Kiel kapitalismo kreis homekspluatadon?


(Demando trovita sur la reto; respondo de Petro Levi:)


La kapitalismo ne kreis homekspluatadon sed nur estas ekspluatsistemo rezultanta de la evoluo de pli frue ekzistantaj ekspluatsistemoj. Ĝi mem estas homekspluatado.


En la antikvo ĉie regis sklavsistemo, kiun sociaj regantoj juĝis absolute natura kaj necesa. En la mezepoko kaj en iuj landoj ĝis hodiaŭ regis servuta sistemo, kiu ligis senrajtan kamparanon al la tero, sur kiu li vivis. Tiuj ekspluatsistemoj kunekzistis inter si kaj kun aliaj formoj de ekspluatado. Kvankam preskaŭ ĉie leĝe malpermesita, la ekspluatado de sklavoj ankoraŭ vaste ekzistas; ĝi trafas precipe virinojn, infanojn kaj juĝpunatojn.


La kapitalismon karakterizas du konstante kunekzistantaj formoj de homekspluatado: la plusvaloro kaj la primitiva akumulado. Ĝia jura bazo, kiu neprigas la garantion de tiucele organizita ŝtato, estas la privata posedrajto pri la produktorimedoj.


La plusvaloro esence estas samnatura kiel la ekspluatado de sklava kaj servuta laboro. Okulfrape, la sklavo kaj la servutulo laboras nur dum modesta, ofte nesufiĉa parto de sia tempo por konservi kaj reprodukti sian vivon. La produkto de la cetera, ĝenerale plej granda parto de ilia labortempo senkompense apartenas al sklavposedanto aŭ feŭda sinjoro kaj estas devige nekontestata homekspluatado. En la kapitalismo, la homekspluatado estas kaŝita sub la fetiĉa masko
de la varo. La prezo de la laborforto, nomita salajro kaj laborŝarĝoj, estas nur parto de la prezo de la varo (aŭ servo). La cetero de la prezo de la produkto de la laboro de la salajrulo estas plusvaloro, kapitalista homekspluatado. Tiun konfiskon pravigas la posedrajto pri la produktorimedoj. Tiu ekspluatado ne konsistas nur el profito por la ekspluatanto, ĉar tiu ĉi devas dividi ĝin kun aliaj kapitalistoj: provizantoj de laborejoj, de maŝinoj kaj iloj, de energio, de diversaj servoj ktp. Plie, por realiĝi sub formo de mona profito, la produkto de la laboro devas esti vendita,
kaj por tio esti trovinta aĉetantojn. Tio ne estas tiel facila, kiel diri ĝin. Tiu ekspluatformo havas
do du limojn: 1) responde al difinitaj teknikaj kondiĉoj, la limojn de la homaj kapabloj, el kiuj konsistas la ekspluatata laborforto; kaj 2) la limojn de la merkato.


La alia formo de ekspluatado estas la primitiva akumulado. Tiu ĉi ne estas nomita primitiva pro ia karaktero de praeco, ĉar ĝi estas konstante aktuala, sed pro sia fundamenta, principa karaktero. Ĝi konsistas el ĉiuj formoj, leĝaj aŭ neleĝaj, ruzaj aŭ krude perfortaj, de rabado, per kiuj amasiĝas kaj principe konserviĝas la homa subigo, kiu estas la esenco de la kapitalo. En la antikvo, la milito estis la plej amasa provizanto de la sklavmerkatoj: tio estas primitiva akumulado. En la moderna socio, la amasa senlaboreco estas unu el la ĉefaj provizantoj de malmultekosta laborforto. La liberala interveno de la burĝa ŝtato por bremsi la salajrajn ĝustigojn estas primitiva akumulado. La diversaj formoj de ŝtelo, per kiu kapitalistoj kaptas la kapitalon unu de la alia, estas primitiva akumulado. Dum sia balotkampanjo, la nuna prezidanto de Francio kiel sia antaŭulo promesis redukton de imposto, kiun li financigos per privatigoj de ŝtataj posedaĵoj. Ambaŭ ili plenumis tiun
promeson, konforman al la postuloj de la eŭropaj traktatoj. La redukto de imposto havis signifon
nur por riĉuloj kaj riĉeguloj, kiuj per la tiel donacita mono povas aĉeti la privatigaĵojn. Tio estas
lastanalize simpla rabado de la nacia posedaĵo profite al la samklasanoj de la prezidanto. Ĝi estas
primitiva akumulado. La sumo de la donacoj, tiritaj el tiu konfisko de la nacia posedaĵo, ekde la
elekto de la nuna ŝtatprezidanto, atingas proksimume 65 miliardojn da eŭroj, el kiuj estas 14
miliardoj da eŭroj da impostrabato. Tiuj 65 miliardoj da eŭroj da tiel akumulita kapitalo postulos (en
la kondiĉoj de la nuna tutmonda financa merkato) 20 % da profito jare, t.e. 13 miliardoj da eŭroj,
sed la donacoj ne estas faritaj unu fojon por ĉiam: ili estas ĉiujare renovigotaj.


La sistemo ne iras en la muron: ĝi jam de longe estas en ĝi kaj enprofundiĝas; sed ĝi havas la rimedojn malŝarĝi sin je siaj problemoj, ŝarĝante per ili la laboristaron, ankaŭ krude nomitan
"laborista klaso". La profitantoj de la sistemo havas neniun motivon propramove ŝanĝi siajn kutimojn kaj procedojn, kiuj jam de jarcentoj pruvis sian efikecon favore al ili. Tial ili malŝategas
ĉian kontestadon pri ĝi, ankaŭ nomitan "klasbatalo".