Valorleĝo laŭ K.Marks kaj F.Engels:
 
 "La tuta socia produkto konsistas el du grandaj sekcioj:
   I. La produktrimedoj.
 II. La konsumrimedoj.
 En ĉiu sekcio, la kapitalo konsistas el du elementoj:
 1. Varia kapitalo, egala je la laborkapablo uzata en tiu produktobranĉo, egala do je la sumo de pagitaj salajroj. Fizike, la varia kapitalo konsistas el la aganta laborkapablo mem.
 2. Konstanta kapitalo, t.e. valoro de ĉiuj produktorimedoj uzataj en tiu branĉo. Tiuj rimedoj siavice konsistas el fiksa kapitalo: maŝinoj, iloj, konstruoj, brutoj, ktp., kaj el cirkulanta kapitalo: krudmaterioj kaj duonfinitaj produktoj, ktp.
 La valoro de la tuta jara produkto provizita en ĉiu el ambaŭ tiuj sekcioj dividiĝas jene:
- La valoro de la konstanta kapitalo konsumita en la produktado kaj la valoro aldonita de la jara laboro; tiu lasta valoro siavice konsistas el: la anstataŭaĵo de la varia kapitalo v, kaj plie la plusvaloro p.
 Kiel la valoro de ĉiu individua varo, la valoro de la tuta jara produkto de ĉiu el ambaŭ sekcioj konsistas do el c+v+p."
K.M., Kapitalo, t.II ĉap.20.
(poŝeldono Boccara, p.346)
================
Tiu skemo de Marks-Engels pri la kapitalista ekspluatado havas la konsiston kaj strukturon de resumita ekspluatkonto, kaj estas prezentebla sub tiu formo. Kiel ekspluatkonto, ĝi pritraktas ne stokojn sed movojn de valoro, kaj estas do ligita al la tempo. La tempunuo uzata por ekspluatkonto kutime estas la jaro.
 
Sekcio I: Produktrimedoj
 
c Aĉetoj        1000          Vendoj (internaj) al I     1000
v Laborkostoj 1000          Vendoj al              II     2000
p Plusvaloro   1000
                    --------                                           --------
Sumo            3000          Sumo                          3000
 
 
Sekcio II: Konsumrimedoj
 
c Aĉetoj        2000            Vendoj al konsumantoj   6000
v Laborkostoj 2000
p Plusvaloro   2000
                    ---------                                             ---------
Sumo            6000           Sumo                             6000
 
Laŭ hipotezo, en tiu ekzemplo, la koncerna ekonomio estas stabila, ne kreskanta nek malkreskanta. Tial la tuta jara produkto egalas la tutan jaran konsumon. Kvankam la donitaj ciferoj estas arbitraj, ilia interna kohereco neprigas kelkajn notindajn rilatojn:
 
(p+v)I = cII
 
(p+v)(I+II) = II
 
c(I+II) = I
 
   Se la skemo de Marks-Engels estas erara aŭ kaduka, do ĉiuj mastrumantoj de la "civilizita" mondo same eraras aŭ iliaj kalkuloj estas kadukaj, ne pri tiu aŭ alia detala skriberaro, sed principe. Engels, komercisto, estis kompetenta pri kontado.
================
"En la kapitalista socio, la konsumpovon determinas nek la absoluta produktopovo, nek la absoluta konsumpovo, sed la konsumpovo bazita sur memkontraŭa distribuo, kiu reduktas la konsumon de la granda amaso de la socio al minimumo varianta nur inter pli malpli striktaj limoj.
(Kapitalo, t.III., 1a parto, ĉap.15). Boccara p.239.
 
================
 
Maŝinoj kaj produktiveco.
 
 La celo de la maŝinoj, same kiel tiu de la teknikaj progresoj de la antaŭaj periodoj, estas ŝpari laboron. La sama kvanto, aŭ eĉ pli granda kvanto da varoj estas produktata de pli malmultaj laboristoj. La vivanta laboro, akirante pli grandan laborpotencon, iĝas pli produktiva. Kreskigi la produktivecon, tio estas la alfa kaj la omega de ĉiu ekonomia progreso.
 
 Sed tio signifas, ke la sama nombro da laboristoj prilaboras ĉiam pli grandan kvanton da krudmaterioj kaj laborrimedoj. Se ekzemple, danke la helpon de maŝinoj, la laboristoj povas fabriki dekoble tiom da kotonŝpinaĵoj, kiom antaŭe en sama tempo, ili ankaŭ bezonas dekoble tiom da krudkotono, kaj ankaŭ aldoniĝas la potenca kaj multekosta korpo de la maŝino, multe pli altvalora, ol la malnovaj metiistaj iloj. Alivorte, ĉiu ekonomia progreso, sed laŭ konsiderinda mezuro la progreso kaŭzita de la maŝino, kreskigas la mason da konstanta kapitalo [c] movata de donita nombro da laboristoj [v].sed tiel ĝi reduktas la profitkvoton.
[...].
 
  Al tiu kreskanta valoro de la konstanta kapitalo respondas iompostioma malaltiĝo de la valoro de la produkto. Ĉiu produkto, aparte konsiderata, enhavas pli malgrandan laborkvanton ol la produkto fabrikita ĉe malsupera ŝtupo de la produktado. La iompostioma tendenco al malaltiĝo de la ĝenerala profitkvoto estas do nur manifestiĝo, partikulara al la kapitalista produktotipo, de la iompostioma disvolviĝo de la produktokapablo de la laboro.
 
(Kapitalo, t.I.ĉap.23;t.III,I ĉap.13-15).