ebimus
   etis             eatis              ebitis
   ent             eant               ebunt
 
Tria konjugacio
Prezenco    Subjunktivo   Futuro
   o                  am                am
   is                 as                  es
   it                  at                  et
   ïmus            amus           emus
   ïtis               atis               etis
   unt              ant                ent
 
Kvara konjugacio
Prezenco    Subjunktivo   Futuro
   io                 iam                iam
   is                 ias                  ies
   it                 iat                   iet
   imus            iamus             iemus
   itis               iatis                ietis
   iunt             iant                 ient
 
<Apartaj rimarkoj pri la verbaj formoj.>
 
65. Mallongigitaj formoj.-
 
 1. Oni trovas en la unua, dua kaj kvara konjugacio, ke la vorteroj <vi>, <ve>, au <v> estas forigitaj ĉe iuj formoj de la <perfekto> kaj de la tempoj formitaj el ĝi:
 
 <Amasti>    anstataŭ <amavisti>
 <Amaram>    anstataŭ <amavëram>
 <Delerunt> anstataŭ <deleverunt>
 <Audieram> anstataŭ <audivëram>
 
 2. Oni trovas en ĉiuj konjugacioj ĉe la tria plurnombra persono de la
<perfekto>,
 
 <ere>       anstataŭ <erunt>.
 
=================
N.B. - Tiuj mallongigitaj formoj (en 1. kaj 2.) ne estas elegantaĵoj.
=================
 
 3. Kvar verboj:
 
<dicere>, "diri",
<ducere>, "konduki",
<facere>, "fari",
<ferre>, "porti",
 
havas apartajn formojn en la ununombra imperativo:
 
 <dic>, <duc>, <fac>, <fer>;
 
kaj same iliaj kunmetaĵoj, escepte de la kunmetaĵoj de <facere>.
 
            UZOJ
 
66. - Latino havas formojn, kiuj ne ekzistas en Esperanto, kaj reciproke
Esperanto havas formojn, kiujn Latino ne havas. Plej ofte:
 
 1. Al la is-tempo respondas en Latino, laŭ la senco, la imperfekto, la perfekto aŭ eĉ la pluskvamperfekto.
 
 2. Anstataŭ la us-modo, oni uzas en Latino:
 
   A.- La subjunktivon, en ordinaraj verboj:
 
    a) kun senco estonteca:
 
 <Antaŭ> ekzameno, esperante la sukceson, lernanto dirus: "(Se mi
sukcesus), mi estus feliĉa" au "(Se mi sukcesos), mi estos feliĉa", - <Felix sim>.
 
    b) kun senco estanteca:
 
 <Ĉe> la ekzameno, konstatante la fiaskon, li dirus: "(Se mi jam
sukcesus, aŭ se mi estus sukcesinta), mi nun estus feliĉa", - <Felix essem>.
 
    c) kun senco estinteca:
 
<Post> la ekzameno, memorante pri la fiasko, li dirus: "Se mi tiam
sukcesus, mi tiam estus feliĉa", aŭ "Se mi estus sukcesinta, mi estus
estinta feliĉa", aŭ "Sukcesinte, mi tiam estus feliĉa",
- <Felix fuissem>.
 
Rimarko.- Oni malpli ofte uzas la perfektan subjunktivon, kaj nur en la
senco de ĝentila kondiĉa modo, por mildigi aserton:
 
<Dixërim>, mi volonte dirus, mi emus diri.
=================
 
=================
 
I.P.- Kiel distingi la propre diritan subjunktivon disde kondiĉa subjunktivo? - Antaŭ verbo staranta en la subjunktivo, oni demandu sin: Kial tiu verbo staras en la subjunktivo? Se oni ne trovas sintaksan kialon (ekzemple subjunktivo pro nerekta demando, ktp), tiam ĝenerale la verbo staras en subjunktivo kun kondiĉa senco.
=================
 
   B.- La <indikativon>, en aparta klaso de verboj, kiuj markas la
<eblecon, <devigon>, <konvenon>, <necesecon>, ktp:
 
<Possum>, "mi povas"aŭ "mi povus"
<Potui>, "mi povis" aŭ "mi estus povinta".
 
Tiu regulo aplikiĝas al la verboj:
 
 <debeo>, "mi devas";
 <oportet>,"necesas";
 <decet>, "konvenas",
 
ktp, kaj al la verbo <esse> kun participo de devigo finiĝanta per
<-ndus>:
 
<Mihi laborandum fuit>, mi devus esti laborinta
(laŭvorte: "al mi laborende estis").
 
 3. La unua kaj la tria personoj de la prezenca imperativo forestas en
Latino. Ilin anstataŭas respondaj formoj de la <prezenca subjunktivo>:
 
 <Simus>, ni estu;
<Sint>, ili estu.
 
Eĉ en la dua persono, oni uzas la subjunktivon, sed ĉefe la <perfektan subjunktivon>, por esprimi nean imperativon:
 
 <Ne fecëris>, ne faru.