Ekzistas ja ĉevalaj rasoj;
Kial do ne ankaŭ homaj?
 
Unu el la bazoj de rasismo estas la plursenceco de la vorto "raso".
Oni ekzemple parolas pri ĉevaloj, inter kiuj oni ja distingas rasojn, kaj oni demandas sin, ĉu ne nur pro ĝentileco aŭ tabuo oni ne faras same pri homaj rasoj.
 
Nek pro ĝentileco, nek pro tabuo ekzistas nur unu biologia homa raso, sed tial, ke la homaro konsistigas unu solan homogenan biologian homan tuton, en kiu la diferencoj, kiuj distingas ĉiun individuon disde ĉiuj aliaj ne sufiĉas por starigi tion, kio estas netransirebla baro inter biologiaj rasoj. La samaj aleloj (formoj de genoj) estas troveblaj en ĉiu ajn homa aparta loĝantaro: tion montras la studoj pri DNA. Ĉi tiuj nur tion konfirmas, kion oni jam science sciis pri la temo antaŭ la dudeka jarcento: la rasismo ne estas nur perversa, ĝi ankaŭ estas absurda.
 
La rasoj de ĉevaloj, bovoj, ŝafoj, kaproj, porkoj, kunikloj, kokoj, kolomboj, anseroj, hundoj, katoj kaj aliaj dombestoj estas artefaritaj, bredoteknikaj kreaĵoj, per kiuj oni celas la profiton, la utilon aŭ la plezuron de la homoj, kiuj ekspluatas ilin. Oni akiras kaj modifas ilin, surbaze de pli malpli naturaj mutacioj, per procedoj kiel intermiksado, selektado, samsanga reproduktado ktp. La specialigitaj produktoj de tiuj procedoj estas "plibonigitaj" por la homa uzo, al kiu oni destinas ilin: kurkonkursoj, peza aŭ malpeza jungado, promenado, parado, lakto, viando, lano, felo, ktp. Kompense, la rezistkapablo al malsanoj kaj veteraj kondiĉoj de tiel kreitaj bestaj populacioj estas reduktita laŭmezure kiel ilia alelaro estas celkonscie malriĉigita. Oni povas provi favori ilian rezistkapablecon, sed tion oni povas akiri ĉiam je la kosto de la aliaj celataj kvalitoj kaj tio apenaŭ atingas la nivelon de la respondaj sovaĝaj rasoj. Tamen, se oni lasas senzorge la koncernatajn populaciojn aŭ se pariĝoj akcidente okazas kun aliaj rasoj, precipe sovaĝaj, la sekvontaj generacioj povas rapide reiri al la natura t.n. "sovaĝa" stato, sub la sola premo de vivkonservaj kondiĉoj. La "rasoj", pri kiuj temas ne estas pli ol la homaj "rasoj" biologie stabilaj rasoj.  
 
En tiu teknologia kunteksto, ne temas pri biologiaj rasoj, sed pri rasoj en la senco bredoteknika, t.e. pli malpli homogenaj populacioj, kun reduktita rezistkapablo kaj nature malstabilaj, instrumentigitaj serve al la homo.
 
La apliko de la menciitaj procedoj al la homaj populacioj memkompreneble estas same ŝoka kiel absurda, eĉ koŝmara. Ĝi tamen estis la objekto de la krima ideologio nomita rasismo, tre sukcesa en la komenco de la antaŭa jarcento, notinde en Francio precipe ĝis la Dua Mondmilito, dum kiu ĝi atingis paroksismon en nazia Germanio kun la Ŝoao (genocido misnomita Holokaŭsto, ĉar sen rilato kun ia religia ofero) kaj la fabrikoj de pseŭdosuperhomoj.
 
Sed la vorto "raso", kies etimologia senco estas "kapo", de kie ĝi ricevas ankaŭ la sencojn "idaro", "tribo", "loĝantaro", havas ankoraŭ en vulgara (nescienca) lingvo multajn aliajn sencojn, kies miksado, kutima misuza procedo de ĉarlatanoj kaj demagogoj, favoras multajn rasistajn miskomprenojn.